PMEG 2024
24.4. Kvantaj vortetoj
E-vortecaj vortetoj kun kvanta signifo estas: kiom, tiom, iom, chiom, neniom, pli, plej, tro kaj variantoj de ili. Ili povas roli E-vortece en diversaj manieroj.
O-vorteca uzo «
Tre ofte kvantaj vortetoj estas uzataj O-vortece, simile kiel kvantaj E-vortoj. Ili povas tiam esti subjekto, objekto k.t.p.:
Mi volus scii, kiom de la shtofo ili jam pretigis.FA1.108 Kiom estas objekto de pretigis.
Chu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj?Rt.64 Kiom estas subjekto de estis.
Prenu tiom da mono, kiom vi volas.FA1.6 Tiom kaj kiom estas objektoj.
Pri tiom da felicho mi ech ne songhis, kiam mi estis ankorau la malbela anasido!FA2.42 Tiom estas pri-komplemento.
Oni alportos iom da akvo.Gn.18 Iom estas objekto.
Adamo Rudzinski rigardis shin kun granda intereso, ech kun iom da admiro.M.76 Iom estas kun-komplemento.
Restas ankorau iom da problemoj. Iom estas subjekto.
Pro Dio, sinjoroj, pli rapide faru rondon kaj observu pli da ordo!Rz.55 Pli estas objekto.
Pli li ne povas diri al ili pri tio, char pli li ne scias.FA3.117 Pli estas objekto.
Vi informighas, [...] kiu montras al ili plej da respekto.Rt.56 Plej (da respekto) estas objekto.
Tro da kuiristoj kachon difektas.PE.433 Tro estas subjekto.
De tro da pano venas malsano.PE.296 Tro estas de-komplemento.
Pli estis alportite. Pli estas subjekto. La perverba priskribo havas E-finajhon, char la subjekto estas E-vorteca vorteto.
A-vorta priskribo de kvanta vorteto «
Simile kiel che kvantaj E-vortoj oni iafoje rilatigas priskribon al la posta esprimo, kvankam ghi ne estas gramatika chefvorto:
Shi apartenas al homoj kleraj, por kiuj tiom, tiom da vojoj estas ja nebaritaj.M.118 Lau rigora gramatiko devus esti nebarite, char el gramatika vidpunkto nebaritaj priskribas la vorton tiom. Tamen oni uzas nebaritaj, char lausence ghi priskribas la vorton vojoj.
Pli da manghajhoj estis alportitaj.
Malnova A-vorteca uzo de OM-vortoj «
En la frua tempo oni iafoje uzis kiom kaj tiom A-vortece kiel rektan priskribon de O-vorto: Se l’ amikoj [...] kolektos tiom vochojn, kiom ili povos [...]DL.13 En ordinara lingvajho oni nun devas uzi da: ... tiom da vochoj ... En ekz. poezio oni eble ankorau povas uzi tiajn esprimojn por speciala efekto. Komparu kun simila malnova uzo de O-vortaj nombrovortoj.