PMEG 2023

33.4. Rilataj subfrazoj

Tabelvorto je KI povas enkonduki subfrazon sen demanda signifo. Normale tia KI-vorto reprezentas ion en la cheffrazo. Tiajn KI-vortojn oni nomas rilataj, char ili montras rilaton inter la subfrazo kaj la cheffrazo, kaj sekve tiajn subfrazojn oni nomas rilataj. Rilata KI-vorto staras (normale) komence de la rilata subfrazo kiel frazenkondukilo.

La plej grava rilata KI-vorto estas kiu. Tial multaj detaloj pri rilataj subfrazoj estas klarigataj nur en la klarigoj pri kiu.

Legu ankau pri la diferenco inter demandaj kaj rilataj subfrazoj.