PMEG 2023

24.5. Grado kaj kvanto

Grado kaj kvanto estas malsamaj aferoj, sed iafoje ili proksimighas.

Tre kaj multe «

  • tre = “en alta grado, kun forta intenso”

  • multe = “en granda kvanto, kun longa dauro, ofte ripetite”

Che A-vortoj kaj E-vortoj oni preskau chiam uzas tre, sed oni povas uzi multe, kiam klare temas pri kvanto au ofteco. Che verboj oni uzas plej ofte multe, char temas normale pri kvanto au ofteco, sed oni uzas ankau tre, kiam temas pri grado au intenseco:

  • Ghi estas tre bona.

  • Tie trovighas tre grandaj domoj.

  • Mi tre shatas Berlinon.Mi intense shatas Berlinon.

  • Mi tre amas shin.Mi intense amas shin.

  • Mi havas multe da mono.

  • Shi multe pensis pri tio.Shi longe pensis pri tio.

  • Kiu multe parolas, ne multe faras.PE.544

  • Li tre multe helpis al mi. Tre priskribas multe. Multe priskribas helpis.

Por priskribi pli kaj tro oni uzas multe:

  • Ghi estis multe pli granda ol antaue.

  • Ghi farighis multe tro nigra.

Kiel kaj tiel «

La tabelvortoj kiel kaj tiel montras ne nur manieron, sed ankau gradon. Oni uzu ilin en la samaj lokoj, kie oni povus uzi tre:

  • Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.FE.15 Oni povas diri: tre bela, tre bona kaj tre honesta.

  • Mi estas tiel forta, kiel vi.FE.10 Oni povas diri: tre forta.

  • Fi, kiel abomene!FE.26 Oni povas diri: tre abomene.

  • Estas bone uzadi la vorton “je” kiel eble pli malofte.FE.29 Oni povas diri: tre eble.

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ech antau nia nazo.FE.33 Oni povas diri: tre malluma.

Kiom kaj tiom «

La tabelvortoj kiom kaj tiom montras kvanton. Oni uzu ilin tie, kie oni povus uzi multe:

  • Mi volas tiom da terpomoj, kiom mi povas porti. Oni povas diri: volas multe kaj povas porti multe.

  • Shi tiom laboris, ke shi farighis chefo de la firmao. Oni povas diri: multe laboris.

Antau multe oni ofte preferas tiom, char multe estas kvanta vorto: Nun li estis ja richa, havante tiom multe da mono.FA1.8 Au ...havante tiel multe da mono. Au ...havante tiom da mono.

Tiom-kiom-ismo” «

Kiom kaj tiom estas iafoje uzataj pri grado anstatau kiel kaj tiel, kiam oni volas tre forte emfazi. Sed iuj esperantistoj uzas sisteme nur kiom kaj tiom anstatau kiel kaj tiel por montri gradon, kvazau ili chiam emfazus, ekz.: *Mi estas tiom forta, kiom vi.* Komparu kun la Fundamenta frazo: Mi estas tiel forta, kiel vi.FE.10 Tia “tiom-kiom-ismo” estas komplete fremda al la Fundamento kaj al la uzado de Zamenhof. Krome tiom-kiom-istoj perdas la eblon uzi tiom kaj kiom por emfazi.