PMEG 2023

14.3.2. Tabelvortoj je EL

kiel en kiu maniero au grado
tiel en tiu maniero au grado
iel en iu maniero au grado
chiel en chiu maniero
neniel en neniu maniero

La EL-vortoj estas gheneralaj E-vortecaj tabelvortoj, kiujn oni uzas, se ne temas pri tempo/okazo (AM-vortoj), loko (E-vortoj), kauzo (AL-vortoj) au kvanto/nombro (OM-vortoj). La EL-vortoj kovras pli-malpli chiujn aliajn signifojn, kiujn povas esprimi E-vorteca vorto. Grado kaj maniero estas la plej gravaj signifoj de la EL-vortoj, sed ne la solaj. Chi-poste maniero kaj grado estos uzataj kiel klarigoj, kvankam ili ofte ne estas tute trafaj. Pli precizaj klarigmanieroj tamen ne ekzistas.

Legu ankau pri grado kaj kvanto.

Kiel «

  • Kiel vi de tie forvenis?Rt.61En kiu maniero vi de tie forvenis? Demanda kiel.

  • Kiel do li aspektas?FA1.17

  • Kiel vi pensas pri chi tio?Rz.10En kiu maniero vi pensas... Kion vi pensas...

  • Kiel mi diros al la patrino, ke ankau hodiau mi ne ricevis ankorau lecionojn!M.19En kiu maniero mi diros... Per kiaj vortoj mi diros...

  • Kiel estas nomata la diablo, kiu parolas el li?Rt.73En kiu maniero... Per kia nomo...

  • Kiel vi fartas?FA2.139 Chi tie temas ne vere pri maniero, sed pli pri grado de sanstato. Kia estas via sanstato?

  • Kiel ghi plachas al via regha moshto?Rt.72En kiu maniero, kiagrade ghi plachas...

  • Kiel, nur du manghoj?Rz.27Kiel povas esti, ke estas nur du manghoj?

  • Rakontu al mi per malmulte da vortoj, kiel tio okazis.FA2.137...en kiu maniero tio okazis. Kiel en demanda subfrazo.

  • Chu vi vidas tiun grandan nigran makulon sur la skribtablo de la patro? ... Mi memoras, kiel tio farighis.M.5

  • Kaj kiel ili dancadis!BV.13 Ekkria kiel.

  • Ho kiel tio min malghojigas!FA1.235 Ekkria kiel.

  • Mi zorgas pri shi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem.FE.18...en tiu maniero, en kiu mi zorgas... Rilata kiel.

  • Li agadis malbone antau la Eternulo, tiel same kiel agadis liaj patroj.Rgh2.23

Iafoje kiel signifas pli-malpli “tion ke”, sed restas ankau maniera signifo:

  • Estis tre agrable rigardi, kiel la du knabinoj dancadis.BV.13 ≈ ...rigardi tion, ke la du knabinoj dancadis, kaj en kiu maniero ili dancadis.

  • Mi audis, kiel la kokoj krias.FA4.130Mi audis, ke la kokoj krias, kaj kiamaniere ili krias.

Tre ofte kiel esprimas nur gradon, tute ne manieron:

  • Kiel longe ankorau tiu malnova domacho staros chi tie che la strato kiel spektaklo por chiuj?FA2.143 Demanda kiel pri grado de tempa longeco.

  • Kiel akurataj ili estas, tion pruvas ilia vojagho.FA2.94La gradon de akurateco pruvas ilia vojagho. Grada kiel en demanda subfrazo.

  • Tio chi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malricha vilagha virino, por vidi, kiel granda estos la ghentileco de tiu chi juna knabino.FE.15...por vidi la gradon de ghentileco...

  • Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias.FA1.229

  • Kiel alta estas tiu turo?

  • Kiel grandan pecon vi volas?

  • Mia Dio, kiel bela chi tio estas!FA2.24 Grada ekkria kiel.

  • Ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima!M.196

  • Mi komencis mediti pri tio, kiel granda, kiel bela kaj rugha ghi estas.FA1.232

  • Fi, kiel abomene!FE.26

  • Ha, kiel bele!FE.26

  • Vi povas aranghi al vi felichon, kiel ajn malbela vi estas!FA2.37 Rilata kiel pri grado.

Se oni volas emfaze montri altan gradon, oni povas uzi kiom anstatau kiel.

Kiel estas ankau uzata por enkonduki komparajn esprimojn. Tio estas ech ghia plej ofta uzo: Tiu chi malfresha pano estas malmola, kiel shtono.FE.33 Shi estis soleca kiel hierau.M.38

Legu ankau pri la esprimo kiel eble plej.

En la unua tempo oni uzis kiel se kiel enkondukilon de subfrazo kun la signifo de kvazau.

Tiel «

Tiel estas plej ofte grada, sed povas ankau esti maniera. Ofte la du nuancoj intermiksighas. Kiam tiel rekte priskribas A-vorton au E-vorton, la nuanco estas normale nur grada. Kiam tiel rilatas al la chefverbo, ghi estas pli ofte maniera:

  • “Se estas tiel,” diris la patrino, “mi devas tien sendi mian filinon”.FE.17Se estas en tiu maniero... Tiel montras ion antaue diritan.

  • Shi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova vizagho kaj tenigho.M.43Shi staris en tiu maniero...

  • Bojas hundido, char tiel faras la hundo.PE.1086...en tiu maniero faras la hundo. ...tion faras la hundo.

  • Tiuj fragmentoj de interparolado [...] faris impreson de ia, se ni povas tiel diri, pepado.M.80...se ni povas uzi la vorton “pepado”.

  • Ne faru tiel, faru tiel chi!

  • Kial vi tiel ploras [...]?FA2.21...en tiu maniero..., ...tiugrade...

