 PMEG 2024
PMEG 2024
33.5. Se-frazoj
Se = “sub la kondicho ke, kun la supozo ke, en la okazo ke”. Se enkondukas subfrazon, kiu montras kondichon, supozon au okazon:
- Se li scius, ke mi estas tie chi, li tuj venus al mi.FE.20 = En la okazo, ke li scius ... Oni uzas US-verbojn, char temas pri nura fantazio. 
- Se mi estus sana, mi estus felicha.FE.19 = Sub la kondicho, ke mi estus sana ... 
- Se mi havus multe da mono, mi achetus auton. La US-formoj montras, ke temas pri fantazio. La parolanto scias, ke li ne havas multe da mono. 
- Se li havas multe da mono, li vershajne achetos auton. La AS-formo kaj OS-formo (reala modo) montras, ke povas esti realeco. Povas esti, ke li vere havas multe da mono, sed oni ne scias certe. 
- Se iu havas multe da mono, tiu havas ankau multe da problemoj. La AS-formoj montras, ke temas pri chiam valida principo. 
- Se li jam venis, petu lin al mi.FE.26 Povas esti, ke li jam venis. Tial reala modo, IS-formo. 
- Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki.FE.19 
- Mi ne farus la eraron, se li antaue dirus al mi la veron (au se li estus dirinta al mi la veron).FE.24 Oni povas uzi simplan US-formon, ech kiam temas pri fantazio pri pasinta tempo. US-verboj estas tempe neutralaj. 
- Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serchata, se ghi ne estus tiel lerte kashita de vi.FE.25 
- Tiu chi libro havas sesdek paghojn; tial, se mi legos en chiu tago po dek kvin paghoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.FE.14 Oni ankau povas uzi US-formojn en chi tiaj frazoj. Che estonta tempo ne estas chiam eble fari klaran distingon inter fantazio kaj fakto, char la estonteco chiam estas necerta. 
Helpa tiam «
Kiam se-frazo trovighas frazkomence, oni ofte uzas tiam en la cheffrazo por helpi al klareco. Tiam reprezentas la ideon de la se-frazo. Oni povas ankau uzi tiuokaze, tiaokaze au simile:
- Se chiu balaos antau sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.PE.353 
- Se ni konscios bone la esencon kaj celon de niaj kongresoj, tiam ni venados al ili kun chiam fresha kaj neniam malfortighanta entuziasmo.OV.377 
Se-frazo + tio «
Iafoje tio en la cheffrazo reprezentas la ideon de antaua se-frazo:
- Se shi havas multe da mono, tio ne nepre signifas, ke shi estas felicha. = Se shi havas multe da mono, la fakto, ke shi havas multe da mono, ne nepre signifas ... 
- Se malgrau chiuj ventoj kaj pushoj ghi [= Esperanto] dum dudek kvin jaroj vivis kaj kreskis regule kaj rekte, [...] ni povas pri tio sincere nin gratuli.OV.407 = ... ni povas pri la vivo kaj kreskado sincere nin gratuli. 
Deziraj se-frazoj «
Se estas uzata ankau en cheffrazo por esprimi fortan deziron. Ofte oni tiam aldonas nur por akcenti la deziran sencon. Se la deziro estas nerealigebla, oni uzas US-modon. Alie oni uzas OS-formon (normale chiam kun nur):
- Ho, se mi estus sola!... – shi pensis. – Se mi ne havus infanon!M.61 = Mi deziregas, ke mi estu sola, ke mi ne havu infanon (sed tio ne estas ebla). 
- Ha, kia agrablajho estus nun unu alumeto! Se shi nur povus kuraghi elpreni unu el la skatoleto, ekfroti ghin je la muro kaj varmigi al si sur ghi la fingrojn!FA2.113 
- Se oni nur ne refandos min!FA2.119 
Oni povas diri, ke vera cheffrazo estas subkomprenata: Ho, se mi estus sola, tiam mi estus felicha!
Se antau I-verbo «
Iafoje oni mallongigas se-frazon, en kiu la chefverbo havas U-finajhon, anstatauigante la chefverbon per I-verbo kaj forlasante la subjekton. Vidu ekzemplojn en la klarigoj pri I-verboj uzataj kvazau chefverboj.