PMEG 2023

7.1. O-vortaj frazpartoj

Difiniloj «

O-vorta frazparto povas havi difinilon antau si. Difinilo estas vorteto, kiu precizigas au malprecizigas la identecon de la tuta frazparto:

la nomo tia nomo tiu nomo ties nomo chiu nomo iu nomo
la nomoj tiaj nomoj tiuj nomoj ties nomoj chiuj nomoj iuj nomoj
la nomon tian nomon tiun nomon ties nomon chiun nomon iun nomon
la nomojn tiajn nomojn tiujn nomojn ties nomojn chiujn nomojn iujn nomojn

Nombrovortoj «

Por rekte priskribi O-vorton oni povas uzi nombrajn vortetojn, kiuj montras, pri kiom da aferoj temas:

  • unu tablo

  • du pordoj

  • tri hundojn

  • dudek kvin autoj

  • cent mil dolarojn

A-vortoj «

Por rekte priskribi O-vorton oni uzas precipe A-vortojn. Se la O-vorto havas iun el la finajhoj J kaj N, ankau la rekte priskribanta A-vorto ricevas tiujn finajhojn. Rekte priskribanta A-vorto staras normale antau la O-vorto:

  • granda tablo

  • malfermita pordo

  • sovaghaj hundoj

  • strangajn okazajhojn

Oni povas ankau uzi postmetitajn A-vortojn. Iafoje oni postmetas A-vorton por emfazi ghin:

  • amo eterna

  • marteladon bruan

Alifoje oni postmetas A-vorton por klareco.

O-vortaj frazpartoj «

Oni ankau povas uzi O-vortan frazparton por priskribi O-vorton. Tia priskriba frazparto staras chiam post la O-vorto. La priskriba frazparto havas chiam rolmontrilon, plej ofte rolvorteton, sed iafoje N-finajhon:

  • viro kun chapelo

  • junulino el Francujo

  • instruisto pri la japana lingvo

  • hundo sen vosto

  • pordo de malgranda domo

  • kurado lau vojo kampara

  • skribado per globkrajono

  • verkado de konataj autoroj

  • verkado de la libroj

  • verkanto de libroj

  • iro en la preghejonFA4.166

Rimarku, ke oni ne povas priskribi O-vorton per antaumetita O-vorto (sen rolmontrilo). Tiaj priskriboj estas eblaj en iuj lingvoj, ekz. la angla, sed ne en Esperanto. Oni ne diru: *Esperanto kongreso*, *lingvo instruisto*, *Berlino Esperanto-klubo*. Oni devas uzi A-vorton au postmetitan O-vorton kun rolvorteto: Esperanta kongreso, kongreso de Esperanto, lingva instruisto, instruisto de lingvo(j), Berlina Esperanto-klubo, Esperanto-klubo de Berlino. Ofte oni povas alternative fari kunmetitan vorton: Esperanto-kongreso, lingvoinstruisto.

Identigaj priskriboj «

Post O-vorto povas aperi rekta priskribo, kiu identigas la aferon. Normale temas pri la propra nomo de la afero. Tia identiga priskribo ne havu N-finajhon au alian rolmontrilon:

  • sinjoro PetroFE.18

  • la urbo BarcelonoOV.391

  • la monato MajoFA3.18

  • mia fratino AnastazioFA1.229

  • la gazeto New York Times

  • tiu libro Chu vi kuiras chine? (la libro nomighas Chu vi kuiras chine?)

  • Neniam uzu la vorton “amo”.OV.383

I-verboj «

O-vorto povas havi I-verbon kiel rektan priskribon, precipe se la O-vorto havas agan signifon:

  • la povon laboriM.38

  • forta deziro venki

  • ghojo esti la unua

  • la neceso eduki infanon

Komparaj esprimoj «

Oni povas priskribi O-vorton per kompara kiel-esprimo. Tia priskribo staras chiam post la O-vorto:

  • haroj kiel plumoj de korvoM.141

  • vizagho kiel lakto kaj sangoFA2.105

En chi tiaj esprimoj oni ne uzu kia. Ne diru *haroj kiaj plumoj de korvo*.

Subfrazoj «

Por priskribi O-vorton oni povas uzi subfrazon. La subfrazo chiam staras post la O-vorto:

  • Jen estas la pomo, kiun mi trovis.FE.6

  • Li rakontis la novajhon, ke shi finfine alvenis.

