PMEG 2024
37.2.4. Verbaj finajhoj
I = “fari certan agon (au esti en certa stato), kiu proksime rilatas al la signifo de la radiko”.
La finajho I reprezentas chi tie chiujn verbajn finajhojn: I, AS, IS, OS, US kaj U.
Verboj el agaj radikoj «
Aga radiko kun verba finajho havas chiam sian propran signifon:
KUR → kuri = fari la agon “kuro”
KONSTRU → konstrui = fari la agon “konstruo”
Se unu el la signifoj de plursignifa radiko estas ago, tiu ago estas kompreneble la ago de la verba formo. Ekz. KONSTRU havas plurajn signifojn. Unu el tiuj signifoj estas ago. La verbo konstrui havas tial ghuste tiun agan signifon.
Verboj el ne-agaj radikoj «
Verbo farita el ne-aga radiko montras agon, kiu iel estas proksima al la radikosignifo. Ofte estas tute evidente, kiu estas tiu ago, sed iafoje oni povas heziti. Che multaj ne-agaj radikoj la tradicio jam fiksis, kiun agan signifon ili ricevas kun verba finajho, sed iuj radikoj neniam estas uzataj en verba formo, kaj oni ankorau ne decidis, kiun agan signifon ili havu. Farante verbon el tia radiko oni devas do mem trovi taugan agon. Se estas eble, oni komparu kun aliaj similaj radikoj. Iafoje nenia ago vere proksime rilatas al la radiko. Tiam oni eble ne faru verbon el la radiko, char la verbo farighus tro malfacile komprenebla.
Se radiko per si mem montras econ au staton, la verba formo normale signifas “esti tia” au “agi kun tia eco”:
RAPID → rapidi = agi rapide
AKTIV → aktivi = agi aktive, esti aktiva
PRET → preti = esti preta
KURAGH → kuraghi = esti kuragha, agi kuraghe
Legu ankau pri verbigo de perverba priskribo.
Normale chi tia verbo ne signifas “ighi tia” au “igi tia”. Che ecaj kaj stataj radikoj oni uzas la sufiksojn IGH kaj IG por krei tiajn signifojn.
Se la radiko montras ilon, aparaton au simile, la verbo normale signifas “uzi tian ilon en ghia kutima maniero”:
BROS → brosi = uzi broson (en normala maniero)
TAMBUR → tamburi = ludi per tamburo, bati tamburon
FINGR → fingri = tushi per fingro
AUT → auti = iri per auto
Se la radiko montras substancon, la verbo normale signifas “provizi per tia substanco”:
AKV → akvi = provizi per akvo, vershi akvon (sur ion)
OR → ori = kovri per oro
AER → aeri = plenigi per aero
En chi tiaj verboj oni iafoje uzas la sufikson UM, ofte senbezone, au la neoficialan sufikson IZ, plej ofte same senbezone.
Se la radiko montras personon, homon, la radiko normale signifas “agi kiel tia persono”, “roli kiel tia homo”:
TAJLOR → tajlori = labori kiel tajloro, kudri kiel tajloro
GAST → gasti = esti gasto (che iu), loghi kiel gasto
REGH → reghi = regi kiel regho, esti regho (super io)
Bestaj radikoj kaj diversaj fenomenaj radikoj signifas en verba formo “agi kiel tia besto au fenomeno”:
HUND → hundi = agi kiel hundo, vivi kiel hundo
SERPENT → serpenti = iri kiel serpento
OND → ondi = fari ondajn movojn
Multaj diversaj radikoj ricevas verban signifon, kiu ne estas klarigebla per alia regulo ol la tute ghenerala, ke ili ricevas verban signifon, kiu iel proksime rilatas al la signifo de la radiko:
FISH → fishi = provi kapti fishojn, fishkapti
POSHT → poshti = transdoni (ekz. leteron) al la poshto
FIN → fini = meti finon, kauzi finon
ORIENT → orienti = decidi au fiksi la pozicion (de io) rilate al oriento
REGUL → reguli = gvidi la funkciadon de mashino k.s. lau iaj reguloj
Objektaj kaj senobjektaj verboj «
Se la radiko mem montras agon, tiu aga signifo estas jam per si mem lausence tia, ke ghi povas au ne povas esti direktita al rekta objekto: SID = sido (estado en certa pozicio, ago lausence senobjekta) → sidi (senobjekta verbo), KUR = kuro (movigho, ago lausence senobjekta) → kuri (senobjekta verbo), PAF = pafo (ago lausence objekta) → pafi (objekta verbo), POSTUL = postulo (ago lausence objekta) → postuli (objekta verbo).
Kiam oni elektas verban signifon por ne-aga radiko, tiam oni elektas ankau, chu ghi estu objekta au senobjekta. Nenia regulo decidas pri tio. Legu ankau pri verboj kun kaj sen IG, kaj pri objektaj kaj senobjektaj verboj.