PMEG 2023

30.10. Pri-verboj

La rolvorteto pri estas ofte uzata prefiksece. En kelkaj okazoj ghia sola tasko estas shanghi la rolon de objekto:

prirabi Che la simpla verbo rabi la objekto estas la valorajho forprenata. Tiu, de kiu oni ghin forprenas, povas aperi kiel komplemento kun al au de: Vi rabas al via homo chion, kion li havas.Rt.57 / Oni rabis de mi mian tutan monon. Che prirabi la objekto anstataue estas tiu, de kiu oni ion forprenas. La valorajho ordinare ne menciighas, sed povas eventuale aperi kiel je-komplemento. Ili nur prirabas la vojaghantojn.Rz.28 / Ili prirabis Petron je lia tuta havajho.
prisemi Che la simpla verbo semi la objekto estas la semoj. La loko, kien la semoj metighas, povas aperi kiel loka au direkta komplemento: La terkultivisto semas tritikon en la kampo. / Kelkaj personoj komencis semi inter la esperantistoj konfuzon kaj timon.L2.88 Che prisemi la objekto anstataue estas la loko, kien la semoj metighas. La semoj povas aperi kiel per-komplemento. La terkultivisto prisemas la kampon per tritiko. / Dum ses jaroj prisemu vian kampon.Lv.25

Legu pli pri prefikseca pri.