PMEG 2023

23.2. O-vortaj nombrovortoj

Aliaj nombrovortoj ol la nombraj vortetoj estas radikvortoj, kiuj bezonas finajhon. Baze ili estas uzataj kun O-finajho.

ON-vortoj «

Nombrovortoj kun la sufikso ON montras partajn nombrojn.

  • duono = 1/2

  • triono = 1/3

  • dekono = 1/10

  • dekduono = 1/12

  • centono = 1/100

  • milono = 1/1000

  • Duono, triono kaj sesono faras unuonon. 1/2 + 1/3 + 1/6 = 1. Unuono estas tamen tre malofta vorto. Chi tie oni povas simple uzi unu.

Che iaj onoj povas estighi konfuzo, se oni ne elparolas tre klare.

  • 200/1000 = ducent milonoj

  • 2/100 000 = du centmilonoj

En tiaj okazoj estas necese elparoli kun klaraj pauzetoj inter la vortoj por eviti miskomprenojn.

Grandegaj nombroj «

miliono 1 000 000 (ses nuloj)
miliardo 1 000 000 000 (= nau nuloj)
biliono 1 000 000 000 000 (= dek du nuloj)
triliono 1 000 000 000 000 000 000 (= dek ok nuloj)

Tre malofte uzataj estas kvadriliono (24 nuloj), kvintiliono (30 nuloj), sekstiliono° (36 nuloj), septiliono° (42 nuloj), oktiliono° (48 nuloj), noniliono° (54 nuloj) kaj deciliono° (60 nuloj).

Noto: Nuraj kuriozajhoj estas la jenaj apenau uzataj nombrovortoj: undeciliono° (66 nuloj), duodeciliono° (72 nuloj), tredeciliono° (78 nuloj), kvatuordeciliono° (84 nuloj), kvindeciliono° (90 nuloj), seksdeciliono° (96 nuloj), septendeciliono° (102 nuloj), oktodeciliono° (108 nuloj), novemdeciliono° (114 nuloj), vigintiliono° (120 nuloj) kaj centiliono° (600 nuloj). Vortoj kiel *biliardo*°, *triliardo*°, *kvadriliardo*° k.t.p. tute ne ekzistas en Esperanto (same kiel en plej multaj naciaj lingvoj).

La valoroj de la vortoj biliono, triliono k.t.p. montrataj chi-antaue sekvas la tiel nomatan “longan skalon”, kiun uzas la plimulto de tiuj lingvoj, kiuj entute uzas tiaformajn nombrovortojn. Sed kelkaj lingvoj, interalie la angla kaj la rusa, donas tute aliajn valorojn al siaj similformaj nombrovortoj uzante la tiel nomatan “mallongan skalon”. La Esperantaj vortoj tamen sekvu la plimulton de la lingvoj, kaj havu nur la chi-antaue montritajn signifojn (kiuj estas la originaj valoroj por tiaj vortoj). PIV donas (ekde la jaro 2002) definitivajn longskalajn signifojn por chiuj tiaj nombrovortoj.

Vidu ankau la neoficialajn sufiksojn ILION kaj ILIARD. Legu ankau pri prefiksoj de mezurunuoj.

Nulo «

La O-vorto nulo estas nomo de la cifero 0: Unu miliono estas skribata per unuo kaj ses nuloj. Ghi povas ankau esti uzata sen finajho: nul.

J-finajho kaj N-finajho «

O-vortaj nombrovortoj ricevas la finajhojn J kaj N lau la samaj reguloj kiel aliaj O-vortoj:

  • Kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono.Gn.47

  • El multaj milonoj farighas milionoj.PE.981

  • Mi ricevis dudek kvin centonojn.

  • Shi havas pli ol dek milionojn.

  • La malprofito atingis sumon de kvardek sep miliardoj.

  • Shi vidis pli ol dek milionojn.

  • Post la sumo shi alskribis tri nulojn.

Da «

O-vortaj nombrovortoj ne povas rekte priskribi O-vorton. Oni devas antau la kalkulata afero meti rolvorteton. Normale oni uzas da, sed ankau ekz. de kaj el povas aperi. En tiaj konstruoj la nombrovorto estas chefvorto kaj la kalkulata afero estas priskribo de ghi:

  • Tiu chi urbo havas milionon da loghantoj.FE.14

  • Li havas du miliardojn da dolaroj.

  • Shi vidis pli ol dek milionojn da homoj.

Kiam oni skribas tiajn nombrajn esprimojn cifere, oni ofte forlasas la vorteton da en la skribo: 2 000 000 000 jaroj. Kiam oni tion lautlegas, oni tamen devas eldiri da: du miliardoj da jaroj. Aparte atentu, se la esprimo rolas kiel rekta objekto: Ili pagis 30 000 000 enoj.Ili pagis tridek milionojn da enoj. Kiam oni elparolas la cifere skribitan nombron, oni devas diri milionojn kun N-finajho, char la nombro 30 000 000 rolas kiel rekta objekto. La vorto enoj tamen ne havu N-finajhon, char antau ghi staras la rolvorteto da, kiun oni tamen elektis ne skribi. Por eviti konfuzon estas pli bone chiam skribi da en tiaj okazoj: 2 000 000 000 da jaroj, 30 000 000 da enoj.

Ankau ON-vorto kun O-finajho bezonas helpan rolvorteton:

  • Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono au tricent-sesdek-sesono de jaro.FE.14

Nombraj vortetoj kun O-finajho «

Ankau nombraj vortetoj povas farighi O-vortoj. Tiaj O-vortoj montras ian aferon kun rilato al la nombro, au grupon kun tiom da aferoj. Antau O-finajho oni chiam kunskribas plurvortan nombrovorton. Por klareco oni povas uzi dividostrekojn, kie origine estis spacetoj:

  • unu unuo = la cifero 1, baza kalkulelemento, elementa kvanto (ekz. metro, kilogramo, ampero k.t.p.)

  • du duo = la cifero 2, paro, duopo

  • dek du dek-duo au dekduo = la nombro 12, grupo de 12 aferoj

  • dudek tri dudek-trio au dudektrio = la nombro 23, grupo de 23 aferoj

  • kvarcent kvarcento

  • du mil kvincent du-mil-kvincento (prefere ne dumilkvincento)

  • Li iris kaj starighis al la ekzameno kaj alportis hejmen jam ne “duon” sed “kvaron” kaj “kvinon”.Gm.56 Temas pri sistemo de lernejaj notoj. Kvaro = “bone”, kvino = “bonege”.

Ankau chi tiaj O-vortoj bezonas da por mezuri ion:

  • Mi achetis dekon da ovoj.FE.32

  • Mi achetis dekduon (au dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj.FE.14

  • Mi havas centon da pomoj.FE.14

Malnova uzo «

En la plej unua tempo oni uzis O-vortajn nombrovortojn kiel rektajn priskribojn sen da. Tio ne plu estas ebla: Mi, subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson.UL.31 Nun oni devas diri dek milionoj da personoj. Ankau kiom kaj tiom komence uzighis en tia maniero.