PMEG

39. Neoficialaj afiksoj

Krom la oficialaj afiksoj ekzistas ankau neoficialaj. La plej multaj el ili estas specialaj afiksoj uzataj nur en faka lingvajho, en scienco, en tehhniko k.s. Iuj estas nuraj proponoj, kaj estas apenau uzataj entute. Sed kelkaj aperas ech en ordinara lingvajho.

Ofte estas malfacile jughi, chu temas pri vera afikso, au pri restajho de afikso en alia lingvo, ekz. Latino au la Greka. Tia shajna afikso nomighas eksafikso. La chi-postaj klarigoj tamen provas laueble distingi. Tio, kio chiam nur estas eksafikso, ne estas klarigita chi tie. Ne aperas do ekz. radikofinoj kiel “aci”, “ici”, “itat” kaj “ent”, au radikokomencoj kiel “dia”, “epi” kaj “peri”, char ili neniam estas uzataj kiel veraj afiksoj en Esperanto. Se oni interesighas pri tiaj radikopartoj, oni legu libron pri Latino au la Greka. Sed ja aperas kelkaj “duonafiksoj”, kiuj normale nur estas eksafiksoj, sed kiuj iafoje aperas prove, eksperimente au fushite en vera afiksa uzo.

Legu ankau pri shajnaj IN-afiksoj, kaj shajnaj ISM-sufiksoj kaj IST-sufiksoj.

Chu enkonduki novajn afiksojn? «

Multaj Esperantistoj pensas, ke afiksoj estas la plej bona parto de Esperanto. Tial ili volas krei pli da afiksoj. “Ju pli multaj afiksoj, des pli bona Esperanto.” La boneco de la Esperanta vortfarado tamen ne trovighas en la afiksa sistemo, sed ghenerale en la eblo libere krei kunmetitajn vortojn. Tion oni faras ne nur per afiksoj, sed ankau per kunmetado de ordinaraj radikoj kaj vortetoj.

Ordinarajn radikojn oni uzas en la vortfarado lau gheneralaj principoj, kiuj estas tiel facilaj, ke plej multaj lernolibroj ech ne klarigas ilin. Oni lernas tian vortfaradon precipe el praktikaj ekzemploj.

La afiksojn oni devas tamen aparte lerni. Por chiu (vera) afikso oni devas ekscii, kiel uzi ghin. Tial la lernolibroj ilin zorge klarigas.

La oficialaj afiksoj funkcias bonege kaj estas tre utilaj en Esperanto, char chiuj jam kiel komencantoj lernas ilin. Novaj afiksoj tamen ne estas troveblaj en la lernolibroj, kaj oni apenau havas okazon ekscii, kiel uzi ilin.

Novaj ordinaraj radikoj facile eniras en la lingvon, char por ili ne validas specialaj reguloj, sed novaj afiksoj malofte sukcesas hejmighi en Esperanto. Se oni sentas, ke necesas nova radiko, oni do prefere enkonduku ghin ne kiel afikson, sed kiel ordinaran radikon, kiun chiuj povas facile uzi lau la bazaj vortfaraj principoj.

Iuj novaj afiksoj renkontas problemojn, char ili kolizias kun jam ekzistantaj vortoj. Tiaj novajhoj estas normale tre evitindaj.

La chi-antauaj avertoj tamen ne signifas, ke oni malpermesu chiajn ajn novajn afiksojn. Se nova afikso vere estas bezonata, kaj funkcias bone, tiam ghi ja povas esti akceptata. Multaj neoficialaj fakaj afiksoj funkcias tute bone, kaj oni uzu ilin libere sur iliaj apartaj uzokampoj.