PMEG 2023

13.1. Tabelvortoj – bazaj reguloj

En Esperanto ekzistas 45 vortetoj, kiuj estas nomataj tabelvortoj, char oni povas ilin aranghi en tabelo lau similaj formoj kaj similaj signifoj.

Oni povas diri, ke chiu tabelvorto konsistas el antauparto kaj postparto, sed oni tamen ne rigardu la tabelvortojn kiel kunmetitajn vortojn. La tabelvortaj partoj formas apartan, fermitan sistemon, kaj oni normale ne intermiksu ilin kun la ordinaraj vortelementoj en la lingvo. Legu ankau pri tabelvortaj postpartoj kaj ordinaraj finajhoj, kaj pri la demando, chu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj.

Antaupartoj «

KI- demandovorto, rilata vorto, ekkria vorto
TI- montrovorto
I- nedifinita vorto
CHI- tutampleksa vorto
NENI- nea vorto

Postpartoj «

-U individua persono au afero
-O afero
-A eco, speco
-ES posedanto (senca objekto, senca subjekto)
-E loko
-AM tempo, fojo (okazo, kondicho)
-AL kauzo
-EL maniero, grado
-OM kvanto (emfazita grado)

La ghenerala signifo de chiu tabelvorto dependas de ghiaj partoj. En la praktiko tamen iuj tabelvortoj havas signifojn, kiujn oni devas aparte lerni.

J-finajhoj kaj N-finajhoj post tabelvortoj «

La tabelvortoj je U kaj A povas ricevi la finajhojn J kaj N.

La tabelvortoj je O povas ricevi N, sed normale ne povas ricevi J.

La tabelvortoj je AM, AL, EL, OM kaj ES ne povas ricevi J au N.

La tabelvortoj je E povas ricevi direktan N-finajhon. Ili ne povas ricevi J.

La tabelo «

Jen la tuta tabelo de la tabelvortoj kun mallongaj difinoj. Pli detalaj difinoj trovighas en la klarigoj pri la diversaj tabelvortaj familioj:

KI- TI- I- CHI- NENI-
-U kiu

demandovorto pri individua persono au afero

tiu

montrovorto pri individua persono au afero

iu

nedifinita individua persono au afero

chiu

tutampleksa vorto pri individua persono au afero

neniu

nea vorto pri individua persono au afero

-O kio

kiu afero

tio

tiu afero

io

iu afero

chio

chiu afero

nenio

neniu afero

-A kia

de kiu speco

tia

de tiu speco

ia

de iu speco

chia

de chiu speco

nenia

de neniu speco

-ES kies

de kiu(j)

ties

de tiu(j)

ies

de iu

chies

de chiu(j)

nenies

de neniu

-E kie

en kiu loko

tie

en tiu loko

ie

en iu loko

chie

en chiu loko

nenie

en neniu loko

-AM kiam

en kiu tempo

tiam

en tiu tempo

iam

en iu tempo

chiam

en chiu tempo

neniam

en neniu tempo

-AL kial

pro kio

tial

pro tio

ial

pro io

chial

pro chio

nenial

pro nenio

-EL kiel

en kiu maniero/grado

tiel

en tiu maniero/grado

iel

en iu maniero/grado

chiel

en chiu maniero

neniel

en neniu maniero

-OM kiom

kiel multe

tiom

tiel multe

iom

ne tre multe sed ankau ne malmulte

chiom

la tuta kvanto

neniom

nenianombre, neniakvante

KI-vortoj «

La tabelvortoj je KI estas uzataj en tri manieroj:

  • Kio estas tio? Demanda kio.

  • Kiu kuraghas rajdi sur leono?FE.7 Demanda kiu.

  • Kiel vi fartas? Demanda kiel.

  • Fremdulo, diru, kiu kaj el kie vi estas.IT.41 Demandaj kiu kaj kie.

  • La fera bastono, kiu kushis en la forno, estas nun brule varmega.FE.31 Rilata kiu.

  • Kiam mi venis al li, li dormis.FE.20 Rilata kiam.

  • Li estas tiu, kies monon vi prenis. Rilata kies.

  • Kia granda brulo!FE.31 Ekkria kia.

  • Fi, kiel abomene!FE.26 Ekkria kiel.

  • Kion mi vidas!FE.17 Ekkria (kaj demanda) kio.

TI-vortoj «

La tabelvortoj je TI estas montraj vortoj. Plej ofte ili montras ion antaue diritan au ion poste dirotan. Ili povas ankau almontri ion rekte vidatan, audatan au simile:

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera.FE.24 Tio montras antaue diritan aferon.

  • Tio estas mia hejmo. Tio montras ion vidatan (eble kune kun fingromontrado).

  • Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargha pordo.FE.33 Tiel almontras la postan ke-frazon.

  • Kio estas, kio vin tiel afliktas?M.55 Tiel almontras vidatan au audatan aferon.

  • Shi estis en tiu momento tre bela.M.56 Tiu almontras antaue menciitan momenton.

  • Tiu chi malfresha pano estas malmola, kiel shtono.FE.33 Tiu almontras cheestantan panon.

I-vortoj «

La tabelvortoj je I reprezentas neprecizigitajn au nekonatajn aferojn:

  • Gerda [...] ricevis ion por manghi kaj por trinki.FA2.71 Oni ne diras, kion shi ricevis.

  • Venis iuj personoj, kiujn mi ne konas. Oni ne scias, kiuj estis la personoj.

  • Morti iam vi ja devas.FA2.136 La tempopunkto estas nekonata.

  • Hodiau estas ies tago de naskigho.BV.14 Oni ne diras, kies naskightago ghi estas.

  • Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis!M.145 Ne estas dirite, kial shi ne sukcesis.

CHI-vortoj «

La tabelvortoj je CHI havas signifojn tutampleksajn, totalajn:

  • Li faris chion per la dek fingroj de siaj manoj.FE.12 Chio esprimas la tuton de la aferoj, kiujn li faris.

  • Chiu homo amas sin mem.FE.18 Ne ekzistas persono, por kiu ne validas tio.

  • Tiuj chi du amikoj promenas chiam duope.FE.14 Ne ekzistas fojo, kiam ili ne iras duope.

  • Nun chie regis ghojo.FA1.79 Ne ekzistis loko, en kiu ne regis ghojo.

Ofte la kunteksto limigas la amplekson de CHI-vorto:

  • Shia fratino en chio estas kulpa.FE.21 Shi ne kulpas pri chio en la mondo, sed pri chiuj aferoj, pri kiuj temas ghuste nun.

  • La bela muziko ludis chiam plue.FA1.34 Chiam = seninterrompe dum tiu tuta tempo, pri kiu temas.

NENI-vortoj «

La tabelvortoj je NENI havas signifon nean:

  • La tempon venontan neniu ankorau konas.FE.22 Ne ekzistas persono, kiu konas la tempon venontan.

  • Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.FE.28 Ne ekzistas maniero, en kiu mi povas vin kompreni.

  • Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakajho.FE.35 Ne ekzistas tia fojo, dum kiu mi prenus multon da pakajho al vojagho.

Ofte la kunteksto limigas la signifon de NENI-vorto:

  • Neniu iam gustumis tian supon, des pli neniu ion sciis pri la maniero de ghia pretigado.FA3.126 Neniu = neniu el la cheestantaj manghantoj.

  • Krom la kolbasaj bastonetoj [...] absolute nenio restis.FA3.126 Absolute nenio = absolute nenio manghebla.

NENI-vorto sufichas por nei la tutan frazon. Legu pli pri tio en la klarigoj pri neado.