PMEG 2023

33.4.2. Aliaj rilataj KI-vortoj

Rilata kiam «

Rilata kiam povas enkonduki tempan subfrazon. Tia subfrazo povas roli kiel priskribo de tempa esprimo en la cheffrazo:

  • Antauhierau, kiam mi estis en la urbo, mi achetis novan robon.Antauhierau mi achetis novan robon. + Tiam mi estis en la urbo.

  • En tiu tempo, kiam li loghis en Parizo, li ofte vizitis min.

  • Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.FE.22

Plej ofte tamen mankas tempa esprimo en la cheffrazo. Oni povas diri, ke la kiam-frazo estas priskribo de subkomprenata tiam en la cheffrazo:

  • Ili svenas [tiam], kiam ili vidas sangantan anseron.Rt.16

  • Kiam mi venis al li, [tiam] li dormis.FE.20

  • Kiam oni estas richa [...], [tiam] oni havas multajn amikojn.FE.16Oni havas multajn amikojn tiam, kiam oni estas richa.

  • Ghuste [tiam] kiam mi eliris el la preghejo, mi renkontis la gantiston Erik.FA3.77

Rilata kiam-frazo povas havi tempan rolvorteton antau si. La rolvorteto montras la rolon de la tuta kiam-frazo, ne de la vorto kiam:

  • Post kiam shi estis mallongan tempon en la arbaro, farighis nokto.FA1.161Post mallonga estado en la arbaro farighis nokto.

  • De kiam naskighis mia filino, mi estas kiel alia homo.De la naskigho de mia filino mi estas kiel alia homo.

  • La kverelo komencighis, post kiam li foriris.La kverelo komencighis post lia foriro.

  • Adam vivis, post kiam naskighis al li Set, okcent jarojn.Gn.5...post la naskigho de Set...

Se oni enmetas tiam en tiajn frazojn, la rolvorteto staru antau tiam: Adam vivis, post tiam, kiam naskighis al li Set, 800 jarojn.

Che demanda kiam estas alie. Rolvorteto antau demanda kiam montras la rolon de kiam, ne de la tuta demanda frazo: Shi demandis, ghis kiam mi restos hejme.Shi demandis, ghis kiu tempo mi restos hejme.

Se oni erare pensus, ke rolvorteto antau rilata kiam montras la rolon de kiam (anstatau de la tuta subfrazo), tiam la signifo draste shanghighus, ekz.: Shi edzinighis, post kiam shi naskis infanon. La ghusta signifo estas: Shi edzinighis post la nasko. Shi edzinighis post tiam, kiam shi naskis infanon. Se oni erare rilatigus post al kiam, la signifo farighus: Shi edzinighis. Post tiam [= post la edzinigho] shi naskis infanon.

Logike oni povus uzi antau che subfrazo kun rilata kiam: Li rifuzis foriri, antau kiam mi alvenis. Sed oni kutime uzas antau ol en tiaj okazoj.

Iafoje rilata kiam-frazo montras ne tempon, sed okazon au kondichon.

Aliaj enkondukiloj de tempaj subfrazoj estas dum, ghis kaj apenau.

Rilata kie «

Rilata kie povas enkonduki lokan subfrazon. Tia subfrazo povas roli kiel priskribo de loka esprimo en la cheffrazo:

  • Mi volis resti tie, kie mi estis.FA3.135Mi volis resti tie. + Mi estis tie. La esprimo tie, kie mi estis estas loka komplemento, kiu montras la lokon de la restado.

  • Kie fumo levighas, tie fajro trovighas.PE.399

  • Ghi trovighis en granda ghardeno, kie la pomarboj staris tute kovritaj de florajho.FA2.41...en kiu la pomarboj staris...

  • La malgranda Niko grimpis sur la stalon, kie li sin kushigis.FA1.15Li grimpis sur la stalon. + Li sin kushigis sur la stalo. Chi tie la kie-subfrazo estas plurakonta. Oni povas same bone uzi du apartajn frazojn: Li grimpis sur la stalon, kaj tie li sin kushigis.

