PMEG 2023

30. Verboj kaj frazroloj

La plej grava parto de frazo estas la chefverbo. Ghi regas la gramatikon de la tuta frazo. Chefverbo estas kvazau manuskripto de teatrajho. Ghi decidas, kiaj rolantoj povas aperi, kaj kiajn rolmontrilojn ili havu. Por konstrui frazojn ghuste oni do devas por chiu verbo scii, kiaj rolantoj povas au devas aperi. Plej grave estas scii detalojn pri subjekto, objekto kaj perverba priskribo. Tiujn rolojn oni povas nomi chefaj frazroloj. Che iaj verboj ankau al-komplemento estas grava frazrolo. Aliaj komplementoj (tempaj, lokaj, manieraj...) kondutas pli libere. Tiajn povas havi pli-malpli chiu verbo.

Chi tie aperos nur ekzemploj de diversaj specoj de verboj, kaj ne chiuj detaloj estos klarigitaj. Multaj verboj havas plurajn signifojn, kaj la reguloj por frazroloj povas esti malsamaj por la diversaj signifoj. Bonaj vortaroj donas pli da informoj, almenau per ekzemplaj frazoj.

La chi-postaj klarigoj traktos chefe aktivajn frazojn. Tio estas la normala maniero montri agon. Frazojn kun objekto oni povas transformi en pasivon. Tiam la frazroloj shanghighas.