PMEG 2024
12.3.6.10. Pri
Pri montras temon, tion, kion ago traktas au koncernas, k.s.:
Mi parolas pri leono.FE.7 La temo de la parolado estas leono.
Kiel ofte mi pensis pri vi kaj pri la malnova tempo!FA3.91 La pensoj havis vin kaj la malnovan tempon kiel temojn.
Mi ne kuraghis demandi vin pri tio, char mi vidis, ke vi penas eviti miajn demandojn.M.156
Mia Dio! mi audis pri la malfelicho, kiu vin trafis.M.95
Mi instruas mian infanon pri Esperanto.LR.120A (= Mi instruas Esperanton al mia infano.LR.120A) La temo de la instruado estas Esperanto.
Mi estas preta [...] vendi al vi tiun chashundon, pri kiu vi marchandis. – Ne, ne pri hundoj mi nun pensas. – Nu, se vi ne volas, ni interkonsentos pri alia hundo.Rz.89
Ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros.FA2.107
Chu vi ploras pri mi?FA1.194
Pri kio estas la afero?PE.846 = Pri kio temas? = Kion koncernas la afero? Al kio rilatas la afero? Kio estas la temo de la afero?
Ghenerale pri la aferoj, kiuj koncernas la magazenon, okupas sin mia edzo.M.84 La edzo okupas sin koncerne tiajn aferojn.
Mi zorgas pri shi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed shi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas.FE.18
Mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ghiaj plej elementaj reguloj.M.33
La scienculoj verkis librojn pri la urbo, pri la palaco kaj pri la ghardeno, sed la najtingalon ili ne forgesis, al ghi estis dedichita la chefa chapitro.FA2.24
Shi nun opiniis, ke la homoj estas kulpaj pri shia senlima mizero.M.201
Kiam pri estas uzata prefiksece en verboj, ghi ofte havas tute specialan efikon.
Vortfarado «
Pria = “temanta pri la koncerna afero”: Shi prelegis pri la klimatoshanghigho, kaj poste okazis pria diskutado. (= ... okazis diskutado pri tiu temo).
Prie = “pri la koncerna afero”: Ni interparolis prie. (= Ni interparolis pri tiu temo).
La vortoj pria kaj prie estas netradiciaj, sed farighis relative popularaj en la pasintaj jardekoj.