PMEG 2023

20.1.4. Komparaj esprimoj – chu mallongigitaj frazoj?

Multaj komparaj kiel-esprimoj povas esti rigardataj kiel mallongigitaj subfrazoj, sed ofte estas grava diferenco inter la mallonga kompara esprimo kaj la subfrazo, al kiu ghi teorie respondas. Vidu ekzemple la chi-antauajn klarigojn pri kiel por rolo kaj funkcio.

Ofte la klariga subfrazo ech ne komencighas per kiel, sed per alia KI-vorto:

  • La hundo de Elizabeto estas por shi kiel familiano....estas por shi tia, kia estas (por shi) familiano. La subfrazo ne komencighas per kiel, sed per kia.

  • Petro laboras en la sama firmao kiel Anno....en la sama firmao, en kiu laboras Anno. La subfrazo komencighas per kiu anstatau kiel.

Komparaj kiel-esprimoj do ne chiam estas mallongigitaj subfrazoj.

Iuj pensas, ke oni chiam en egaleca komparo uzu tiun KI-vorton, kiun oni uzas en la plena klariga subfrazo. Ili tiam ofte uzas kia kaj iafoje kiu au kiom anstatau kompara kiel. Tia uzo estas netradicia kaj ghenerale evitinda. Iafoje ghi povas farighi tre maleleganta:

  • Li vizitis tiajn urbojn, kiaj estas Parizo kaj Londono. *Li vizitis (tiajn) urbojn kiaj Parizo kaj Londono.* Prefere diru: Li vizitis (tiajn) urbojn kiel Parizo kaj Londono.

  • Li loghas en la sama urbo, en kiu mi loghas. *Li loghas en la sama urbo en kiu mi.* Prefere diru: Li loghas en la sama urbo kiel mi.

  • Li naskighis en la sama tago kaj en la sama loko, en kiuj mi naskighis. *Li naskighis en la sama tago kaj en la sama loko en kiuj mi.* (Au eble: *...kiam kaj kie mi.*) Prefere diru: Li naskighis en la sama tago kaj (en la sama) loko kiel mi.

  • Emilio havis sur si ech la saman veston, kiun shi tiam havis sur si. *Emilio havis sur si ech la saman veston kiun tiam.* Diru kiel Zamenhof: Emilio havis sur si ech la saman veston kiel tiam.M.106

Se oni uzas plenan subfrazon kun chefverbo por esprimi egalecan komparon, oni povas ghin enkonduki per kia, kiu, kiom, kiam k.t.p. lau la senco. Sed se en kompara esprimo estas sola frazparto (au kelkaj frazpartoj sen chefverbo), oni prefere uzu la gheneralan komparan vorteton kiel. Ghi estas utila kaj uzinda lingva rimedo.

Sed iafoje oni tamen devas uzi kiom anstatau kompara kiel, se la komparo koncernas kvanton, kaj se oni devas uzi da-esprimon post la kompara vorteto: Kaj la Filishtoj kolektighis, por militi kontrau Izrael, tridek mil charoj kaj ses mil rajdantoj, kaj tiom da popolo, kiom da sablo [estas] sur la bordo de la maro.Sm1.13

En proverboj kun tre mallonga senverba formo, oni ofte uzas kia antau sola frazparto en maniero, kiu tre similas al kompara kiel: Kia patrino, tia filino.PE.689Kia estas patrino, tia estas (ankau) la filino.