PMEG 2024
12.3.2.3. De rilate al ne-aga O-vorto
De-esprimo, kiu rolas kiel priskribo de ne-aga O-vorto, povas montri multajn diversajn signifojn. Ghenerale de montras ian rilaton inter la priskribata afero kaj la de-esprimo.
Aparteno «
Plej ofte de-esprimo montras apartenon che ne-aga O-vorto. La vorto “aparteno” havas tiam tre vastan signifon. Povas esti posedo, havo, apudeco, alligiteco, parteco, parenceco au alia formo de aparteno:
Jen kushas la chapelo de la patro.FE.8 La chapelo apartenas al la patro kiel posedajho au havajho.
Jen estas la kajero de la juna fraulino.FE.10 La kajero apartenas al la fraulino kiel posedajho.
La dentoj de leono estas akraj.FE.7 La dentoj apartenas al leono kiel korpopartoj.
Li faris chion per la dek fingroj de siaj manoj.FE.12 La fingroj apartenas al la manoj kiel korpopartoj.
Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj.FE.32 La bordo apartenas al la maro, char ghi trovighas tuj apud ghi.
Januaro estas la unua monato de la jaro.FE.12 Monatoj estas partoj de jaro.
La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro.FE.12
La kuiristino direktis sin en la internajn partojn de la loghejo.M.180
La filo de la regho [...] shin renkontis.FE.21 La filo apartenas al la regho kiel parenco.
Mi legos poemon de Zamenhof. La poemo apartenas al Zamenhof, char li verkis ghin.
Tio vershajne estas speco de ghardena kreskajho!FA3.70 La speco apartenas al la klaso “ghardena kreskajho”.
Meze sur la muro pendis portreto de bela juna kaj vivema virinoFA2.145 La portreto apartenas al la virino, char ghi montras shian aspekton.
Glaso de vino estas glaso, en kiu antaue sin trovis vino, au kiun oni uzas por vino.FE.32 La glaso apartenas al vino, char ghi estas uzata por vino.
Shi estas profesoro de matematiko. La profesoreco apartenas al la fako matematiko. Oni povas ankau uzi pri.
La richeco de tiu chi homo estas granda.FE.35 La richeco apartenas al la homo, char ghi estas unu el ties ecoj.
Tiu chi vorto havas signifon de mezuro.FE.32 La signifo apartenas al la ideo “mezuro”.
Eco «
De rilate al ne-aga O-vorto povas montri econ:
virino de meza aghoM.20 = “mezagha virino”.
haroj de nedifinita koloroM.20 La haroj havis kiel econ nedifinitan koloron.
Proksime de ili staris ankorau alia figuro de triobla grandeco.FA2.105 La figuro estis trioble granda.
Konsisto «
De rilate al ne-aga O-vorto povas montri konsiston:
Li donis al shi bukedon de rozoj. La bukedo konsistis el rozoj (bukedo da rozoj havus iom alian signifon).
Tie malsupre kushas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj.FA3.55 La reto konsistas el fervojoj kaj kanaloj.
La shipoj staris envolvitaj en fumo de pulvo.FA2.110 La fumo konsistis el pulvo.
Origino «
De rilate al ne-aga O-vorto povas montri originon au devenon:
Francisko de Asizo = tiu Francisko, kiu devenas de la urbo Asizo = Francisko el Asizo
De la flanko (de iu), kaj similaj esprimoj, povas montri originon kun nuanco de respondeco:
Mi respondis al li, ke mi tion chi ne povas konsenti, char ghi estus malmodestajho de mia flanko.L1.153 Mi farus malmodestajhon (pri kiu mi devus respondeci).
Vi ne rigardos ja ghin kiel maldelikatecon de mia flanko, se [...] mi demandos pri kelkaj neeviteblaj detalajhoj.M.125
Mezuro «
Che ne-aga O-vorto, de povas montri mezuron:
La knabo havis la aghon de nur ses jaroj.FA4.208 La agho estis granda je nur ses jaroj.
Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton.Er.8 La vojo estas tiel longa, ke dauras tri tagojn iri ghin.
En la dauro de kelke da minutoj mi audis du pafojn.FE.40 La dauro estis longa je kelke da minutoj.
Formovo, aparteco «
Iafoje de povas montri formovighon au apartecon, kiam ghi rilatas al ne-aga O-vorto:
Rekta linio estas la plej mallonga vojo de unu punkto al alia. La vojo kondukas for de unu punkto.
En unuhora distanco de nia kabano [...] staris la malgranda preghejo.FA1.232 La kabano kaj la preghejo estas apartaj je unu horo.
Perverba priskribo de ne-aga O-vorto «
Chi-antaue chiuj de-esprimoj rilatis al O-vortoj kiel rektaj priskriboj de ili, sed rilate al ne-agaj O-vortoj de-esprimo ankau povas aperi kiel perverba priskribo de subjekto:
Tiu libro estas de Karlo. De montras apartenon, posedon. Pli ofte oni uzas aparteni + al: Tiu libro apartenas al Karlo.
Tiuj du arboj estas de malsamaj specoj. De montras ecojn.
Felicha vi estas, ho lando, se via regho estas de nobla deveno.Pr.10 De montras originon.