PMEG 2024
39.1.17. ILIARD
“Mil ...ilionoj”. Sufikso por fari el nombraj vortetoj vortojn por grandegaj nombroj: duiliardo = “mil duilionoj, mil bilionoj”, triiliardo = “mil triilionoj, mil trilionoj” k.t.p. Vidu pli detalajn klarigojn che la sufikso ILION kaj che O-vortaj nombrovortoj.