PMEG 2024

38.2.31. UM

La sufikso UM ne havas difinitan signifon. Per ghi oni faras vortojn, kiuj havas ian rilaton al tio, kio staras antau UM. Chiun UM-vorton oni devas aparte lerni. Ekzistas tamen kelkaj grupoj de UM-vortoj kun similaj signifoj.

Agi per io «

Multaj UM-verboj signifas “agi en certa maniero per tio, kio staras antau UM”:

  • folio → foliumi = turni la foliojn de libro au gazeto por rapide kaj pase iom legi

  • palpebro → palpebrumi = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn

  • okulo → okulumi = jheti avidan, amdeziran rigardon al iu

  • brako → brakumi = chirkaubraki

Provizi per io «

Iuj UM-verboj signifas “provizi en certa maniero per tio, kio staras antau UM”:

  • aero → aerumi = elmeti al aero, enlasi aeron por freshigi

  • suno → sunumi = elmeti al la sunradioj

  • sukero → sukerumi = kovri per sukero

  • sapo → sapumi = kovri au shmiri per sapo (= sapi)

Por tiu chi signifo oni uzas iafoje la tehhnikan sufikson IZ.

Ekzekutado «

Grupo de UM-verboj montras manieron de ekzekutado, mortigado:

  • kruco → krucumi = najli au ligi al kruco por mortigi

  • pendi → pendumi = pendigi per shnuro chirkau la kolo por mortigi

  • shtono → shtonumi = mortigi per jhetado de shtonoj

  • gaso → gasumi = mortigi per venena gaso

  • dek → dekumi = ekzekuti chiun dekan homon el grupo por puni la tutan grupon (komparu kun dekuma)

  • kvarono → kvaronumi = ekzekuti per tranchado en kvar partojn

Vestajhparto «

Iuj UM-vortoj estas nomo de vestajhparto au simila afero. Tio, kio staras antau UM montras korpoparton, che kiu la afero trovighas:

  • kolo → kolumoFE.42 = vestajhparto, kiu chirkauas la kolon

  • mano → manumoFE.42 = la ekstrema chemana parto de maniko

  • plando → plandumo = la plata malsupro de shuo

  • dorso → dorsumo = surdorsa parto de ekz. jako au chemizo

  • nazo → nazumo = speco de okulvitroj, kiuj fiksighas pinche sur la nazo

  • busho → bushumo = bushingo, kiu malhelpas mordadon (uzata ekz. che hundo)

  • hufo → hufumo = huffero, protekta ferpeco por hufo (ekz. de chevalo)

Rimarku, ke brakumo ne signifas “maniko”, sed “chirkaubrakado”, kvankam brako estas korpoparto.

Nombrosistemo «

UM estas uzata en matematiko por fari nomojn de nombrosistemoj. Oni metas UM post nombro, kiu montras, kiom da ciferoj uzas la sistemo:

  • du → duuma nombrosistemo = sistemo kun du ciferoj, binara sistemo

  • dek → dekuma nombrosistemo = sistemo kun dek ciferoj, decimala sistemo (komparu kun dekumi)

  • dek ses → deksesuma nombrosistemo = sistemo kun dek ses ciferoj

Vidu ankau la neoficialan sufikson ARI.

Diversaj UM-vortoj «

  • malvarma → malvarmumiFE.42 = malsanighi je tuso, nazkataro k.t.p. (supoze pro malvarmo)

  • plena → plenumiFE.42 = fari plene (taskon, devon k.s.)

  • gusti → gustumi = senti guston, provi guston

  • aminda → amindumi = montri sin aminda al iu por kapti ties amon

  • cerbo → cerbumi = forte kaj pene pensi

  • loto → lotumi = (dis)doni/premii lau decido per lotado

  • alfabeto → alfabetumo = lernolibro pri skribado kaj legado (per alfabeto)

  • bruli → brulumo = inflamo

  • komuna → komunumo = administra distrikto chirkau urbo, societo au organizo kunlabora, kunlogha k.t.p.

  • lakto → laktumo = laktaspekta semo de fisho

  • korto → kortumo = granda kaj grava jughejo

  • dekstra → dekstruma = tia, ke ghi turnighas au volvighas dekstren (horloghdirekten)

  • proksima → proksimume = ne ekzakte, chirkau

  • somero → somerumi = pasigi somerajn feriojn en agrabla loko

Superfluaj UM «

En iuj UM-verboj UM estas superflua, char simpla sensufiksa verboformo bone taugas, ekz.: butonumi = butoni, akvumi = akvi, salumi = sali, kuprumi = kupri, tendumi = tendi. Simplan verbon oni uzu por ago, kiu rekte kaj simple rilatas al signifo de la radiko. UM-verbo taugas por alia, pli speciala signifo, kiel ekz. che foliumi kaj okulumi. Multaj iamaj UM-verboj estas nuntempe uzataj sen UM.

Novaj UM-vortoj «

Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, char aliaj ghin eble ne komprenos. UM-vorto, kiu alighas al iu el la chi-antauaj grupoj, pli facile akceptighas, dum UM-vorto, kiu ne similas al jam ekzistanta UM-vorto, estas pli malfacile enkondukebla. Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu komprenighas pro la kunteksto, kaj kiu poste malaperas.

Ordinara radiko «

Iafoje UM aperas kiel ordinara radiko kun diversaj improvizaj signifoj:

  • umo = afero kies nomon oni momente ne memoras, afero stranga au nepriskribebla ...

  • umi = fari ion nedifineblan, strangan, hontindan ...