PMEG 2023

12.3. Rolvortetoj

Rolvorteto estas vorteto, kiun oni uzas antau frazparto por montri la frazrolon: sur la tablo, pri aliaj temoj, al mia kuzo.

Frazparto kun rolvorteto povas esti komplemento de verbo: Ghi kushas sur la tablo. La prezidanto ekparolis pri aliaj temoj. Shi donis ghin al mia kuzo.

Frazparto kun rolvorteto ankau povas esti priskribo de alia frazparto: Ni formanghis la manghon sur la tablo. Ni eklegis libron pri aliaj temoj. Karlo estas simila al mia kuzo.

Rolvorteto normale staras antau O-vorto au O-vorteca vorto, sed ankau I-verboj, subfrazoj, kvantaj E-vortoj kaj kvantaj E-vortecaj vortetoj povas roli O-vortece, kaj tiam havas iafoje rolvorteton antau si.

Iafoje oni uzas rolvorteton antau loka au tempa E-vorto au E-vorteca vorteto por pliprecizigi la lokan au tempan signifon: de ekstere (= “de la ekstero”), ghis malsupre (= “ghis la malsupro”), de matene (= “de la mateno”), de tie, ghis tiam, por chiam k.s.

Grupa divido «

Tri bazaj rolvortetoj estas aparte klarigitaj:

La ceteraj rolvortetoj estas dividitaj en tri grupojn:

Multaj rolvortetoj havas plurajn signifojn, kaj apartenas al du grupoj, au ech al chiuj tri grupoj. Tiuj rolvortetoj estas troveblaj en tiu grupo, kiu respondas al la chefa signifo.

Legu ankau pri:

Nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj estas rolvortetoj kun speciala funkcio antau nombraj kaj kvantaj vortoj.

Krome ekzistas kelkaj neoficialaj rolvortetoj.

Du rolmontriloj samtempe «

Ofte oni uzas che frazparto unu lokan kaj unu direktan rolmontrilon, kiuj kunlaboras por montri movighon al au de ia pozicio. Aparte grava estas la uzo de direkta N-finajho kune kun lokaj rolvortetoj. Sed oni uzas ankau ekz. de kaj el kune kun lokaj rolvortetoj. Che chiu loka rolvorteto aperas klarigoj de eventuala uzado kune kun direktaj rolmontriloj.

Ankau anstatau kaj krom povas kunlabori kun alia rolmontrilo.