PMEG 2024
39.2.11. INFRA
“Sub”. Prefikso en iaj tehhnikaj vortoj, por kiuj ekzistas responda internacia vorto, kiu komencighas per “infra”: sono → infrasono = “sono tiel malaltfrekvenca, ke ghi estas neaudebla”, strukturo → infrastrukturo = “subtena strukturo de organizo au socio”, rugha → infrarugha = “transrugha”. Normale oni uzu sub: subsono, substrukturo. Anstatau infrarugha oni diru transrugha. Komparu kun ULTRA.