PMEG 2023

12.3.5.1. Al

Al montras celon. Al ofte similas al por. Vidu che por klarigon pri la diferenco.

Direkto de movo «

Normale al montras celon de movigho:

  • Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.FE.9 La celo de la irado estas la onklo.

  • En unu tago, kiam shi estis apud tiu fonto, venis al shi malricha virino.FE.15

  • Vi devas nur iri al la fonto cherpi akvon.FE.17

  • Sur kruta shtuparo li levis sin al la tegmento de la domo.FE.34

  • Mallargha vojeto kondukas tra tiu chi kampo al nia domo.FE.38

  • Josuo kaj la tuta Izrael shajnigis sin venkobatitaj de ili, kaj ekkuris en la direkto al la dezerto.Js.8

  • Li krachos al vi en la vizaghon.Rt.41

  • Kiam al esprimas celon de movigho, ghi ne nepre montras atingon de tiu celo. Plej ofte ja temas pri atingo, sed ne chiam. Kontraste, kiam oni uzas direktan N-finajhon post O-vorto au O-vorteca vorteto, temas nepre pri atingo de la celita loko.

Direkto sen movo «

Al povas montri direkton ankau kiam ne estas movo:

  • La reghido etendis siajn brakojn al la chielo, al la arbaro kaj al la maro.FA2.90 La brakoj estis direktitaj en la diversaj direktoj, sed ili ne movighis al tiuj lokoj.

  • Danke shi ridetadis al li.FA1.166 La ridetoj estis en lia direkto.

  • Li rigardis al la klara, hela luno supren.FA3.23

  • Mi sopiras... al la lando de mia infaneco.FA3.31

  • Kiele junulo povus kontraustari al la charmoj de malchastulino?Rt.32

  • Dum momento shi staris senmove, apogante sin per la mano al angulo de muro.M.92

Ricevanto «

Al tre ofte montras tiun, kiu ricevas ion, au tiun, kiu ion audas, vidas, ekscias, lernas k.t.p. (= ricevas sonon, bildon, sciajhon, lernajhon k.t.p.):

  • Donu al la birdoj akvon, char ili volas trinki.FE.9 La birdoj ricevu akvon.

  • Mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi.FE.14 Antaue mi ricevis la monon (prunte), nun vi ghin rericevos.

  • Shi tuj lavis sian kruchon kaj cherpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino.FE.15

  • Petu shin, ke shi sendu al mi kandelon.FE.20

  • Mia tuta shuldo estos pagita al vi baldau.FE.25

  • Diru al mi vian nomon.FE.18

  • Rakontu al mia juna amiko belan historion.FE.10

  • Kial vi ne respondas al mi?FE.20

  • Ordonu al li, ke li ne babilu.FE.20

  • Montru al ili vian novan veston.FE.18

  • La kuracisto konsilis al mi iri en shvitbanejon.FE.40

  • Mi instruas Esperanton al mia infano.LR.120A (= Mi instruas mian infanon pri Esperanto.LR.120A)

  • La lumo de la suno metis finon al la bela songho.FA3.32 La songho “ricevis finon” = finighis.

  • Oni donis al li panon, kaj li manghis, kaj oni trinkigis al li akvon.Sm1.30

Profitanto, malprofitanto «

Al povas montri tiun, kiu iel profitas au malprofitas de ago. Alivorte al montras tiun, kiu “ricevas” la agon au rezulton de la ago:

  • Mi chiam estas preta fervori en servado al la patrujo.Rz.62 La patrujo profitus de la servado.

  • “Pardonu al mi, patrino,” diris la malfelicha knabino, “ke mi restis tiel longe”.FE.17 La knabino profitus de la pardono. Ankau estas eble uzi Pardonu min.

  • Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!FE.10

  • Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33

  • Antau tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron.FE.20

  • Vi tiam povos tre humile teni al li la kaleshon, kiam li veturos kun shi al la preghejo por edzighi.Rt.41

  • Pro la bono de la afero ni devos cedi al la plimulto.OV.64 Ni cedos kaj la plimulto profitos de tio.

  • Mi cedas al via peto.FA1.17Mi cedas al vi pro via peto.

Tiaj chi al-komplementoj ofte montras samtempe apartenon au posedon de korpoparto au vestajho. Oni povas anstataue uzi posedan pronomon, sed al estas pli klasika:

  • Shi kombas al si la harojn per arghenta kombilo.FE.34Shi kombas siajn harojn...

  • Mi al vi purigos la botojn.Rz.45Mi purigos viajn botojn.

  • Ili shmiris al si la angulojn de la busho per fisholeo, por ke ili farighu pli flekseblaj.FA3.96

  • Por knabinoj tio ne estis irebla vojo, ili disshirus al si la vestojn.FA2.88

Ricevanto de demova ago «

Al povas montri la ricevanton (profitanton/malprofitanton) de ago, kiu estas demova. La ricevanto ja ricevas ian agon, sed la ago estas tia, ke ghi forprenas ion de la ricevanto. Tia chi mikso de almovo kaj demovo povas esti konfuza. Ofte de estas pli klara:

  • Shi detiris al li la galoshojn de la piedoj.FA1.145 Li ricevis servon, kiu konsistis el detirado de galoshoj. Oni povus eble miskompreni, ke oni detiris la galoshojn de alia persono, kaj poste li ricevis la galoshojn. Oni uzas ankau de en tiaj esprimoj: Ili deprenis de li lian veston.Gn.37

  • Vi rabas al via homo chion, kion li havas, ghis ne restas al li ech chemizo sur la korpo.Rt.57 La rabo iras direkte al via homo, kiu perdos chion, kion li havas. De estus pli klara.

