PMEG 2023

12.3.2.4. De rilate al participo

Aktiva participo «

Che aktiva participo kun A-finajho au E-finajho, de-esprimo havas la samajn signifojn kiel che verbo:

  • Ni estis vojaghantaj de lando al lando....vojaghis de lando al lando.

  • Rughighinte de honto shi forkuris.Post kiam shi rughighis de honto...

  • Ne parolu al li antau ol li estos trankvilighinta de la shoko....antau ol li trankvilighos de la shoko.

Aktivaj participoj kun O-finajho montras personon (iafoje ajhon), kiu faras, faris au faros agon. Che tiaj vortoj de-esprimo chiam montras la sencan objekton de la ago:

  • Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo.FE.22 La savanto savos la mondon. De montras objekton.

  • La konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.FE.37 Ili konfesas unu (saman) religion.

  • Chiuj loghantoj de regno estas regnanoj.FE.37 Ili loghas la regnon.

Pasiva participo «

Rilate al pasiva participo, de plej ofte montras sencan subjekton, aganton:

  • Shi estas amata de chiuj.FG.54 Chiuj amas shin.

  • Tiu chi komercajho estas chiam volonte achetata de mi.FE.25 Mi achetas la komercajhon.

  • La surtuto estas achetita de mi, sekve ghi apartenas al mi.FE.25 Mi achetis la surtuton.

  • La shuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.FE.25 Mi ne pagos la shuldojn.

  • Li staras kvazau frapita de fulmo.Rt.92 Shajnis, kvazau fulmo frapis lin.

  • La montoj estis kovritaj de negho.FA1.211 Negho kovris la montojn.

  • La tempo fluis ne rimarkate de ili.FA2.146 Ili ne rimarkis la fluon de la tempo.

  • Ili estas konatoj de mi. Ili estas personoj, kiujn mi konas.

Oni ankau povas uzi fare de, se oni volas tre klare montri, ke temas pri aganto: La infano estis forprenita fare de la patrino. Sed tio malofte estas necesa che pasivaj participoj.

Se oni volas uzi alisignifan de-esprimon che pasiva participo, oni ordinare devas tion montri klare per disde, for de, el de, ekde au simile:

  • La infano estis forprenita disde la patrino. Oni forprenis ghin de la patrino.

  • Tiuj richajhoj estas hereditaj el de shia avo. Se oni uzus simplan de, la senco estus, ke shia avo heredis la richajhojn, sed la intencita senco estas, ke iu heredis ilin de li.

  • La oficejo estas malfermita ekde la naua horo. Chi tie ankau simpla de bone funkcius, char apenau estus eble miskompreni.

Kiam la aganto estas spertanto (sentanto), oni ofte uzas al anstatau de, precipe che la participo konata.

Sed se la kunteksto malebligas miskomprenon, simpla de povas esti uzata che pasiva participo ankau por alia signifo ol senca subjekto:

  • Tiam alvenis birdoj nesciate de kie.FA3.29 De montras originon.

  • Nau deprenite de dudek estas dek-unu.M.116 De montras formovon.

  • La hospitalo estas apartigita de la strato per sufiche alta kradoFA1.128 De montras apartigon. Disde la strato estus pli klara chi tie.