PMEG 2023

38.2.8. EC

EC = “kvalito au stato (de iu au io)”. EC chiam montras ion abstraktan (kvaliton au staton). Komparu kun AJH, kiu normale montras ion konkretan.

Ecaj radikoj «

EC povas aperi post radiko, kiu mem havas ecan signifon. Tiam la formo sen EC povas montri pli sendependan (abstraktan) ideon, dum la EC-formo chiam montras kvaliton de iu au io, staton de iu au io:

  • bono = la abstrakta ideo bono boneco = bono kiel kvalito de io au iu

    • Vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.Gn.3

    • Ili admiris la bonecon de lia ago.

  • rugho = la koloro rugho rugheco = la stato esti rugha

    • Shiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de fresha rugho.M.150

    • La rugheco de shiaj vangoj malkashis shiajn sentojn.

  • neceso = absoluta bezono neceseco = la stato esti necesa

    • En okazo de neceso vi povos tranokti che mi.

    • Ghia neceseco farighados por ili kun chiu tago chiam pli sentebla.FK.266

Klariga EC «

Che plursignifaj radikoj EC povas klarigi, ke temas ghuste pri eco. Komparu kun klariga AD kaj klariga AJH:

  • belo = abstrakta ideo pri belo, bela afero au belo kiel kvalito de io beleco = belo kiel kvalito de iu au io

  • proksimo = stato trovighi proksime, proksima loko proksimeco = stato trovighi proksime

Iafoje oni tamen uzas chi tian EC-vorton ankau kie simpla O-vorto estus pli logika: Chu vi audis nenian tumulton en la proksimeco [= proksimaj lokoj]?Rt.123

Mezuroj «

Kelkaj simplaj O-vortoj montras ian mezuron kiel neutralan ideon. Se oni aldonas EC al tia vorto, temas pri multeco de la mezuro:

  • longo = horizontala dimensio (chiu konkretajho havas ian longon) longeco = la eco esti longa, havi multe da longo

    • Ni mezuris la longon de ghiaj kruroj, kaj trovis, ke ili estas tre mallongaj.

    • La longeco de ghiaj kruroj tre surprizis nin. La kruroj estis surprize longaj.

  • alto = vertikala dimensio (chiu konkretajho havas ian alton) alteco = la eco esti alta, havi multe da alto

    • Ghi [= la altaro] estu kvarangula; kaj du ulnoj estu ghia alto.Er.30

    • Ghi estis bone videbla pro sia alteco.Jhh.19

  • rapido = mezuro de distanco irata en certa tempo (chiu movighanta afero havas ian rapidon) rapideco = eco de io, kio iras (tre) rapide

    • La rapido de la auto estis nur 20 kilometroj en horo.

    • La aviadilo pasis kun fulma rapideco.

Iafoje estas malfacile fari tiun chi distingon inter neutrala O-vorto kaj multeca EC-formo. Ofte oni ignoras la diferencon, kaj uzas EC ankau kie ghi ne estas bezonata: La denseco [= denso] de gaso estas la rilato de ghia maso al ghia volumeno.

Iuj volas, ke oni chiam rigore distingu, sed tio estas necesa nur kiam estas efektiva risko de miskompreno. En scienca lingvajho la distingo ofte tre gravas.

Rimarku, ke multaj similaj O-vortoj tute ne havas chi tian neutralan mezursignifon. Proksimoproksimeco au proksima loko. Por neutrala mezuro oni uzas distanco. Juno (apenau uzata) egalas al juneco. Neutrala mezurvorto estas agho.

Rimarku ankau, ke oni normale ne uzas vortojn kiel *mallongo*, *malalto* kaj *malrapido* (krom eble sherce). Neutralaj estas nur longo, alto kaj rapido. Neneutralaj estas longeco, mallongeco, alteco, malalteco, rapideco kaj malrapideco.

Mallogikaj EC-formoj «

Iafoje EC estas uzata mallogike pro influo de naciaj lingvoj:

  • *Bedaurinde mi ne havas la eblecon tion chi fari.* Tute ne temas pri eco, sed pri io, kio estas ebla. Oni uzu eblo au eblajho: Bedaurinde mi ne havas la eblon tion chi fari.L1.339 Se oni hezitas inter eblo kaj ebleco, oni elektu eblo, char ghi estas resuma formo kaj por ebleco, kaj por eblajho.

  • Laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo.M.77 Ne temas pri eco, sed pri agado. Logike oni uzu aktivado au eventuale aktivo. La formo aktiveco farighis tamen tre ofta en tiaj chi frazoj, kaj oni vershajne devas toleri ghin.

Alispecaj radikoj «

Che io, kio ne mem montras econ au kvaliton, EC aldonas tian signifon. En tia okazo la simpla O-formo havas tute alian signifon ol la EC-formo:

  • homo homeco = natura kvalito de homo

  • heroo heroeco = la eco esti heroo, konduti kiel heroo

  • fiancho fiancheco = la stato esti fiancho

  • episkopo episkopeco = la stato/ofico esti episkopo

  • granda animo grandanimeco = la eco havi grandan (= noblan) animon

  • shtono shtoneco = la eco esti malmola kiel shtono

  • vivo viveco = la eco esti plena je vivo

  • unu unueco = la eco esti kiel unu

  • unua unuaeco = la eco esti la unua

EC por tempo «

Post participoj, kaj en kelkaj aliaj vortoj, EC montras tempon au aghon:

  • estonta estonteco = estonta tempo

  • pasinta pasinteco = pasinta tempo

  • infano infaneco = eco esti infana, infanagho

  • juna juneco = eco esti juna, junagho

Formoj kiel estonto kaj pasinto normale montras personon, kiel chiuj participoj kun O-finajho, sed iafoje oni uzas estonto kaj pasinto kiel mallongigojn de estonteco kaj pasinteco.

Eca, ece «

EC ankau povas esti uzata kun A-finajho au E-finajho (au verba finajho). Tiaj formoj havas normale la signifon “simila, simile, samaspekta kiel, samamaniere kiel”:

  • silkecaj shtrumpoj = shtrumpoj silkosimilaj (silke molaj), sed ne nepre el silko

  • ligneca papero = papero parte aspektanta kiel ligno

  • shtoneca koro = koro tiel malmola (= sensenta), ke ghi similas al shtono

  • Ni havas amikecajn rilatojn kun ili.Ni rilatas kvazau ni estus amikoj.

  • Li diris tion per supereca tono.Li diris tion per tono kvazau li estus supera.

  • Chesu konduti tiel infanece!Chesu konduti en maniero tipa por infano.

  • Kvankam shi estas knabino, shi ofte kondutas virece....kondutas kiel viro.

  • Tiu esprimo estas tro franceca....estas simila al la franca lingvo.

Iafoje oni povas por klareco uzi anstataue kunmetajhojn kun shajna, simila, maniera au stila. Vidu ankau ESK.

Iafoje formoj kun ...eca signifas “rilata al tia eco, pri tia eco”:

  • patreca testo = testo pri patreco, testo por eltrovi, chu iu estas la patro

  • regheca edikto = edikto pri regheco, edikto ke iu estas regho

Ordinara radiko «

  • eco = kvalito

  • ecigi = karakterizi

  • ec-vorto = vorto, kiu montras econ