Iafoje mankas loka esprimo en la cheffrazo. Tiam la kie-frazo mem rolas kiel loka komplemento en la cheffrazo. Oni povus ankau diri, ke tie estas subkomprenata en la cheffrazo:

  • Kie estas sufero, [tie] estas ankau espero.PE.542

  • Elizabeto nun laboras [tie], kie mi antaue laboris.

Rilata kie povas havi direktan rolvorteton au direktan N-finajhon:

  • Jen la loko, de kie venis la bruo.Jen (estas) la loko. + De tiu loko venis la bruo.

  • Finfine ni alvenis, ghis kie antaue neniu homo venis.

  • Chie, kien mi venas, trovighas ia malbonajho, kiu premas la koron.FA1.144

Anstatau rilata kie oni povas ofte uzi en kiu(j), che kiu(j), sur kio au simile, precipe se la subfrazo priskribas O-vorton, kiu ne rolas kiel loka komplemento en la cheffrazo. Sed kie estas ofte pli eleganta:

  • La mallargha strato, kie li loghis, estis ankorau tiel konstruita, ke [...] oni havis tie la tutan varmegon de la suno.FA2.134 La frazparto la mallargha strato ne estas loka komplemento, sed subjekto.

  • Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis najtingaloj.M.31...el la hejma bieno, che kiu floris...

  • Ne trovighas, kie sidi.Ne trovighas io, sur kio oni povus sidi.

Rilata kia «

Rilata kia povas enkonduki ecan subfrazon. Rilata kia-frazo povas roli kiel priskribo de tia, tiaspeca au tiuspeca en la cheffrazo:

  • Shi ne estas tia, kia devas esti reghino.FA1.174Shi ne estas tia. + Reghino devas esti tia.

  • Ghi [= la grajno] ne estas tiaspeca, kia kreskas sur kampo de kampulo, au per kia oni nutras kokinojn.FA1.41Ghi ne estas tiaspeca. + Tia [grajno] kreskas sur kampo de kampulo. + Per tia [grajno] oni nutras kokinojn.

  • Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas.PE.340Tia oni vin taksas. + Tia oni vin vidas.

Rilata kia-frazo povas ankau roli kiel priskribo de O-vorto, kiu havas tia kiel difinilon:

  • Regis tia frosto, kian ni che ni ne havas ech en la plej kruela vintro.FA3.83 Regis tia frosto. + Tian froston ni che ni ne havas ech en la plej kruela vintro.

  • Se vi tamen volas havi oron, vi povas ghin ankau ricevi en tia granda kvanto, kian vi povos porti.FA1.6

En chi tiaj frazoj tia ofte staras post la O-vorto, kvankam ghi estas difinilo: La arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis.FA3.114

Se rilata KI-frazo priskribas O-vorton kun tia, oni povas ankau uzi rilatan kiu: Vi havas plenan rajton uzi la monon en tia maniero, kiu shajnas al Vi la plej bona.L2.126

Rilata kiu montras certan individuon, dum rilata kia montras specon:

  • Mi uzis tiun auton, kiu povas veturi tre rapide. Oni parolas pri certa individua auto. Ghi povas veturi tre rapide.

  • Mi uzis tian auton, kia povas veturi tre rapide. Oni parolas pri speco de auto. Chiuj autoj de tiu speco povas veturi tre rapide.

Sed en tiuj chi ekzemploj jam tiun kaj tian sufiche klare montras la distingon inter individuo kaj speco. Oni povas do uzi kiu en ambau subfrazoj. Pli ofte oni preferas kiu, sed kia pli akcentas, ke temas pri speco.

