PMEG 2024
28.3. Participoj kiel O-vortoj
Aktiva participo kun O-finajho montras la sencan subjekton de la ago au stato. Pasiva participo kun O-finajho montras la sencan objekton. Normale temas pri persono:
skribanto = skribanta persono, persono kiu skribas
skribinto = skribinta persono, persono kiu antaue skribis
skribonto = skribonta persono, persono kiu poste skribos
amato = amata persono, persono kiun iu amas
amito = amita persono, persono kiun iu antaue amis
amoto = amota persono, persono kiun iu poste amos
Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.FE.22
Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankorau nun chiam mensoganto.FE.22
Oni levis la kadavran tukon; paco estis sur la vizagho de la mortinto.FA3.17
La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj.FE.22
Chiuj viaj fortikajhoj estas kiel figarboj kun maturaj fruktoj; se oni ekskuas ilin, ili falas en la bushon de manghonto.Nahh.3
Homo, kiun oni devas jughi, estas jughoto.FE.22
Nepersona O-participo «
Se temas ne pri persono, sed pri ajho, oni aldonu la sufikson AJH:
Li disvolvis antau ili ambau la belecon de la naturo en la kreitajho, kiel la vivantajho staras super la mortintajho.FA4.152
Lau ili oni povis antaudiri la okazontajhojn de la venonta jaro.FA1.130
Sed kiam cheestas AJH, la participa sufikso ofte estas superflua: kreajho (= kreitajho), vivajho (= vivantajho), skribajho (= skribitajho), okazajho (= okazantajho, okazintajho au okazontajho depende de la kunteksto).
Iafoje O-finajha participo sen AJH-sufikso tamen montras nepersonan aferon, kiu plenumas ian funkcion. Tio okazas precipe en matematiko, geometrio k.s.:
En la frakcio 5/10 la nombro 5 estas dividato (au numeratoro), kaj la nombro 10 estas dividanto (au denominatoro).
Kiam du fortoj agas sur objekto, la rezulta forto, la rezultanto, estas la vektora sumo de la originalaj fortoj.
Estas necese, ke chiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leghodonanto por li chiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko.FAnt.44 La verko Fundamento de Esperanto estos donanta la leghon.
Rimarku, ke en tiaj okazoj chiam temas pri objekto, kiu plenumas funkcion. Tiu objekto estas prezentata kvazau ghi estus persono, kvazau ghi konscie agus au rolus. En aliaj okazoj oni aldonu AJH: trovitajho (au simple trovajho), dividatajho, dividitajho (au simple dividajho), rezultantajho, rezultintajho (au simple rezulto) k.t.p.
Oni uzas iafoje vortojn kiel estonto, estinto, pasinto k.s. por tempoj (= “estonta tempo”, “estinta tempo”, “pasinta tempo”...). Normale oni uzu la sufikson EC en tiaj vortoj: estonteco, estinteco, pasinteco k.s.
Speciala regulo pri O-finajhaj participoj «
La regulo, ke participo kun O-finajho montras la sencan subjekton au objekton de la ago, estas tute speciala regulo. Se tiu regulo ne ekzistus, vorto kiel mensoginto signifus pli-malpli “mensoginteco”, sed tian signifon mensoginto tute ne povas havi.
Sen tiu speciala regulo, oni devus tre ofte aldoni la sufikson UL al tiaj O-participoj (kiam temas pri persono): *skribantulo*, *batatulo*, *mortintulo*, *trovitulo*, *alvenontulo*. Sed fakte oni uzas kaj ja devas uzi nur skribanto, batato, mortinto, trovito, alvenonto k.t.p. La kialo, ke Zamenhof enkondukis tiun regulon pri O-participoj, kredeble estis deziro uzi pli mallongajn vortojn (sen UL-sufikso).
Formoj kiel *skribantulo* do estas eraraj. Ili estas same eraraj kiel ekz. *patrulo* anstatau patro, au *knabinulo* anstatau knabino. Se oni celas pli specialajn sencojn, povas tamen esti ghuste uzi UL en tiaj vortoj. Legu pli pri tio en la klarigoj pri UL.
Problemo pri O-finajhaj participoj «
El O-vorto, kiu montras personon, oni normale povas fari A-vorton, kiu signifas “rilata al la persono”. Tio tamen ne estas ebla che O-vortaj participoj, char A-participoj havas aliajn signifojn:
novulo → novula kurso = kurso por novuloj
komencanto → *komencanta kurso* = kurso por komencantoj
En ghusta uzo komencanta kurso nepre signifas “kurso kiu komencas (ion)”. Por esprimi “kurso por komencantoj” oni devas diri ghuste kurso por komencantoj (au eventuale porkomencanta kurso).
sekretario → sekretaria demando = demando de sekretario
prezidanto → *prezidanta demando* = demando de prezidanto
Sed prezidanta demando vere signifas “demando, kiu prezidas”, kvankam tio estas plene absurda signifo.
Rilata problemo aperas iafoje kun priskribo de participo. Se oni shanghas la finajhojn, oni povas shanghi ankau la signifon de la priskribo:
maljuste kondamnita → maljusta kondamnito. La signifo shanghighis. Unue la kondamno estas maljusta. Poste estas maljusta la kondamnita persono. Se MALJUST ankorau priskribu la kondamnon, oni devas diri ekz. maljuste kondamnita persono.
multe amanta → multaj amantoj. Unue la amo estas multa. Poste estas multaj la personoj, kiuj amas. Se MULT ankorau priskribu la amon, oni diru ekz. multamantoj.
malproksime loghanta → malproksima loghanto. Unue iu loghas malproksime. Poste temas pri malproksima persono, kiu loghas ie. Se MALPROKSIM ankorau priskribu la loghadon, oni teorie povas diri ekz. malproksimloghanto, sed prefere oni diru malproksime loghanta persono au persono, kiu loghas malproksime.
parolanta la anglan (lingvon) → angla parolanto. Unue la parolata lingvo estas angla. Poste la persono, kiu parolas, estas angla (kaj eble parolas alian lingvon). Se ANGL ankorau priskribu la paroladon, oni diru ekz. anglaparolanto. Sed oni ankau povas uzi angleparolanto (el paroli angle = “paroli en la angla”).
Iafoje oni vidas provojn elturnighi per strange uzataj E-finajhoj: *multe amantoj*, *malproksime loghanto*, *angle parolanto*. La ideo estas, ke la E-vorto priskribu nur la agan parton de la O-vorto. Tio estas neakceptebla. Se priskribo rilatu al nur parto de vorto, ghi devas mem farighi parto de tiu vorto: multamantoj, malproksimloghanto, angleparolanto (au anglaparolanto). La malghusta uzo bazighas sur miskompreno. Oni pensis, ke E-vortoj priskribas agojn, dum A-vortoj priskribas ajhojn. La vera regulo estas, ke E-vortoj priskribas verbojn, dum A-vortoj priskribas O-vortojn. O-vorto povas esti aga, sed ghi tamen ne estas verbo.
Esperanto «
La vorto Esperanto origine estis participo kun la signifo “esperanta persono”. Tiu participo poste farighis propra nomo de lingvo, kaj estas tial skribata majuskle. Kiel lingvonomo ghi tute ne estas plu participo. Oni do povas fari el la lingvonomo la A-vorton Esperanta = “rilata al la lingvo Esperanto”. La vorto esperanto (kun minusklo) estas tamen ankorau participo, kaj ghi plu signifas “esperanta persono”. (Multaj skribas ankau la lingvonomon minuskle, kio tamen ne estas rekomendinda, char ghi estas propra nomo.)