PMEG 2023

12. Rolmontriloj

Frazo konsistas el chefverbo kaj frazpartoj, kiuj ludas diversajn rolojn rilate al la chefverbo. Por montri la frazrolojn de frazpartoj oni uzas rolmontrilojn. La rolmontriloj estas de tri specoj:

  • Nenio. Kelkaj frazroloj, precipe subjekto, estas rekoneblaj per tio, ke ili ne havas rolmontrilon. Manko de rolmontrilo estas do mem rolmontrilo.

  • La finajho N. La frazrolo objekto, kaj ankau kelkaj aliaj roloj, estas rekonebla per la rolfinajho N.

  • Rolvortetoj. Tre multaj diversspecaj frazroloj estas rekoneblaj per diversaj rolvortetoj.

La elekto de rolmontrilo ne estas chiam rigore difinita. En multaj okazoj oni havas plurajn eblojn.

Iafoje oni uzas por esprimi tre precizan signifon, duoblajn rolmontrilojn: du rolvortetojn au rolvorteton kune kun N-finajho.

Iafoje E-vorto kunlaboras kun rolmontrilo tiel, ke la E-vorto shajnas esti rolmontrilo. Tion oni povas nomi rolvortajho.