PMEG 2023

12.3.6.11. Pro

Kauzo «

Plej ofte pro montras kauzon:

  • Shiaj dentoj frapadis pro malvarmo.FA1.45 La malvarmo kauzis la frapadon.

  • En la mezo de la nokto la koboldo vekighis pro terura bruo che la fenestraj kovriloj.FA3.53 La bruo vekis lin.

  • Chu vi iam vidis vere malnovmodan shrankon, tute nigran pro maljuneco [...]?FA2.104 La maljuneco kauzis la nigran koloron.

  • Clemency el surprizo pro tiu chi demando preskau renversis la pleton de teo.BV.83 La demando kauzis la surprizon, kiu siavice kauzis la renversadon. (El estas uzata por ne ripeti pro dufoje.)

Iafoje oni uzas por montri kauzon anstataue de au el.

Motivo «

Pro povas ankau montri motivon au kialon:

  • Mi ridas pro lia naiveco.FE.29 Mia kialo por ridi estas lia naiveco.

  • Li demandis shin, kion shi faras tie chi tute sola kaj pro kio shi ploras.FE.21...kaj kial shi ploras.

  • Li amas tiun chi knabinon pro shia beleco kaj boneco.FE.35

  • Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaudo kaj agas bone pro deziro de laudo.M.153

Celo kiel motivo «

Pro povas montri ion, kio estas motivo de ago, char oni volas ghin fari, akiri au atingi, au char oni volas ghian bonon:

  • Vi afable tion chi diras pro komplimento.Rz.44 La motivo estas deziro fari komplimenton.

  • Ili dancadis pro sia propra plezuro.BV.13 La kialo por danci estas deziro fari al si plezuron.

  • Ni batalas pro afero, kiu alportos al la homaro grandegan utilon.FK.266 La motivo por la batalado estas volo efektivigi utilan aferon.

  • Morti pro la patrujo estas agrable.FE.20 La motivo por morti estas deziro helpi al la patrujo.

  • Mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro mia vivo kaj la vivo de mia infano.M.156

Chi tie motivo kaj celo intermiksighas, kaj oni ofte povas egale uzi chu pro, chu por. Che Zamenhof pro estis tute kutima en tia chi uzo, sed nuntempe oni ghenerale preferas por, kiu ordinare estas pli klara. La eblo prezenti celon kiel motivon de agado, povas tamen esti utila nuanco.

Dankomotivo «

Oni uzas pro ankau por montri motivon de danko:

  • Pro chio akceptu mian plej koran kaj sinceran dankon.L1.187 La motivo de la danko estas chiuj bonaj aferoj, kiujn vi faris.

  • Mi deziras nur vian felichon, iam vi dankos min pro tio!FA1.171

Ofte oni tamen uzas por en tiaj esprimoj.

Potenco alvokata «

Oni uzas pro che alvokoj de ia potenco en ekkrioj, jhuroj, petegoj kaj similaj esprimoj. Motiva signifo normale iel cheestas:

  • Pro la tuta fajro de la infero, silentu!Rt.40

  • Pro la chielo, havu kompaton!Rt.57

  • Vi ne devas ellasi la fraulinon, ne, pro chio en la mondo vi ne devas tion chi fari, Hermano!Rt.40

  • Pro kompato, sinjorino, pro favorkoreco sidu iom che la infano.M.198

Oni tiel uzas ankau per kaj iafoje je.

Komercajho, pagajho «

Oni uzas pro ankau en tiuj diversaj pagaj, achetaj kaj vendaj roloj, kie oni normale uzas por:

  • Kion vi postulas pro la poto?FA2.17Kion vi volas por vendi la poton?

  • Shi loghas nun en sia propra chambro kaj pagas al ni lupagon pro ghi.FA3.59

  • Vi ricevos la sorchiston pro bushelo da mono.FA1.18...se vi pagos bushelon da mono.

  • Ghi tuj trafu en la gazetojn kaj povu esti vendata pro du spesdekoj che chiu stratangulo.FA3.97

Pro antau ke-frazo «

Oni povas uzi pro ankau antau ke-frazo, sed intermetas helpan tio:

  • Shi ekploris pro tio, ke shi estas tiel malbela.FA1.44...char shi estas...

  • Vi ne devas kulpigi min pro tio, ke mi ne plenumis vian deziron.M.90

  • Pro tio ketial kechar.

Proanstatau «

Zamenhof uzis en kelkaj okazoj pro en la signifo de anstatau, vershajne pro influo de latino. Oni ne imitu tion: *Niaj infanoj loghos en la fortikigitaj urboj pro la loghantoj de la lando.*Nm.32...anstatau la loghantoj de la lando.