PMEG 2023

33.4.3. Rilataj subfrazoj – forlaso de TI-vorto

Rilata KI-vorto ofte kunlaboras kun samspeca TI-vorto en la cheffrazo: Tie staras tiu, kiu demandis pri vi hierau. Iafoje oni povas forlasi la TI-vorton: Kiu dormas longe, vivas mallonge.PE.729Tiu, kiu dormas longe, vivas mallonge. Li tuj faris, kion mi volis.FE.31Li tuj faris tion, kion mi volis.

Sed ofte tia forlaso tute ne estas ebla. La baza regulo estas, ke la rilata KI-vorto kaj la responda TI-vorto devas havi la saman formon: Ili estu de la sama tabelvorta grupo (tiu – kiu, tio – kio, tiel – kiel k.t.p.), kaj ili havu la saman rolmontrilon, au ili estu ambau sen rolmontrilo. Krome oni ne povas ellasi TI-vorton, kiu havas antau si rolvorteton, lasante la rolvorteton sola, char rolvorteto chiam bezonas ion, kies frazrolon ghi montras. Entute estas preferinde neniam forlasi TI-vorton, kiu havas rolvorteton antau si: Marta renkontighis [...] kun tio, kun kio renkontighas milionoj da homoj.M.16 Prefere ne: *Marta renkontighis, kun kio renkontighas...*

Por eviti miskomprenojn oni ellasu TI-vorton nur malofte, kaj nur en tiaj okazoj, en kiuj tia forlaso estas kutima. Alie la rezulta frazo povas farighi malfacile komprenebla.

Tiu kiu «

  • Tiu, kiu havas forton, havas rajton. Kiu havas forton, havas rajton.PE.517

    Tia chi forlaso de TI-vorto estas tre ofta en proverboj kaj similaj okazoj, en kiuj oni deziras uzi tre koncizajn frazojn.
  • Plej bone ridas tiu, kiu laste ridas. Plej bone ridas, kiu laste ridas.PE.242

  • Kiu okupas sin je mehhaniko, estas mehhanikisto, kaj kiu okupas sin je hhemio, estas hhemiisto.FE.32Tiu, kiu okupas sin...

  • Mi pagis al tiu, al kiu oni devis [pagi]. Mi pagis, al kiu oni devis.M.6 Chi tie Zamenhof ellasis TI-vorton, kiu havas rolvorteton. Tio estas nekutima kaj neimitinda.

Oni normale ne ellasas solan tiun au tiujn:

  • Mi finfine provis tiujn, kiujn vi tiom laudis. Ne diru: *Mi finfine provis, kiujn vi tiom laudis.*

Se tiu staras antau O-vorto kiel difinilo de ghi, oni ne povas forlasi tiu sen shanghi la signifon. Sed oni ofte povas shanghi tiu al la sen grava signifoshangho:

  • Li ankorau ne redonis tiun libron, kiun li pruntis de mi. Li ankorau ne redonis la libron, kiun li pruntis de mi. Se oni dirus: Li ankorau ne redonis libron, kiun..., temus pri unu el tiuj libroj, kiujn li pruntis de mi. La signifo shanghighus.

Tio kio «

  • Tio, kio pasis, ne revenos. Kio pasis, ne revenos.PE.73

  • Sorto ofte alsendas tion, kion oni ne atendas. Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.PE.554

  • Mi neniel povas kompreni tion, kion vi parolas. Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.FE.28

Tiam kiam «

Se rilata kiam-frazo rilatas al tiam, oni plej ofte forlasas tiam. Oni retenas tiam nur se oni volas emfazi:

  • Kiam oni estas richa [...], [tiam] oni havas multajn amikojn.FE.16

  • Kiam via domo estis konstruata, [tiam] mia domo estis jam longe konstruita.FE.25

  • Kiam li estis che mi, [tiam] li staris tutan horon apud la fenestro.FE.26

Anstatau post tiam kiam, de tiam kiam k.t.p., oni normale uzas nur post kiam, de kiam k.t.p. Oni do forlasas tiam, sed konservas la rolvorteton. En tiaj okazoj la rolvorteto rilatas ne al la vorto kiam, sed al la tuta kiam-frazo:

  • Post tiam, kiam alvenis Karlo, la festo farighis vere amuza. Post kiam alvenis Karlo, la festo farighis vere amuza.

  • De tiam, kiam mortis lia edzino, li vivas tute sola. De kiam mortis lia edzino, li vivas tute sola.

Anstatau ghis (tiam) kiam oni diru simple ghis. Oni ankau ne uzu dum (tiam) kiam, sed simple dum. Ghis kaj dum estas mem frazenkondukiloj, kaj tute ne bezonas helpon de kiam. Anstatau antau tiam kiam oni normale uzas antau ol.

