PMEG 2023

39.1.16. ILION

Ekssufikso en kelkaj vortoj por grandegaj nombroj: miliono, biliono, triliono.

Vera sufikso «

Sufikso por fari el nombraj vortetoj vortojn por grandegaj nombroj: duiliono = “biliono, miliono da milionoj”, triiliono = “triliono, miliono da duilionoj”, kvariliono = “kvadriliono, miliono da triilionoj”.

La kialo por enkonduki ILION (kaj ILIARD) estis internacia konfuzo pri la vortoj biliono, triliono k.t.p., kaj tial en Esperantaj vortaroj tiaj vortoj havis neklarajn signifojn. Sed PIV donas ekde la jaro 2002 definitivajn signifojn por la vortoj biliono, triliono, kvadriliono kaj kvintiliono. Vortoj faritaj el ILION (kaj ILIARD) povas tamen senprobleme esti uzataj paralele kun la internaciaj vortoj: triilionotriliono, kvarilionokvadriliono k.t.p. Preskau nur matematikistoj uzas tiajn vortojn por nombroj pli altaj ol biliono. La chiutaga lingvo bezonas normale nur la vortojn miliono kaj miliardo, iafoje biliono, eventuale iam triliono.

Legu pli detale pri O-vortaj nombrovortoj.