Lokaj kaj tempaj E-vortoj «

Lokaj, direktaj kaj tempaj E-vortoj (kaj E-vortecaj vortetoj) povas aperi kiel postmetita priskribo de O-vorto. Tiam oni subkomprenas kiu estas, kiu trovighas, kiu okazas, estanta, trovighanta, okazanta au similan esprimon:

  • La floroj supre sur la tero odoras.FA1.83La floroj, kiuj trovighas supre...

  • El la preghejo tute apude penetris al li la sonoj de orgeno.FA3.63El la preghejo, kiu estis tute apude... El la tute apuda preghejo...

  • La pordo kontraue estis ankau malfermata vespere.FA2.134La pordo, kiu trovighis kontraue [= en la kontraua domo]... La kontraua pordo...

  • La vesperon antaue la tuta urbo estis iluminita.FA1.203La vesperon, kiu estis antaue... La antauan vesperon...

  • Sur mizera lito tie kushis la patrino de la infano.FA3.93Sur mizera lito, kiu trovighis tie... Sur tiea mizera lito...

  • Alie la malfelicha blindulino ja neniam povus trovi la vojon hejmen.FA3.123...la vojon, kiu kondukas hejmen.

  • La sola afero, kiun ni devas fari, estas, certigi al nia afero regulan senhaltan iradon antauen.OV.123...iradon, kiu direktighas antauen.

  • Shi kuraghis entrepreni la vojaghon chi tien.FA4.152...la vojaghon, kiu kondukis shin chi tien.

Ofte oni ankau povas uzi postmetitan A-vorton kiel lokan au tempan priskribon de O-vorto: la preghejo tute apuda, la pordo kontraua, la vesperon antauan, mizera lito tiea. Iafoje tio estas pli klara.

Rimarku, ke A-vorta priskribo povas stari chu antau, chu post la O-vorto, dum tia chi E-vorta priskribo nur povas stari post la O-vorto: la antauan vesperon, la vesperon antauan, la vesperon antaue, sed nepre ne *la antaue vesperon*.

Postmetita loka, direkta au tempa priskribo de O-vorto ofte mem havas precizigan priskribon kun rolvorteto. Tiam oni por klareco preferas E-vortan formon: la floroj supre sur la tero, la regionoj sude de Parizo (ili trovighas sude de Parizo), la vesperon antaue de la geedzigho (la geedzigho okazos en la posta tago). Se oni uzas A-vorton, oni iafoje povas miskompreni tiel, ke la preciziga priskribo rilatas al la O-vorto, kio povas tute shanghi la sencon: la regionoj sudaj de Parizola sudaj regionoj de Parizo (la regionoj apartenas al Parizo), la vesperon antauan de la geedzighola antauan vesperon de la geedzigho (la geedzigho okazas en tiu vespero). En la lasta ekzemplo oni povas elturnigi per al anstataue de: la vesperon antauan al la geedzigho (la geedzigho okazos en la tago post tiu vespero).

Ordo de priskriboj de O-vorto «

En O-vorta frazparto la rektaj priskriboj ordinare sekvas la jenan ordon:

difinilo · kvantaj priskriboj · antaupriskriboj · chefvorto · postpriskriboj

Ekzemple: la du novaj tenisaj pilkoj en tiu kesto. Tie pilkoj estas chefvorto, la estas difinilo, du estas kvanta priskribo, novaj kaj tenisaj estas antaupriskriboj, kaj en tiu kesto estas postpriskribo.

Difinilo «

Difinilo = la, tabelvorto, poseda pronomo, ambau, unu.

Normale oni uzas samtempe nur unu difinilon: la domo, tiuj tri domoj, kies grandaj domoj, miajn lignajn domojn, ia stranga domo, ambau domoj.

La difinilo tia iafoje aperas post kvanta priskribo: multaj tiaj homoj, kelkaj tiaj arboj. La vorteto tia iafoje ech trovighas en postpriskriba pozicio, precipe kiam ghi mem havas subfrazon kiel priskribon: La arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis.FA3.114 Tia estas difinilo de arbo. La subfrazo kian ni... priskribas tia. Ghi estis komercejo tia sama, kiaj estas chiuj aliaj komercejoj.M.20 Ankau kiam tia staras en tiaj pozicioj, ghi estas difinilo, kaj oni ne uzas la kune kun ghi.