Tie kie «

Se rilata kie-frazo rilatas al sola tie, oni ofte forlasas tie, sed oni povas konservi tie por emfazo:

  • Kie estas pano, [tie] ne mankas panpecetoj.PE.273

  • Kie lumo ekzistas, [tie] ankau ombro trovighas.PE.410

  • Shi povis iri [tien], kien shi volis.FA1.44

Tia kia «

Rilata kia-frazo chiam rilatas al tia en la cheffrazo. Plej ofte oni konservas tia, sed se la frazo restas klara, oni povas ghin ellasi:

  • Li havas [tian] kapon, kian vi ne trovos en la tuta mondo.Gm.53

  • Li jhuris ekbruligi por li funebran torchon [tian], kian ankorau neniu regho iam havis.Rt.60

Tiel kiel «

Rilata kiel-frazo chiam rilatas al tiel en la cheffrazo, sed ofte oni povas subkompreni tiel:

  • Ne vivu [tiel] kiel vi volas, vivu [tiel] kiel vi povas.PE.51

  • Bojas hundido [tiel], kiel ghi audas de hundoj.PE.691

  • Chiu iras [tiel], kiel sagh’ al li diras.PE.355

Tiom kiom «

Rilata kiom-frazo chiam rilatas al tiom en la cheffrazo, sed ofte oni povas subkompreni tiom:

  • Da pulvo ni havas [tiom] kiom vi volas.Rt.66

  • Mi penos [tiom], kiom mi povos, plenumi la deziron de la komitato.L1.168

Se antau tiom staras ol, oni plej ofte ellasas tiom, kaj metas ol rekte antau la kiom-frazo:

  • Pli granda estas mia puno, ol tiom, kiom mi povos elporti. Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti.Gn.4

  • Se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol tiom kiom utilus lerteco en muziko. Se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko.M.33

En tiaj frazoj oni povas ech ellasi kiom, char ol sufichas kiel frazenkondukilo: Pli granda estas mia puno, ol mi povos elporti. ...multe malpli, ol utilus lerteco en muziko.

Ties kies «

Rilata kies-frazo treege malofte rilatas al ties en la cheffrazo. Kiam tiel tamen iafoje estas, oni apenau povas forlasi ties:

  • Kies ghi estas, ties ghi restu.

Tial kial «

Rilata kial-frazo neniam rilatas al tial en la cheffrazo.

Malsamaj rolmontriloj «

Ellaso de la TI-vorto che tiaj chi rilataj subfrazoj normale ne estas ebla, se la TI-vorto kaj la rilata KI-vorto havas malsamajn rolmontrilojn, au se unu el ili havas kaj la alia ne havas rolmontrilon.

Tial ne diru: *Mi konas, kiu venis.* Diru: Mi konas tiun, kiu venis. Ne diru: *Ghi estas besto, kian vi timas.* Sed: Ghi estas tia besto, kian vi timas.

Ne diru: *Ili loghas, de kie mi venas.* Oni devas diri: Ili loghas tie, de kie mi venas. Ankau ne uzu: *Li devenas, kien mi iros.* Diru: Li devenas de tie, kien mi iros. Oni ankau ne povas forlasi tie, sed konservi rolvorteton, kiu starus antau tie. Ne diru: *Li venas de kie mi loghas.* Diru: Li venas de tie, kie mi loghas.

Sed en prezentaj esprimoj kiel jen tio, kion ..., jen estas tio, kion ... kaj tio estas tio, kion ... oni iafoje forlasas tio kontraue al la chi-antaua regulo:

  • Jen [tio] kion diris Ahhitofel.Sm2.17

  • Kaj jen estas [tio], kion la Izraelidoj ekposedis en la lando Kanaana.Js.14

  • Tio estas [tio], kion diris al ili ilia patro.Gn.49

Ne forlasu rilatan KI-vorton «

En kelkaj lingvoj oni povas iafoje forlasi rilatan KI-vorton. Tio ne estas ebla en Esperanto. Ne diru: *La viro, mi vidis, portis valizon.* Diru: La viro, kiun mi vidis, portis valizon. Ne diru: *Nun estas la horo, shi normale alvenas.* Diru: Nun estas la horo, kiam shi normale alvenas.

En iuj lingvoj oni povas iafoje forlasi la rilatan KI-vorton, sed konservi eventualan rolvorteton, kiu tiam staras sola ie en la subfrazo (ech en la fino). Tio estas absolute neebla en Esperanto. Rolvorteto devas stari antau tiu frazparto, kies rolon ghi montras. Ne diru: *Mi vidis tiun knabinon, vi parolis pri.* Nepre diru: Mi vidis tiun knabinon, pri kiu vi parolis.