PMEG 2023

12.3.8. Memstaraj rolvortetoj

Post rolvorteto normale staras frazparto, al kiu la rolvorteto rilatas. Sen tia posta frazparto, rolvorteto ne havas sencon: sur la tablo, en mia domo, apud la auto, ekster tiu chi chambro, dum la pauzo, anstatau tio, krom Petro, post la mangho k.t.p.

Se oni volas ellasi vortojn post rolvorteto (subkompreni ilin), oni devas uzi la rolvorteton kun E-finajho, char la rolvorteto tiam farighas propra frazparto, kiu rolas kiel komplemento:

  • Li staras apud mi. Li staras apude.

  • Shi sidas ekster la domo. Shi sidas ekstere.

  • Tio okazis dum la pauzo. Tio okazis dume.

  • Tio okazos post la kongreso. Tio okazos poste.

Se tia E-vorto montras lokon, ghi povas akcepti la finajhon N por montri movon al la loko:

  • Li sidas ekster la domo. Li sidas ekstere. Li iras eksteren....al ekstera loko (al loko ekster la domo).

Se iafoje la origina frazparto rolas kiel priskribo de O-vorto (rolas A-vortece), oni uzas A-finajhon post la rolvorteto:

  • Li loghas en domo apud mia domo. Li loghas en apuda domo. ...en domo apuda.

Sed oni ankau povas uzi lokan au tempan E-vorton en tiaj okazoj: Li loghas en domo apude.Li loghas en domo, kiu trovighas apude.

Ial iuj rolvortetoj apenau aperas praktike kun E-finajho au A-finajho. Oni ekz. preskau neniam diras paroli prie = “paroli pri tio”, iri dee = “iri de la loko”, ala veturo = “veturo al la loko”, proa agado = “agado pro tio”.

Legu ankau pri da sen posta frazparto, tiel nomata “da-ismo”.