Kvantaj priskriboj «

Kvantaj priskriboj estas chefe nombraj vortetoj kaj vicordaj nombrovortoj: la tridek rughaj domoj, la dek tri rughaj domoj, la unua domo, mia tria rugha domo.

Ankau iuj tre bazaj A-vortoj, kiel tuta, alia, (mal)sama, pluraj, (mal)multa, kelka, (antau)lasta kaj cetera, aperas en la pozicio de kvantaj priskriboj: la tuta shtona domo (ne *la shtona tuta domo*), la alia shtona domo (ne *la shtona alia domo*), la sama shtona domo (ne *la shtona sama domo*).

Se oni uzas du au pli da kvantaj priskriboj samtempe, la reciproka ordo normale ne gravas: la lastaj dek jaroj au la dek lastaj jaroj, la aliaj du knaboj au la du aliaj knaboj. Sed se oni uzas kaj nombran vorteton, kaj vicordan nombrovortojn samtempe, oni normale metu la vicordan nombrovorton unue por klareco: la unuaj dek jaroj.

Antaupriskriboj «

Antaupriskriboj estas ordinaraj A-vortoj: la rugha domo, la du grandaj domoj. O-vorto povas havi plurajn antaumetitajn A-vortojn: tiuj dek grandaj nigraj hindaj chemizoj. Oni tiam normale metas gheneralajn A-vortojn unue (grandaj), kaj specialajn A-vortojn laste (hindaj).

Iafoje poseda pronomo aperas en la pozicio de ordinaraj A-vortoj. Tiam la poseda pronomo ne estas difinilo: Krom mi restis che la patrino du miaj pli junaj fratoj.M.101 Oni povus ankau diri: ...du el miaj pli junaj fratoj.

Antaumetita A-vorto povas siavice havi priskribon. Se tiu priskribo staras post la A-vorto, la esprimo ofte farighas neklara: la farita el ligno domo. El ligno priskribas la A-vorton farita, kiu priskribas la O-vorton domo. Pli bone estas meti la priskribon de la A-vorto antau ghi: la el ligno farita domo. Sed plej bone estas meti la A-vorton kiel postpriskribon de la O-vorto: la domo farita el ligno. Se tia priskribo de A-vorto estas tre longa, oni nepre metu la A-vorton post la O-vorto: la domo farita el multekosta brazila ligno de tre alta kvalito.

Postpriskriboj «

Postpriskribo = A-vortoj, I-verbo, kiel-komparo, identiga priskribo, frazparto kun rolmontrilo, subfrazo, loka au tempa E-vorto, loka vorteto.

Postpriskriboj estas tre diversspecaj. Por klareco oni malofte uzas pli ol unu postpriskribon samtempe. Se oni tamen uzas pli ol unu postpriskribon, la reciproka ordo dependas de klareco. Se oni ekz. uzas samtempe subfrazon kaj frazparton kun rolmontrilo, tiam la frazparto kun rolmontrilo normale staru antau la subfrazo, sed tia konstruo povas tamen esti malklara: domo el ligno kiun mi achetis. Chu mi achetis la domon au la lignon? Por aldona klareco oni povas uzi la difinilon tiu. Ghi montras, al kiu O-vorto la subfrazo rilatas: tiu domo el ligno kiun mi achetis, domo el tiu ligno kiun mi achetis. (En tiu chi ekzemplo oni povas elturnighi ankau per ligna domo, kiun mi achetis / domo ligna, kiun mi achetis, se la senco estas, ke mi achetis la domon.)

Nekutima vortordo «

Iafoje oni deflankighas de la kutima vortordo por speciala emfazo k.s. Tio estas ebla, kiam la diversaj finajhoj klare montras, kiuj vortoj kunapartenas:

  • Chevalojn ili tie chi havas tre bonajn.Rz.67Ili tie chi havas tre bonajn chevalojn. La N-finajho che bonajn klare montras, ke ghi estas rekta priskribo de chevalojn malgrau la nekutima vortordo.

  • Pli da mono shi ne havis, kaj laborenspezon shi havis nenian.M.178...kaj nenian laborenspezon shi havis.

Unu el la plej ekstremaj ekzemploj de tia chi vortordo trovighas en la Esperanta himno “La Espero”: Ne al glavo sangon soifanta ghi la homan tiras familion.FK.298Ne al glavo soifanta sangon (kiu soifas/deziras sangon) ghi tiras la homan familion. Tian vortordon oni nepre ne uzu en ordinara lingvajho.