PMEG 2023

24.3. Kvantaj E-vortoj

E-vorto kun kvanta senco povas roli kiel ordinara E-vorto:

  • Mi multe dankas vin por via gastameco.Rz.80

  • Shi etendis al la venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj de kudrilo.M.106

  • La malfelicha knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus shin akcepti, baldau mortis en angulo de arbaro.FE.23

  • Mi ne estas multege instruita lingvisto.DL.10

  • Liaj okuloj [...] estis fiksitaj sur la vizagho de la juna vidvino, kiu ech plej malmulte ne atentis lian cheestadon.M.59

  • Dio scias, ke mi estas sufiche rekompencita!FA2.27

O-vorteca uzo «

Kvantaj E-vortoj tamen tre ofte aperas en frazo kvazau ili estus O-vortoj, rolante kiel subjekto, objekto k.t.p. Praktike temas preskau nur pri multe, kelke, sufiche kaj variantoj de tiuj vortoj:

  • Sur la arbo sin trovis multe (au multo) da birdoj.FE.32 Multe estas subjekto. La alternativo multo klare montras, ke multe chi tie kondutas kiel O-vorto.

  • El shia busho eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj.FE.23 La du kelke estas subjektoj de eliris. Oni povus diri kelko da perloj/diamantoj, sed kelko estas praktike neniam uzata.

  • La richulo havas multe da mono.FE.37 Multe estas objekto, sed ghi ne povas ricevi la finajhon N, char ghi estas E-vorto.

  • Mi achetis por la infanoj tableton kaj kelke da seghetoj.FE.38 Kelke rolas kiel objekto.

  • Kiam shi revenis, shi havis multege por rakonti.FA1.84 Multege rolas kiel objekto.

  • Mi havas sufiche da laboro en la preparado de mia chemizo de mortinto.FA2.96 Sufiche estas objekto.

  • Chiutage oni havis sufichege por manghi.FA4.30 Sufichege (tre malofta vorto) estas objekto.

  • Post kelke da tagoj mi venos.M.29 Kelke estas tempa komplemento kun la rolvorteto post.

  • Kelke da minutoj la vidvino staris senmove.M.11 Kelke estas tempa komplemento. Tia komplemento havas normale ian rolmontrilon, ekz. N-finajhon, sed E-vorto kiel kelke ne povas havi N-finajhon. Estus tamen eble uzi ekz. la rolvorteton dum en tiaj chi okazoj: Dum kelke da sekundoj en la chambro regis plena silento.M.25

  • En rapideco ili preterpasis shin je kelke da pashoj.M.202 Kelke estas je-komplemento.

  • Pri ili oni parolis kaj ankau pri la multe da lupoj, kiuj antaue estis chi tie.FA4.169 Chi tie multe ech havas la artikolon la, kiu normale aperas nur che O-vortoj. Tio estas tre malofta. Prefere oni uzu la multo da lupoj.

Kio estas chefvorto? «

Kvanta E-vorto tre ofte havas post si esprimon kun da au alia rolvorteto, kiu montras, kion la kvanto mezuras. Tiam povas ofte shajni, ke la E-vorto tute ne estas chefvorto, sed ke la chefvorto de la posta esprimo estas chefvorto. El senca vidpunkto tiu esprimo estas fakte pli grava, sed el gramatika vidpunkto la E-vorto ja estas chefvorto. Chi-poste sekvos tamen ekzemploj, en kiuj oni traktas la chefvorton de la posta esprimo kvazau ghi estus chefvorto.

A-vorta priskribo de kvanta E-vorto «

Kiam tia E-vorta frazeto havas A-vortan priskribon, oni normale rilatigas ghin al la esprimo post la E-vorto:

  • Multe da preparoj estis faritaj.FA3.112 Multe estas chefvorto de la frazparto multe da preparoj. Gramatike do faritaj rilatas al multe, kaj devus teorie esti E-vorto: farite. Sed lausence ghi rilatas al preparoj, kaj tial estas A-vorto.

  • Multe da larmoj estis ploritaj pri ghi [= la birdo].FA1.151

  • Ili ellernis tiun chi lingvon en la dauro de iaj kelke da semajnoj.FK.271 Iaj devus rilati al la chefvorto kelke, sed oni tamen rilatigas ghin al semajnoj.

  • Multe da arto kaj penoj estis eluzita.FA2.105 Eluzita estas kompromisa formo, kiu havas A-finajhon pro arto kaj penoj, sed kiu ne havas J-finajhon pro multe, kiu estas iel unu-nombra, = multo. Tio estas iom tro stranga. Estas pli bone uzi J-finajhon en eluzitaj, au uzi multo anstatau multe.

Se tia kvanta E-vorto aperas sola, oni povas rilatigi eventualan priskribon nur al ghi, kaj konsekvence oni devas uzi E-formon de la priskribo: Multe estas forgesite.FA4.116 Pri Kostromaj kaj Saratovaj multe estas parolate.Rz.11 (Kompreneble oni ankau povas diri: Multo estas forgesita. Multo estas parolata.)

Chu objekto au komplemento? «

Iafoje estas malfacile diri, chu multe estas objekto au kvanta komplemento:

  • Shi multe pensis pri tio.FA1.33 Multe estas objekto au kvanta komplemento de pensis. La signifo restas la sama.

Kvantaj A-vortoj anstatau kvantaj E-vortoj «

Ofte oni povas anstatauigi kvantan E-vorton per kvanta A-vorto:

  • Sur la arbo sin trovis multaj birdoj. ≈ ...multe da birdoj.

  • La richulo havas multan monon. ≈ ...multe da mono.

  • Shi staris nur kelkajn sekundojn. ≈ ...kelke da sekundoj.

  • Post kelkaj tagoj li venos. ≈ Post kelke da tagoj...

En tiaj frazoj la E-finajhaj formoj multe kaj kelke ordinare esprimas la ideon de tuteca amaso. Oni ne atentas la individuajn membrojn. Se gravas chiu unuopa individuo, oni prefere ne uzu multe au kelke. La A-vortaj formoj multaj kaj kelkaj estas tamen chiam uzeblaj, chu temas pri multaj/kelkaj individuoj, chu oni pensas pri kuna nedistingebla multo/kelko. La jena ekzemplo tial sonas strange: *Kelke da homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.* Oni prefere diru: Kelkaj homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.FE.32 Sentas ion nur chiu unuopa homo de tiuj kelkaj homoj. La tuto de la homoj ne havas sentojn.

Noto: En la komencaj jaroj oni uzis kelke kaj kelkaj ankau kun la senco “pluraj”, char tiutempe la vorto pluraj ankorau ne ekzistis. Tia uzo de kelke kaj kelkaj nun tute malaperis.