PMEG 2024
38.2.30. UL
UL = “persono kun ia karakterizo”. Komparu kun IST kaj AN. Tio, kio staras antau UL, chiam montras tion, kio karakterizas la personon.
Ecaj radikoj «
Plej ofte oni uzas UL che eca radiko (kiu normale estas A-vorto):
bona → bonulo = persono karakterizata de boneco
juna → junulo = persono karakterizata de juneco
honesta → honestulo = persono honesta lau sia karaktero
dika → dikulo = persono aparte dika
lama → lamulo = persono (daure) lama
kara → karulo = persono aparte kara por la parolanto
fremda → fremdulo = persono de fremda lando, regiono, urbo k.t.p.
sankta → sanktulo = persono aparte sankta
nigra → nigrulo = homo el la tiel nomata nigra raso, negro
blanka → blankulo = homo el la tiel nomata blanka raso
Alispecaj radikoj «
Oni povas uzi UL ankau che aga au alispeca vorto:
timi → timulo = persono, kiu ofte timas, timemulo
drinki → drinkulo = persono, kiu (tro) ofte drinkas, drinkemulo
sherci → sherculo = persono, kiu ofte shercas, shercemulo
ghibo → ghibulo = persono kun karakteriza ghibo
lepro → leprulo = persono malsana je lepro
almozo → almozulo = persono, kiu vivtenas sin per almozpetado
azeno → azenulo = persono simila al azeno, stultulo
miliono → milionulo = persono, kiu posedas miliono(j)n da dolaroj/euroj/enoj ...
granda kapo → grandkapulo = persono kun aparte granda kapo
longaj kruroj → long(a)krurulo = persono kun aparte longaj kruroj
sen kuragho → senkuraghulo = persono, al kiu mankas kuragho
kontrau → kontrauulo = persono, kiu daure kontrauas ion au iun certan
antau → antauulo = persono, kiu ekzistis au agis antaue
post → poste → posteulo = persono, kiu sekvis au sekvos post alia persono (legu pri E kiel ligfinajho)
alia → aliulo = alia persono
chi tie → chi-tieulo = persono, kiu trovighas chi tie
Oni preferas fari kunmetajhojn kun UL anstatau ekz. viro, homo, persono k.t.p. Tiu prefero ech estas tiel forta, ke vortoj kiel *timhomo*, *shercviro*, *almozpersono* estas rigardataj kiel eraroj, se eblas la saman aferon esprimi per UL.
Bestoj «
Oni ankau regule uzas UL en iaj nomoj de bestospecoj, kvankam ne temas pri personoj:
mamo → mamuloj = klaso de bestoj, kiuj mamnutras siajn idojn
rampi → rampuloj = reptilioj (kvankam ne chiuj reptilioj rampas)
araneo → araneuloj = grupo de bestoj, el kiuj araneo estas tipa ekzemplo
branko → brankuloj = tiaj bestoj, kiuj spiras per brankoj
Figura UL «
Okaze oni uzas UL figure por plej diversaj aferoj, kiujn oni volas prezenti kvazau personojn, ech kreskajhoj au nevivajhoj:
neghon boras → neghborulo = plantospeco, kiu aperas frue printempe, galanto
nubojn skrapas → nubskrapulo = treege alta domo, kiu kvazau skrapas la nubojn
tri mastoj → trimastulo = shipo kun tri mastoj
peza kargo → pezkargulo = shipo por peza kargo
Ankau IST estas iafoje uzata en simila maniero.
Ne trouzu UL «
Che vortoj, kiuj per si mem havas personan signifon, oni ne uzu senbezone UL. Precipe oni atentu pri participoj kun O-finajho. O-participo per si mem montras personon, kaj tial aldono de UL normale estas eraro. Ne diru do *parolantulo*, *kurintulo*, *konatulo*, sed simple parolanto, kurinto, konato. (Sed konatulo en la signifo “konato” fakte jam farighis tiel kutima, ke oni tamen devas ghin toleri kiel idiomajhon.)
Se oni tamen aldonas UL al participo kun O-finajho au al alia persona vorto, tiam oni kreas vorton kun speciala signifo. Virulo ne egalas al viro, sed signifas “persono karakterizata de vireco” = vireculo. Mortintulo ne estas simple “mortinta persono” (= mortinto), sed signifu “persono kiu similas al mortinto, persono kiu estas kvazau mortinta”. Konatulo principe estu “persono karakterizata de konateco” = famulo, dum konato simple estas “persono konata de iu”. InstruituloFK.253 estas “homo karakterizata de sia instruiteco” = klerulo, sciencisto. Che participoj oni tamen nur maloftege vere uzas tiun eblon krei specialan signifon per aldono de UL, kaj la vorto konatulo estas plej ofte nur erare uzata anstatau konato.
Ordinara radiko «
ulo = persono sen ia speciala karakterizo (iafoje kun malshateta, familiara au sherca nuanco)
Chu UL estas vira au sekse neutrala? «
Lau la chi-antauaj klarigoj la sufiksa radiko UL havas la signifon “persono”. Tio estas sekse neutrala signifo. Sed en praktika lingvouzo la afero ne estas tiel klara. En multe-nombro UL estas plej ofte neutrala: saghuloj = “saghaj personoj”, junulargastejo = “gastejo por junaj homoj”, malrapiduloj = “malrapidaj homoj”. Sed en unu-nombro okazas ofte, ke UL praktike signifas “vira persono”. Oni ekz. tre malofte diras frazojn kiel shi estas belulo. Multaj ech opinias tian frazon erara, kaj diras nepre nur belulino pri virino. La lingvo estas chi-punkte malklara. Estas normala afero en Esperanto, ke neutrala vorto momente kvazau ricevas viran signifon, kiam oni kontrastigas ghin al ina vorto, ekz. junulo kaj junulino = “juna viro kaj juna virino”. En tia kunteksto UL farighas praktike vira. Tio estas vortshpara esprimomaniero. Sed per si mem UL prefere estu neutrala. Nur en klara kontrasto kun ina vorto, ghi povas havi kvazau viran sencon. La malklara signifo de UL estas tamen problemo, kiun finfine nur la libera evoluo de la lingvo povos solvi.
Oni povas starigi la saman demandon pri la sufiksaj radikoj AN, ESTR, ID kaj IST, kaj pri la participaj sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT. Sed che tiuj radikoj shajnas pli-malpli klare, ke ili ja estas neutralaj, ne viraj, kvankam eble ne chiuj konsentas pri tio.
Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.