PMEG

38.2.24. IST

IST = “persono, kiu ofte okupighas pri io (eble profesie)”. Komparu kun AN kaj ISM. Tio, kio staras antau IST, chiam estas tio, pri kio okupighas la persono.

Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al “profesiulo”, sed ghia vera signifo estas pli vasta:

  • verki verkisto = persono, kiu ofte verkas

  • instrui instruisto = persono, kiu profesie instruas

  • kuraci kuracisto = persono, kiu profesie kuracas

  • dento dentisto = kuracisto de dentoj

  • arto artisto = persono, kiu praktikas arton

  • lignajho lignajhisto = persono, kiu metie faras lignajhojn

  • biciklo biciklisto = persono, kiu ofte biciklas

  • shteli shtelisto = persono, kiu ofte shtelas

  • komerco komercisto = persono, kiu profesie komercadas

  • Esperanto Esperantisto = persono, kiu scias kaj uzas Esperanton

IST-vorto povas esti plursignifa. Je bezono eblas fari pli precizajn vortojn. Anstatau la ghenerala fishisto oni povas paroli pri fishkaptisto, fishbredisto au fishvendisto. La formon dentisto oni povas precizigi al dentokuracisto, sed tio normale estas superflua.

Esperantisto tradicie kaj kutime estas chiu, kiu scias kaj uzas la lingvon, sed sufiche ofte oni renkontas la ideon, ke Esperantisto devus signifi nur “aktiva ano de la Esperantomovado” au simile. IST tamen nur montras, ke la persono ofte okupighas pri la afero. Ne devas esti profesieca au simila okupigho. Sed oni ne uzas IST por parolantoj de ordinaraj lingvoj. Oni ne diras Anglisto por “parolanto de la Angla”, sed Anglalingvano (Anglisto signifas “specialisto pri la Angla”).

IST kaj ISM «

Por IST-vorto ofte ekzistas simila ISM-vorto. La rilatoj inter la du formoj de tiaj vortparoj povas esti tre diversaj:

  • alkoholisto = persono dependa de alkoholo, trafita de alkoholismo

  • alkoholismo = malsana dependeco de alkoholo

  • kapitalisto = persono, kiu posedas multan kapitalon

  • kapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo

  • Esperantisto = persono, kiu scias kaj uzas Esperanton

  • Esperantismo = 1. penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neutrale homa 2. lingva apartajho de Esperanto

Ekzistas ankau tre multaj vortoj, kiuj finighas per “ist” au “ism”, kaj kiuj ja montras diversajn istojn kaj ismojn, sed kiuj tamen ne estas kunmetitaj, ekz.: turistoturismo, fashistofashismo, ekzistencialistoekzistencialismo, rojalistorojalismo, nihilistonihilismo, feministofeminismo. Tiuj vortoj ne devenas de *turo*, *fasho*, *ekzistencialo*, *rojalo* k.t.p. En tiaj okazoj “ist” kaj “ism” estas ekssufiksoj. Iafoje oni provas elserchi signifon por la shajna radiko de tiaj chi vortoj, kaj fari el tio novan veran radikon. Tio povas esti bona, se la tiel kreita vorto estas efektive utila, sed ofte nur rezultas superflua duoblajho de jam ekzistanta vorto, au vorto praktike neuzebla. Preskau chiam estas plej saghe lasi tiajn shajnkunmetajhojn en paco.

IST = ISM-AN «

Ofte IST signifas “subtenanto de la responda ismo”. Tiam IST = ISM-AN:

  • Marksisto = Marksismano, subtenanto de Marksismo

  • oportunisto = oportunismano, iu kiu agas lau oportunismo

  • komunisto = komunismano, subtenanto de komunismo

Rimarku, ke IST ne chiam egalas al ISM-AN. Ekz. kapitalisto ne egalas al kapitalismano.

IST kaj AN «

AN kaj IST estas en iaj okazoj tre proksimaj. Tiam oni povas elekti lauplache. Oni kutimas uzi tiun el la du sufiksoj, kiu donas la plej internacian formon. Oni ekz. normale parolas pri Kristo, Kristano kaj Kristanismo. La formoj Krististo kaj Kristismo preskau neniam aperas. Ili estas same logikaj, sed malpli internaciaj. Komparu kun Budho, Budhisto kaj Budhismo, kie la prefero estas mala, ankau pro internacieco. Apud Budhisto oni uzas ankau Budhano, same logikan, sed pri Budhanismo oni ne parolas. (Iuj uzas anstataue Budao, Budaisto kaj Budaismo.) Anstatau Esperantisto oni same logike povus diri Esperantano. Sed en la praktiko nur Esperantisto estas uzata. (Lau PIV la vorto Esperantano signifas “aprobanto de Esperanto”.)

Nevivajhoj «

IST ankau estas uzebla figure por doni individuecan karakteron al senviva afero: krozi krozisto = “milita krozoshipo”. Sed pro la konfuzorisko tiaj vortoj estas praktike apenau uzataj. La sufikso UL estas pli ofte uzata en tia figura maniero.

Ne chiuj istoj havas IST-sufikson «

Ekzistas multaj simplaj vortoj por profesiuloj k.s. Al tia vorto, kiu jam per si mem montras personon, oni ne aldonu IST: kirurgo, astronomo, ekologo, diplomato, gimnasto, shoforo, barbiro, studento, kelnero, aktoro, mimo, generalo, soldato, kuratoro, profesoro k.t.p.

Oni do nepre ne diru *kirurgisto*, *astronomisto*, *ekologisto* k.t.p. Sed en multaj okazoj oni povas tamen per la sufikso IST krei paralelan vorton por tia persono, se ekzistas aparta vorto por tio, pri kio li okupighas:

  • kirurgio kirurgiisto = kirurgo

  • astronomio astronomiisto = astronomo

  • ekologio ekologiisto = ekologo

  • diplomatio diplomatiisto = diplomato

  • gimnastiko gimnastikisto = gimnasto

  • Diplomatiiston oni povas ankau nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, char fiziko estas la nomo de la scienco mem.FE.32