PMEG 2024
39.1.30. OMETR°
Ekssufikso en vortoj por diversaj mezuriloj (iafoje la unua vokalo estas alia ol “o”): barometro, mikrometro, fotometro, altimetro, ampermetro.
Vera sufikso «
“Mezurilo”. Kelkfoje uzata kiel vera sufikso: alto → *altometro*, pluvo → *pluvometro*. Oni uzu anstataue kunmetajhojn kun mezurilo pro la risko de konfuzo kun la vorto metro (mezurunuo de longo): altomezurilo, altecmezurilo, pluvomezurilo.