PMEG 2023

23.1.3. Specialaj uzoj de unu

La baza signifo de unu estas nombra. Tiu uzo estas klarigita chi-antaue kune kun la aliaj nombraj vortetoj. Sed unu havas ankau kelkajn specialajn signifojn kaj uzojn.

Unu por sameco, unikeco «

Iafoje unu havas apud la baza nombra signifo la kroman nuancon, ke temas pri unu sama afero, au ke io estas sola, unika:

  • La loghantoj de unu regno estas samregnanoj, la loghantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.FE.37La loghantoj de unu sama regno...

  • Unu legho kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo, kiu loghas kun vi.Nm.15 Ne estu alia legho au alia rajto por la fremdulo.

  • Li akompanis Ibon hejmen kaj dormis kun li en unu lito.FA3.91...en unu sama lito.

Unu por individueco «

Unu estas ofte uzata antau O-vorto por montri individuecon au identecon:

  • Mi neniun nomas, sed chi tie trovighas unu kokino, kiu volas senplumighi, por bele aspekti; se mi estus koko, mi ghin malestimus.FA3.36 La parolanto scias, pri kiu kokino temas.

  • En unu tago, kiam shi estis apud tiu fonto, venis al shi malricha virino.FE.15

Individueca unu ofte kontrastas al (la) alia:

  • Shin trafis unu malfelicho post la alia.FA3.77

  • Unu kokino sidis apud la alia.FA3.36

  • Mi nun iradas de strato sur straton, de unu domo al alia kaj mi serchas.

Pronomeca unu «

Unu estas ankau uzata individuece sen posta O-vorto. Ofte oni povas diri, ke O-vorto estas subkomprenata, sed iafoje aldono de O-vorto nur ghenus. Tiam unu estas uzata pronomece:

  • La pli juna filino [...] estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.FE.11

  • Unu el ili estis juna kaj bela kiel anghelo.M.202

Tre ofte pronomeca unu estas uzata kontraste al (la) alia au iafoje al (la) dua:

  • Unu babilis, alia kantis.FA2.134

  • Ghojo de unu estas ofte malghojo de alia.FA4.25

  • Unu parolis pri avareco, la alia parolis pri vanteco.FA4.101

  • Restis che la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas che lignajhisto, kaj la dua vizitas lernejon.M.101

Legu ankau chi-poste pri la esprimo unu... la alia.

Unuj «

Kiam individueca au pronomeca unu estas uzata pri pluraj individuoj, ghi ricevas la finajhon J:

  • En la Adresaro unuj nomoj kaj adresoj estas skribitaj per ortografio Esperanta kaj aliaj per la diversaj ortografioj naciaj.LR.61

  • Dum unuj artikoloj alportas al nia afero rondon da novaj amikoj, multaj aliaj, skribitaj nelerte, tute perdighas sen rezultato.OV.93

  • El shiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.FE.12

  • Unuj [studentoj] kun gaja rideto sur la busho, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado, unuope au duope forlasas la universitatan korton.M.139

Nuntempe oni ofte uzas iuj anstatau individueca au pronomeca unuj, kvankam principe iuj kaj unuj esprimas iom malsamajn nuancojn.

En ekstremaj okazoj ech unikeca unu povas ricevi J-finajhon:

  • Mi [...] alkalkulas min al [...] popolo, kies tuta historia misio konsistas [...] en la unuigo de la nacioj en la celado al “unu Dio”, t.e. unuj idealoj por la tuta homaro.L1.106 Chiu el la diversaj idealoj estas unika en sia speco. Tia uzo de unuj nuntempe apenau aperas. Se tiu chi ekzemplo estus verkita hodiau, oni kredeble uzus la samaj idealoj.

Unujn «

La formo unu ne povas ricevi la finajhon N. Tio estas baza regulo, kiu chiam validas, chu unu montras nombron, chu ghi montras individuecon, chu unikecon: Oni ne vidis ech unu.FA1.118 Unu mi renkontis en Londono, alian en Parizo. Neniam uzu la formon *unun*.

Sed la formo unuj ja povas ricevi N-finajhon, char unuj neniam povas esti nombrovorto. Ghi chiam montras individuecon au unikecon. La formo unujn estas tamen bezonata nur treege malofte:

  • Chio disighis, unuj objektoj venis en unujn manojn, aliaj en aliajn manojn.FA2.148

  • Unujn mi renkontis en Londono, aliajn en Parizo.

Kelkaj volas, ke unu povu libere ricevi N-finajhon, kiam ghi montras individuecon, kaj kiam ghia frazrolo principe postulas N-finajhon. Kelkaj ech eksperimente praktikas tion: *Oni ne vidis ech unun.* *Mi trovis nek unun, nek la alian.* Estas vero, ke la regulo, kiu malpermesas *unun*, sed permesas unujn, estas stranga el vidpunkto de logiko. Sed ghi estas tre bona el vidpunkto de praktika uzado. En la praktiko la nombra, unikeca kaj individueca uzoj de unu ne estas rigore distingeblaj. Estas multaj limokazoj, kaj tial la simpla regulo, ke unu neniam havu N-finajhon, estas tre praktika. Oni ne bezonas cerbumi chiufoje, chu unu montras nombron, unikecon au individuecon. Unuj tamen chiam montras individuecon au unikecon, kaj tial ne estas problemo uzi post ghi N-finajhon, se la frazrolo tion postulas. Uzado de *unun* kauzus nur konfuzon sen alporti multe da praktika utilo.

Duondifina artikolo «

Individueca unu povas montri, ke afero estas konata al la parolanto, sed ne al la auskultanto. Tiel estas en kelkaj el la chi-antauaj ekzemploj. Tiam temas pri duondifina unu, kiu estas speco de difinilo.

