PMEG 2024

38.2.4. AN

AN = “membro de grupo, loghanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu apartenas al loko” k.s. Komparu kun IST. Tio, kio staras antau AN, chiam montras, al kio la ano apartenas:

  • klubo → klubano = membro de klubo

  • familio → familiano = membro de familio

  • Europo → europano = loghanto de Europo

  • Brazilo → brazilano = loghanto/civitano de Brazilo

  • Francujo → francujano = loghanto/civitano de Francujo

  • vilagho → vilaghano = loghanto de vilagho

  • kamparo → kamparano = loghanto de kamparo

  • kongreso → kongresano = partoprenanto en kongreso

  • Kristo → kristano = ano de Kristo, de la religio de Kristo.

  • Budho → budhano = ano de Budho, de la ideoj de Budho.

  • Islamo → islamano = kredanto je Islamo

  • respubliko → respublikano = subtenanto de la ideo ke shtato estu respubliko, ano de partio kiu nomas sin respublika

  • shipo → shipano = homo, kiu servas sur shipo

  • civito → civitano = plenrajta membro de shtato

  • estraro → estrarano = membro de estraro

  • UEA → UEA-ano = membro de UEA (Universala Esperanto-Asocio)

  • alia domo → alidomano = loghanto de alia domo

  • sama lando → samlandano = loghanto de la sama lando

  • sama religio → samreligiano = kredanto de la sama religio

Ordinara radiko «

  • ano = membro de societo, partio, familio, eklezio k.s.

  • anighi = farighi membro, alighi al grupo