Uzu rilatan kia nur antau frazo kun verbo. Antau sola frazparto, au grupo de frazpartoj sen verbo, oni uzu komparan kiel: Li vizitis (tiajn) urbojn kiel Parizo. Ne diru: *...urbojn kia Parizo.*

Rilata kiel «

Rilata kiel povas enkonduki manieran au gradan subfrazon. Rilata kiel-frazo priskribas tiel au frazparton kun tiel en la cheffrazo, sed ofte tiel estas forlasita. Tiam la kiel-frazo mem rolas kiel maniera au grada komplemento en la cheffrazo:

  • Oni ludas sur fortepiano, tamen tre mallaute kaj tiel bele, kiel shi neniam antaue audis.FA1.34

  • Li komprenas predikon [tiel], kiel bovo [komprenas] muzikon.PE.8

  • Chiu penis sin savi [tiel], kiel li povis.FA1.89

Rilata kiel-frazo iafoje priskribas tutan frazon. Tiam kiel reprezentas la ideon de la tuta frazo, simile al rilata kio:

  • Shia beleco, kiel oni diris, estas la deloga beleco de la malbono.FA3.142Shia beleco estas la deloga beleco de la malbono. + Tiel oni diris.Oni diris, ke shia beleco estas...

Kiel estas ankau ghenerala kompara vorto. Tiam kiel normale enkondukas ne frazon, sed solan frazparton au grupon de frazpartoj sen verbo.

Rilata kiom «

Rilata kiom povas enkonduki kvantan au mezuran subfrazon. Rilata kiom-frazo rolas kiel priskribo de tiom au frazparto kun tiom en la cheffrazo, sed ofte tiom estas forlasita:

  • Shi elpashis antauen tiom multe, kiom shi povis.FA3.65Shi elpashis antauen tiom multe. + Tiom shi povis.

  • Nun vi ricevos tiom multe da mono, kiom vi volas havi.FA1.5

  • Chiuj donas al mi prunte [tiom], kiom mi volas.Rz.93

  • Al mia festo povas veni tiom el viaj amikoj, kiom volas.

Subfrazo kun rilata kiom ofte montras ian limigon:

  • La kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte.FA1.156 Liaj fortoj estis limigitaj.

  • Unu el la plej kuraghaj knaboj kaj iom post iom ankau chiuj aliaj ekkantis strofon el malnova kanto pri cikonioj, kiom ili tion memoris.FA1.205 Estis limoj de ilia memoro. Ili ne povis kanti pli ol la memoro permesis.

  • Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon.Rt.51 Mi ne povas vidi pli.

Rilata kial «

Ankau kial estas uzata kiel rilata vorto, sed nur por rekte priskribi O-vorton kiel kauzo au motivo, kaj ech tiam nur tre malofte:

  • La efektiva kauzo, kial ili ne alighas al ni, estas tio, ke ili timas.OV.123La efektiva kauzo estas tio, ke ili timas. + Tial ili ne alighas al ni. Oni povas ankau diri ...la kauzo, pro kiu ili ne alighas al ni... Pli ofte oni tamen uzas ke-frazon: ...la kauzo, ke ili ne alighas al ni...

Oni do ne uzas frazojn kiel: *Ili foriris tial, kial mi foriris.* Sed oni diras: Ili foriris pro la sama kauzo, kial mi foriris. Au pli ofte: ...pro la sama kauzo, pro kiu mi foriris.

Por reprezenti tutan frazon, kiu montras kialon, oni povas uzi pro kio: Mi ne ricevis vian leteron, pro kio mi ne respondis. Oni ankau povas renversi la frazokonstruon, uzante char: Char mi ne ricevis vian leteron, mi ne respondis.

Rilata kial-frazo ne montras mem kauzon au motivon. La kauzon montras la vorto, kiun la kial-frazo priskribas. Kial reprezentas tiun kauzon en la subfrazo. Por enkonduki subfrazon, kiu mem montras kauzon au motivon, oni uzas char: Ili foriris, char mi foriris. (Mia foriro estas la kauzo de ilia foriro.)