PMEG 2023

39.1.31. OMETRI°

Ekssufikso en vortoj, kiuj iel rilatas al mezurado (iafoje la unua vokalo estas alia ol “o”): geometrio, hidrometrio, fotometrio, trigonometrio, simetrio, kalorimetrio.

Vera sufikso «

“Scienca mezurado”. Kelkfoje uzata kiel vera sufikso: alto *altometrio*, denso *densometrio*. Oni uzu kunmetajhojn kun mezurado: altomezurado, altecmezurado, densomezurado.