  • Mi zorgas pri shi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem.FE.18...en tiu maniero..., ...en tia grado au amplekso... Tiel almontras la postan kiel-frazon.

  • Ili ambau estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.FE.11...estis tiugrade malagrablaj kaj tiugrade fieraj... Gradaj kaj manieraj tiel, kiuj almontras la postan ke-frazon.

  • Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.FE.15 Gradaj tiel.

  • Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargha pordo.FE.33 Grada tiel.

  • La tranchilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranchi per ghi la viandon kaj mi devis uzi mian poshan tranchilon.FE.34 Grada tiel.

  • Shi farighis tiel malaminda, ke shia propra patrino shin forpelis de si.FE.23 Grada tiel.

  • La ghardeno estis tiel grandega, ke ech la ghardenisto ne sciis, kie estas ghia fino.FA2.24

  • Mi estas tiel forta, kiel vi.FE.10 Grada tiel, kiu almontras la postan komparan kiel-esprimon.

  • Ech nauzas, tiel forte mi volas manghi.Rz.26 Grada tiel, kiu almontras la antauan frazon.

  • Sur la trotuaroj de la chefaj stratoj de Varsovio neniam estas tiel multe da homoj, kiel ghuste en tiu tempo.M.200 Tiel por grado de multeco. Kune kun multe oni tamen ofte uzas tiom.

  • Mi ghojas, ke vi tiel baldau venis.FK.101

  • Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serchata, se ghi ne estus tiel lerte kashita de vi.FE.25

  • Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33

  • Kio vin tiel afliktas?M.55

Se oni volas emfaze montri altan gradon, oni povas uzi tiom anstatau tiel.

Iafoje kiam cheestas rilata kiel-subfrazo, tiel povas esti forlasata.

Iel «

Iel estas sufiche malofte uzata. Ghi havas normale manieran nuancon (chefe rilate al verbo), sed iafoje ankau gradan (chefe rilate al A-vorto au E-vorto):

  • Ghi [...] sentis sin iel malvigla; io mankis al ghi, sed ghi mem ne sciis, kio al ghi mankas.FA3.107...en iu maniero malvigla..., ...iagrade malvigla...

  • Iel malfacile iras la afero che mia diino!M.50En iu maniero malfacile..., Iagrade malfacile...

Por grada signifo oni uzas normale iom, kiu tamen montras specialan nuancon.

Chiel «

Chiel estas malofte uzata. Ghi montras nur manieron:

  • Ili chiel helpis al mi.Ili helpis al mi en chiuj manieroj.

Neniel «

Neniel estas uzata chefe maniere. Ofte neniel estas uzata anstatau ne por emfazo:

  • Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.FE.28En neniu maniero mi povas... Mi tute ne povas...

  • Ni pri unu punkto neniel povis interkonsenti.OV.247...en neniu maniero povis... ...tute ne povis...

  • Ne, tio neniel devas farighi!FA1.43Ne, tio absolute ne devas farighi!

  • Mi neniel esperis sukceson.Rt.62Mi tute ne esperis sukceson.

Malkiel, maltiel «

Iafoje oni uzas kiel kaj tiel kun la prefikso MAL. Malkiel (“male al, malsame de, tute alie ol”) estas nuntempe relative ofta vorto, dum maltiel (“en la mala maniero”) aperas nur tre malofte:

  • Petro volonte vojaghas, malkiel Karlo, kiu preferas resti hejme.

  • Malkiel en Italujo, chi tie tre ofte pluvas.

  • Mi restas che mia opinio, kvankam plej multaj homoj maltiel pensas.

Kiel... tiel ankau «

La esprimo kiel... tiel ankau (iafoje simple kiel... tiel) insiste montras, ke du aferoj estas same validaj. Tio tre similas al kaj... kaj:

  • Estas domaghe, tre domaghe, kiel por vi tiel ankau por mi.M.66...kaj por vi, kaj por mi.

  • La kompatinda anasido [...] estis mordata, pushata kaj persekutata kiel de la anasoj, tiel ankau de la kokinoj.FA2.37

  • Kiel la koridoro, tiel ankau la tuta chambro estis frotita per lardo.FA2.8Kaj la koridoro, kaj la tuta chambro estis frotitaj per lardo. Rimarku la uzon de frotita/frotitaj. La unua varianto estas mallongigo: Kiel la koridoro estis frotita per lardo, tiel ankau la tuta chambro estis frotita per lardo. La dua ne estas mallongigo, kaj frotitaj priskribas du aferojn.

  • Venu Via regno, plenumighu Via volo, kiel en la chielo, tiel ankau sur la tero. (El la kristana pregho Patro nia.)

  • Sama regularo estu por vi, kiel por la fremdulo, tiel por la indigheno.Nm.9

Vortfarado «

  • Tiele estas pli emfaza formo de tiel uzata nur pri manieroj: Ho Dio, kio farighas en mi! Tiele mi ja neniam antaue pensis nek sentis!FA1.13 Tiele diras la Eternulo Cebaot.Zhh.1 Tiele sonas nuntempe iom formale au solene. Tiele estas ankau uzata en iaj tekstoj por montri, ke io stranga estas ghuste citita: “Li havis nenio (tiele!) por manghi.” La vorto tiele chi tie atentigas, ke la eraro pri N-finajho estis jam en la originala teksto.

  • Tiela = “tiumaniera”. Uzebla anstatau tia, se temas pri maniero, au por emfazo: Mi songhis pri iaj du eksterordinaraj ratoj. Kredu al mi, tielajn mi neniam vidis: nigraj, de nenatura grandeco!Rz.5 Tiela estas nuntempe apenau uzata.

  • Iele estas pli akcenta formo de iel: Iele, iome, duone malbone.PE.560

Legu ankau pri la kunmetajho samkiel.