PMEG 2022
39.1.29. OLOGI
Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj sciencoj, fakoj k.s.: psikologio, antropologio, sociologio, ornitologio, topologio. Preskau chiam ekzistas paralela radiko finighanta per “olog” por la fakulo (vidu OLOG).
Vera sufikso «
“Fako, scienco” k.s. Uzata paralele al OLOG por diversaj fakoj kaj sciencoj: kancero → kancerologio = “kancerstudado, onkologio”, birdo → birdologio = “birdostudado, ornitologio”, Esperanto → Esperantologio = “scienca esplorado de Esperanto”. Oni uzas OLOGI preskau nur kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu finighas per “ologi”. Se la internacia vorto finighas per “ik”, oni preferas la samsignifan sufikson IK.