PMEG 2023

33.6. Char-frazoj

Char = “pro tio ke”. Char enkondukas subfrazon, kiu montras kauzon au motivon:

  • La tranchilo tranchas bone, char ghi estas akra.FE.16La fakto, ke la tranchilo estas akra, estas la kauzo, ke ghi tranchas bone.

  • La infano ploras, char ghi volas manghi.FE.16La fakto, ke la infano volas manghi, estas la kauzo, ke ghi ploras.

  • Char vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon.FE.19

  • Venigu la kuraciston, char mi estas malsana.FE.39

  • La hirundo flugis trans la riveron, char trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj.FE.26

  • Donu al la birdoj akvon, char ili volas trinki.FE.9

  • Li estas mia onklo, char mia patro estas lia frato.FE.18 La fakto, ke mia patro estas lia frato, estas la motivo por nomi lin mia onklo.

Helpa tial «

Se char-frazo trovighas frazkomence, oni ofte uzas tial en la cheffrazo. Tial reprezentas la ideon de la char-frazo:

  • Char la autoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por chiam chiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas “nenies proprajho”.OV.238 En la fino de la longa char-frazo oni eble forgesis, ke ghi komencighis per char. Tial enkondukas la sekvon de la kauzo, kaj memorigas, ke temas pri kauzo.

  • Char chiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu chi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon.FE.13

Kelkfoje oni uzas tial rekte antau char por emfazi:

  • Mi petas tion chi tial, char mi scias la inklinon de la plimulto da homoj.FK.232 Oni povas forlasi tial.

Post tial oni uzas tamen normale ke-frazon. Tial kepro tio kechar: Tio chi estas nur tial, ke la ideo mem de lingvo “tutmonda” estas tiel alta kaj alloga.FK.230 La varianton *pro tio char* oni tamen ne uzu.

Char en cheffrazo «

Char-frazo estas iafoje ne subfrazo, sed memstara cheffrazo, kiu klarigas antauan frazon:

  • “Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon” (char tio chi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malricha vilagha virino, por vidi, kiel granda estos la ghentileco de tiu chi juna knabino).FE.15Tion shi diris, char tio chi estis feino...

  • Ruben diris al ili: Ne vershu sangon; [...] manon ne metu sur lin. Char li intencis savi lin el iliaj manoj.Gn.37Tion li diris, char li intencis...