  • Ne dehaku al mi la kapon!FA2.101 Mi ne volas malprofiti de la dehakado.

  • Nia maljuna avino malghojas tiel, ke la blankaj haroj al shi elfalis.FA1.104 Shiaj blankaj haroj elfalis de shia kapo.

  • La auto estis shtelita al mi....shtelita disde mi/el de mi. Chi tie simpla de tamen donus malghustan signifon, nome ke mi shtelis la auton.

Chi tia uzo de al estis sufiche ofta che Zamenhof, sed farighis nuntempe iom malpli ofta. Kiam ne estas risko de miskompreno, oni povas tute bone uzi al en tiaj esprimoj.

Spertanto, sentanto «

Al povas montri tiun, kiu spertas au sentas ion:

  • La malfelicha infano rakontis al shi naive chion, kio okazis al shi.FE.17

  • Shajnas al mi, ke el shia busho elsaltas perloj kaj diamantoj.FE.17

  • Estas al mi malvarme kaj tiel malseke!FA1.55 ≈ Mi sentas malvarmon kaj malsekon.

  • Artikoloj talente skribitaj plachos al la gazeto kaj al ghiaj legantoj.OV.99

  • Vi estis al mi tre kara.Sm2.1

  • Chu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon?FE.17

  • Ankau al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurghon.Rt.41

  • Granda parto de la alta literatura lingvo [...] estas al vi videble tre malmulte konata.M.135 Chi tie oni ankau povas uzi de, char temas pri aganto che pasiva participo.

  • Estu sciate al la regho, ke ni iris en la Judan landon.Ez.5

Posedanto «

Al montras posedanton kaj similajn signifojn che la verbo aparteni:

  • La rozo apartenas al Teodoro.FE.5La rozo estas de Teodoro. La rozo estas lia.

  • Li apartenis al tiuj tre maloftaj homoj, kiuj faras chion silente.OV.246Li estis unu el tiuj tre maloftaj homoj...

Al anstatau N-finajho «

Che aga O-vorto al povas iafoje montri sencan objekton.

Rezulto de shangho «

Iafoje oni montras per al rezulton de transformado au shanghado: Li disrompis ghin al mil pecoj. Normale oni uzas en + N-finajhon. Oni renkontas tiusignife ankau je.

Aldono, adicio «

Kune kun verboj kiel aligi, alighi, aldoni k.t.p., al povas montri aldonon, adicion k.s.:

  • La junulo alighis al nia militistaro kaj kuraghe batalis kune kun ni kontrau niaj malamikoj.FE.39 Li farighis parto de la militistaro.

Iam oni uzis al tio anstatau aldonsignifa krom tio:

  • Ghi havis tiel same grandan sukceson, kiel la efektiva najtingalo, kaj al tio ghi havis multe pli belan eksterajhon.FA2.28 Nun oni diras nur krom tio au krome.

Tempo «

Al iafoje montras okazon (precipe feston), kiam oni parolas pri speciala ago pro tiu okazo (donacado k.s.).:

  • Al Kristnasko venis letero de shia patro.FA3.58Okaze de Kristnasko... Je Kristnasko, kaj ghuste pro tio ke estis Kristnasko...

  • Akceptu ankau de mia flanko plej koran gratulon al la nova jaro.OV.491...okaze de la nova jaro.

Al trovighas ankau en esprimoj kiel de tempo al tempo = “iafoje, kelkfoje”; de tago al tago = “chiutage, lau pasado de la tagoj”. Ili estas figuraj esprimoj faritaj lau de loko al loko k.s.:

  • De tempo al tempo li aliradis al la fenestro kaj elrigardadis.FA2.144

  • De tago al tago la reghido shin chiam pli ekamadis.FA1.99

Referenco «

Che esprimo de proksimeco, simileco k.s. al montras tion, kion oni konsideras, kiam oni taksas aferon proksima au simila:

  • Shi estis jam tute proksima al la preghejoj.FA1.169Shi estis jam en la proksimo de la preghejo.

  • Pli proksime al la fenestroj [...] prenis al si lokon laboristinoj pli junaj.M.112

  • La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizagho, ke chiu, kiu shin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.FE.11

  • Tio estis vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno.M.132

Oni trovas ankau proksima de, proksime de. Che malproksima/malproksime oni uzas precipe de. Shajnas logike uzi chiam al che proksimeco, kaj de che malproksimeco, sed la efektiva uzado estas miksita. Che aliaj vortoj similaj al malproksima, oni ne uzas al, sed de (iafoje je): aparta de, diferenca de, libera de/je k.s.

Rolvortajhoj kun al «

Legu ankau pri rolvortajhoj kiel responde al, konforme al.

Vortfarado «

  • Aligi = “aldoni, almeti”: Nur tiam ni povas esperi pli au malpli frue aligi al nia afero la grandegan indiferentan amason de la publiko.OV.93

  • Alighi = “aldonighi, almetighi, anighi, apartenighi”: Se gut’ al guto alighas, maro farighas.PE.981 Chiutage alighas al Esperanto multaj novaj personoj en chiuj landoj de la mondo.L2.73 Chu vi alighis al la kongreso?