PMEG 2024

38.2.23. ISM

ISM = “doktrino, movado, sistemo, agmaniero” k.s. Iafoje ISM-vorto ankau montras unuopan ekzemplon de ia speciala agmaniero. La signifo de ISM treege varias, kaj tre dependas de tio, post kio ghi staras. (La sufikso ISM estis oficialigita en 1919 en la Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro.)

Legu pri paraj “ist”-vortoj kaj “ism”-vortoj.

Persona nomo «

ISM povas stari post propra nomo de persono:

  • Budho → Budhismo = la religio fondita de Budho

  • Stalino → Stalinismo = la politikaj ideoj de Stalino

  • Zamenhof → Zamenhofismo = la idearo de Zamenhof (vidu chi-poste pri alia senco de tiu vorto)

Adepto «

ISM povas stari post vorto por adepto de fama persono:

  • Kristo → kristano → kristanismo = la religio de la kristanoj, la religio de Kristo. (La pli simpla formo kristismo estas tute logika, sed multe malpli ofta.)

  • Konfuceo → konfuceano → konfuceanismo = la filozofio de la konfuceanoj, la filozofio de Konfuceo. (Oni ofte uzas la pli simplan formon konfuceismo.)

En tiaj vortoj AN estas superflua (sed ne mallogika). Oni uzas ghin pro influo de nacilingvaj vortoj.

Temo, karakterizajho «

ISM povas stari post temo au karakterizajho de la sistemo, doktrino k.t.p.:

  • kolonio → koloniismo = ekspluatado de kolonioj fare de forta shtato

  • spirito → spiritismo = kredo, ke eblas kontakti spiritojn de mortintoj

  • vegetara → vegetarismo = sistema nemanghado de viando

  • komuna → komunismo = politika sistemo bazita sur komuna posedado

  • kapitalo → kapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo

  • kubo → kubismo = stilo de pentrado, kiu uzas kubecajn figurojn

  • alkoholo → alkoholismo = malsana dependeco de alkoholo

  • plumbo → plumbismo = malsano pro venenigho de plumbo

  • internacia → internaciismo = sistema strebado al internacia kunlaboro

  • nova → novismo = tendenco chiam voli krei ion novan

  • ...adas → adasismo = (mallerta) rimado per sufiksoj (ekz. AD), ekzemplo de tia rimado (ekz. kantadas – amadas)

Speco de persono «

ISM povas esti aldonita al vorto por persono au speco de persono. Tia ISM-vorto montras agmanieron de tia persono:

  • kanibalo → kanibalismo = homomanghado fare de homo

  • diletanto → diletantismo = amatoreca kaj fushema agado

  • patrioto → patriotismo = amo kaj sindedicho al la propra patrujo

  • Zamenhof → zamenhofismo = esprimomaniero propra al Zamenhof (vidu chi-antaue pri alia senco de tiu vorto)

Lingvo «

Post nomo de lingvo ISM montras dirmanieron propran al tiu lingvo:

  • la angla lingvo → anglismo = apartajho de la angla lingvo

  • la china lingvo → chinismo = apartajho de la china lingvo

  • Latino → latinismo = apartajho de Latino

Anglajho, chinajho k.t.p. povas esti io ajn dirita au skribita en la lingvo. En tiaj vortoj mankas la ideo, ke temas pri esprimo aparta au speciala.

Ordinara radiko «

  • ismo = doktrino, kredo, pensosistemo (ofte kun ia ironia au malshata nuanco)

    Je unu ismo
    Mi tutsincere kredas –
    Je la abismo!

    hajko de Daphne Lister