PMEG 2023

39.1.32. OTEK°

Ekssufikso en vortoj por diversaj kolektoj au kolektejoj: biblioteko, diskoteko, pinakoteko, apoteko, gliptoteko. Notu bone, ke tiuj vortoj estas nekunmetitaj. Ekz. biblioteko neniel rilatas al la Biblio. Historie ghi signifas “librokolektejo”, de la greka vorto “biblion”, kiu signifas “libro”.

Vera sufikso «

“Kolekto, kolektejo, kolektujo”. Okaze uzata kiel vera sufikso: libro *libroteko* = “librokolekto, librokolektejo, librokolektujo”, filmo *filmoteko*. Oni uzu kunmetajhojn kun kolekto, kolektejo, kolektujo, kiuj estas multe pli klaraj: librokolekto, filmokolekto k.t.p. Oni ankau atentu pri la risko de konfuzo kun la vorto teko (“subbrake portebla kolektujo de paperoj kaj libroj”).