PMEG

38.2.3. AJH

AJH = “(konkreta) afero”. Plej ofte AJH montras ion konkretan, sed tio ne estas nepra. En iuj vortoj temas pri afero abstrakta. Komparu kun EC, kiu chiam montras ion abstraktan (kvaliton au staton). La diferenco inter AJH kaj EC tamen ne estas unuavice diferenco inter konkreto kaj abstrakto, sed inter afero kaj kvalito/stato.

Ecaj radikoj «

Plej ofte oni metas AJH post radiko kun eca signifo (kiu normale estas A-vorto). La rezulta AJH-vorto montras aferon karakterizatan de tiu eco:

  • bela belajho = (konkreta) afero aparte bela, konkretigho de belo

  • utila utilajho = (konkreta) afero, kiu estas utila

  • dolcha dolchajho = io karakterizata de dolcha gusto (bombono k.s.)

  • nuda nudajho = nuda parto de io (ekz. de korpo)

  • nova novajho = afero jhus aperinta, io jhus okazinta

Multaj AJH-vortoj havas specialan signifon. Dolchajho ne estas iu ajn dolcha afero, sed io aparte farita por gusti dolche. Belajho ne estas iu ajn bela ajho, sed afero, kiu reprezentas belecon, au kiu beligas ion.

Agaj radikoj «

Oni ankau povas uzi AJH che aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia AJH-vorto montras (konkretan) aferon, kiu rilatas al la ago. La preciza signifo dependas de la speco de ago. Povas esti rezulto de la ago, konkretajho kiu faras la agon, konkretajho uzata por la ago, objekto de la ago k.t.p.:

  • fari farajho = io farita, farata au farota

  • desegni desegnajho = desegnita bildo

  • drashi drashajho = drashita greno

  • segi segajho = ligneretoj au ligna polvo, kiuj ekestis pro segado

  • aparteni apartenajho = io, kio apartenas al iu

  • bruli brulajho = io, kio brulas

  • kreski kreskajho = io, kio kreskas, planto

  • kovri kovrajho = io, per kio oni kovras

  • amuzi amuzajho = io, per kio oni povas sin amuzi

  • fini finajho = lingva elemento, per kiu oni finas vorton

  • akiri akirajho = io akirita

  • havi havajho = io havata

  • trinki trinkajho = io, kion oni trinkas

  • fandi fandajho = fandita substanco, objekto farita per fandado, drato kiu facile fandighas (speco de elektra sekurigilo)

Oni povas iafoje aldoni participan sufikson por plia precizeco: drashatajho (greno, kiun oni drashas), drashitajho (greno, kiun oni jam drashis), drashotajho (greno, kiun oni intencas drashi), brulantajho (io, kio estas brulanta), brulintajho (io, kio jam brulis). Normale tamen simpla AJH-vorto plene sufichas.

Klariga AJH «

Se radiko havas plurajn signifojn, kaj se nur unu el tiuj estas konkretajho, tiam AJH povas klarigi, ke temas nur pri la konkreta signifo. Komparu kun klariga AD kaj klariga EC:

  • konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita konstruajho = io konstruita (ordinare domo)

  • skribo = la ago skribi, skribomaniero, io skribita, verko skribajho = io skribita

Alispecaj elementoj «

Oni uzas AJH ankau post aliaj radikoj (ankau radikoj kun konkreta signifo), post vortetoj kaj post frazetoj. Tiaj AJH-vortoj montras ian (konkretan) aferon kun rilato al tio, kio staras antau AJH:

  • ligno lignajho = io farita el ligno

  • tolo tolajho = io farita el tolo

  • infano infanajho = infaneca afero

  • araneo araneajho = reto de araneo

  • azeno azenajho = azeneca (= stulta) afero

  • chirkau chirkauajho = spaco/loko/regiono chirkau io

  • sub subajho = io, kio trovighas sub io alia, subshtofo, skribsubajho, fono

  • post postajho = pugo

  • mi miajho = io, kio koncernas min, au kio apartenas al mi

  • sen senco sensencajho = afero, al kiu mankas senco

  • granda animo grandanimajho = farajho karakterizata de ies granda (= nobla) animo

Manghajhoj «

Aparta grupo de AJH-vortoj estas manghajhoj. Plej ofte tio, kio staras antau AJH, montras ion mangheblan. La tuta vorto montras manghajhon preparitan el tio:

  • porko porkajho = manghajho el porko

  • kokido kokidajho = manghajho el kokido

  • ovo ovajho = manghajho el ovo(j)

  • sukero sukerajho = frandajho el sukero

  • glacio glaciajho = dolchajho el glacieca kremo

En aliaj tiaj vortoj la antauelemento ne estas io manghebla:

  • pato patajho = manghajho preparita en pato

  • baki bakajho = manghajho preparita per bakado

  • bruna brunajho = manghajho farita el faruno brunigita en butero

Nombreblaj kaj nenombreblaj AJH-vortoj «

O-vortoj povas lausence esti nombreblaj au nenombreblaj. Che O-vortoj kun AJH-sufikso la nombrebleco ofte ne estas klare fiksita. Tial unu sama AJH-vorto povas uzighi jen kun nombrebla senco, jen kun nenombrebla:

  • Sur la ebena tero sub ni ne trovighas multe da vidindajho.FA1.187 La vorto vidindajho uzighas kun senco nenombrebla (“substanceca”). Ekzistas pli au malpli multe da vidindajho.

  • En Europo ekzistas multe da vidindajhoj!FA3.55 La vorto vidindajhoj uzighas kun senco nombrebla. Ekzistas pli au malpli multaj vidindajhoj. Oni povus nombri ilin.

  • Kiam vi kolektos la produktajhon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj.Lv.23 Nenombrebla, substanceca produktajho.

  • Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn produktajhojn.Jhh.34 Nombreblaj produktajhoj.

Se AJH-vorto havas J-finajhon, ghi sendube havas sencon nombreblan, sed se mankas J-finajho, ambau interpretoj estas eblaj: Li lavis tolajhon. La tolajho povas esti unu (nombrebla) vestajho, tuko au simile. Sed ankau povas temi pri kolekto de diversaj vestajhoj, tukoj k.t.p., kiujn oni rigardas kiel unu nenombreblan amason.

Ordinara radiko «

  • ajho = konkreta afero (de nedifinita speco)

  • ajh-vorto = vorto kiu montras ajhon, konkreta vorto