Unu, iu kaj certa «

Ofte oni legas, ke individueca unu estas egala al iu. Tio ne estas vera. Ambau estas individuecaj vortoj, sed ili montras malsamajn nuancojn.

Individueca unu montras, ke la parolanto bone scias, pri kiu individuo li parolas (dum la auskultanto kredeble ne scias). Iu montras, ke la identeco de la priparolata individuo estas nekonata au neklara, au ke la identeco ne estas grava:

  • Loghas chi tie unu el viaj amikoj. La parolanto scias, kiu el la amikoj chi tie loghas.

  • Loghas chi tie iu el viaj amikoj. La parolanto (vershajne) ne scias, kiu el la amikoj loghas chi tie.

Ofte oni povas uzi iu anstatau unu, kiam ne estas grave montri, chu la individuo estas konata al la parolanto. Sed unu estas pli preciza. Ghi montras, ke la parolanto ja scias la identecon.

Certa havas interalie signifon similan al individueca unu, sed certa estas pli forta. Ghi emfaze montras, ke io estas certe konata al la parolanto (sed vershajne ne al la auskultanto): En certaj okazoj multe da sagho estas pli malbona, ol se oni ghin tute ne havus.Rz.9 La esperantismo estas forte ligita kun certa interna ideo.OV.377 Hierau vizitis min certa sinjorino Schmidt.

Evitado de unu «

La multspeca uzo de unu shajnas stranga al iuj, interalie char lernolibroj malofte klarigas ghin. Tial multaj preferas uzi unu nur en pure nombra rolo, kaj preferas por la aliaj signifoj la vortojn iu(j), kelka(j) kaj certa(j). Tio estas malrichigo de la lingvo, char chiuj chi vortoj esprimas malsamajn nuancojn, kaj chiuj tiuj nuancoj estas utilaj.

Unu... la alia «

Pronomeca unu estas parto de la esprimo unu... (la) alia, per kiu oni montras reciprokecon. Unu... (la) alia reprezentas tutan mallongigitan frazon. Unu normale estas subjekto en la plena frazo, kaj (la) alia estas objekto au havas alian nesubjektan rolon:

  • Tiuj gejunuloj amas unu la alian. Tiuj gejunuloj amas. Unu amas la alian. Chiu el ili amas chiun alian el ili.

  • Ili donis florojn unu al alia. Ili donis florojn. Unu donis florojn al alia. Chiu el ili donis florojn al chiu alia el ili.

  • Li kunigis kvin tapishojn unu kun la alia.Er.36 Li kunigis unu tapishon kun la alia.

Oni povas preskau chiam uzi unu... (la) alia sen J-finajhoj. Laubezone oni tamen povas aldoni J-finajhon al alia kaj ankau al unu depende de la celita senco: La junaj knabinoj kaj junuloj che la lageto babilas unuj kun la aliaj.FA4.92 Unuj el ili babilas kun aliaj el ili. Iafoje oni devas uzi la formon unujn: La registaroj jhetas la homojn unujn kontrau la aliajn.La registaroj jhetas unujn homojn kontrau la aliajn homojn.

Alternativoj al unu... la alia «

Anstatau unu... la alia oni povas kelkfoje uzi la vorton reciproke kune kun si au alia pronomo:

  • La knabino kaj la knabo kisis sin reciproke.FA2.80La knabino kaj la knabo kisis unu la alian.

  • Chiuj sin reciproke komprenas.Chiuj komprenas unu la alian.

  • Ili reciproke turnas al si la dorson.Ili turnas la dorson unu al la alia.

  • Ni donis al ni reciproke la manojn.FA3.77

Oni ankau povas uzi reciproke kune kun unu... la alia por emfazi la reciprokecon: Vi ne estas reciproke egalaj unu al la alia en la regiono de la spirito.FA3.76

Oni povas ankau uzi inter prefiksece che verbo, ofte kune kun si au alia pronomo, au la esprimon inter si (inter ni, inter vi), kiu chiam signifas unu kun la alia au simile:

  • Ili sin interakuzas.Ili akuzas unu la alian.

  • Ili interparolas.Ili parolas unu kun la alia.

  • En la interkona vespero la kongresanoj interkonatighas....la kongresanoj ekkonas unu la alian.

  • Ili chiuj estis tre amikaj inter si.BV.77Ili chiuj estis tre amikaj unu al la alia.

  • “Lingvo Internacia” kaj “lingvo tutmonda” estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas.FK.259...miksi unu kun la alia...

  • Ni devas interparoli. Ni devas paroli inter ni.Ni devas paroli unu kun la alia.

  • Vi devas bone rilati inter vi.Vi devas bone rilati unu kun la alia.

  • Ni reciproke dividos inter ni malghojon kaj ghojon.FA3.18Ni dividos malghojon kaj ghojon unu kun la alia. Chi tie reciproke emfazas la reciprokecon.

Oni neniam uzu la pronomon si kune kun unu... la alia. Ne diru: *Ili amas sin unu la alian.* Diru simple: Ili amas unu la alian.

En la esprimo inter si ne chiam validas la normalaj reguloj por si.

Iafoje la pronomo si sola montras reciprokecon, sed tio estas ebla nur kiam la kunteksto ne lasas dubon pri la senco: Ili sin kisas!Rz.79Ili kisas unu la alian! / Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.PE.172Sinjoroj batas unu la alian...

Iafoje, kiam la kunteksto klare komprenigas, ke temas pri reciproka ago, oni ne bezonas aparte montri tion: Ili parolis.Ili parolis unu kun la alia. / La knabino kaj la knabo kisas....kisas unu la alian. / Vi devas bone rilati....rilati inter vi.