PMEG 2023

39.1.15. IK

Ekssufikso au shajnsufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj: formiko, fortika, harmoniko, heliko, klasika, kleriko, kliniko, koliko, komika, komuniki, maniko, miristiko, narkotiko, paniko, persiko, polemiko, prediki, rustika, saliko, trafiko k.a. Multaj “ik”-vortoj estas nomoj de sciencoj, fakoj, artoj, okupoj k.s.: botaniko, dinamiko, fiziko, fonetiko, grafiko, gramatiko, heraldiko, liriko, logiko, matematiko, mekaniko, mnemoniko, muziko, optiko, plastiko, politiko, tehhniko k.a.

Vera sufikso «

“Fako, scienco, okupo”. Ofte oni povas rigardi IK kiel veran sufikson. Iafoje ghi aperas post nomo de persono, kiu okupighas pri la fako: ghardenisto ghardenistiko, gimnasto gimnastiko, jhurnalisto jhurnalistiko, lingvisto lingvistiko, stilisto stilistiko, poeto poetiko, retoro retoriko. Alifoje IK aperas post la temo de la fako: elektrono elektroniko, metodo metodiko, metro metriko, simbolo simboliko, stokasta stokastiko. Estas tamen preferinde rigardi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn.

Iuj tamen volas, ke IK estu efektiva sufikso. Iuj iafoje ech insistas, ke ghi devas esti efektiva Esperanta sufikso. Lau multaj IK chiam aperu post la temo de la fako, ne post la isto. Ili kreas vortojn kiel: ghardeno ghardeniko = “ghardenistiko”, jhurnalo jhurnaliko = “jhurnalistiko”, lingvo lingviko = “lingvistiko”, sono soniko = “fonetiko”, sistemo sistemiko = “sistematiko”. Normale oni chi tiel uzas IK nur kiam ekzistas responda internacia vorto kun “ik”. Se la internacia vorto finighas per “ologi”, oni ofte preferas la samsignifan sufikson OLOGI.

Iuj chi tiaj IK-vortoj povas funkcii praktike, sed sistema uzo de IK en chi tia maniero kondukus al grandega konfuzo, char multaj jam ekzistantaj vortoj pro tio subite shajnus havi tute alian signifon ol ili vere havas, ekz.: formiko, heliko, kleriko, kliniko, koliko, komiko, komuniko, maniko, miristiko, paniko, persiko, rustiko, saliko, trafiko, dialektiko, grafiko, liriko, logiko, muziko, plastiko kaj multaj aliaj.

Se oni insistas, ke IK nur aperu post temo, tiam la hhaoso ankorau pligrandighas, char tiam vortoj kiel lingvistiko, jhurnalistiko kaj ghardenistiko shajnas esti la sciencoj pri lingvistoj, jhurnalistoj kaj ghardenistoj. Iuj “IK-istoj” efektive kritikas tiajn vortojn kiel nelogikajn kaj fushitajn, kvankam ghuste la ekuzo de IK kiel efektiva sufikso kreis tiun konfuzon. Tiuj vortoj estas nekunmetitaj, kaj povas shajni strangaj nur al tiuj, kiuj insistas, ke IK estu sufikso.

Oni lasu chi tiajn internaciajn vortojn en paco. Se oni volas krei pli facilajn alternativojn, oni faru tion en maniero, kiu ne kauzas konfuzon. Ofte oni povas uzi jam ekzistantajn vortojn kiel scienco, fako, arto k.s.: lingvoscienco, ghardenofako, ghardena tehhniko, scienco pri lingvosonoj, sistema metodo k.s.