PMEG 2023

12.3.1. Je

Je estas rolvorteto sen difinita signifo. La origina intenco estis, ke oni uzu je en chiuj abstraktaj okazoj, por kiuj ne ekzistas alia rolvorteto. Tial en la frua tempo oni uzis je tre multe. Nuntempe je estas pli malofta, kaj montras precipe horon kaj mezuron, sed ghi aperas ankau en diversaj aliaj okazoj.

Ghenerale oni evitu je, se pli bona alternativo ekzistas.

Ofte oni povas uzi N-finajhon anstatau je, precipe por mezuro kaj tempopunkto.

Tempopunkto «

Je plej ofte montras horon:

  • Li promesis reveni al ni akurate je la oka horo.Rt.109

  • Ni prenos la buson je dudek (minutoj) antau la deka (horo).

Legu pli detale pri horoj.

Tempopunkta je uzighas iafoje ankau che nomoj de festoj:

  • Je Pasko okazis tie Esperanta festivalo.En Pasko....

  • Je Kristnasko mi vizitos mian patrinon.En Kristnasko...

La rolvorteto al havas che festonomoj specialan signifon.

Ankau aliajn tempopunktojn oni iafoje montras per je:

  • Je la lasta fojo mi vidas lin che vi.FE.29

  • Li revenos hejmen je la plenluno.SS.7 Chi tie je helpas montri, ke la plenluno estu komprenata kiel tempa vorto: = ... je la tempo de la plenluno. N-finajho anstatau je tute ne funkcius en tiu frazo.

  • Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra la maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola.FA1.86 Nun oni ordinare uzas en la vespero.

Mezuro «

Je povas montri mezuron, sed N-finajho estas pli kutima. Mezura je estas tamen sufiche ofta che mezuraj priskriboj de pli au malpli, che tre longaj mezuresprimoj, kaj che vortoj, kiuj ne povas akcepti N-finajhon:

  • Mi sekve estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli sagha ol vi!M.155 Anstatau je unu jaro oni povas uzi unu jaron. La vorteto kiom tamen ne povas ricevi N-finajhon. Eventuale oni povus diri simple kiom (sen je), sed je kiom estas pli klara.

  • La fratoj rajdis tiel rapide, kiel ili povis, kaj antauighis al li je tuta horo.FA3.97 Je tuta horo mezuras la distancon inter la rajdantoj. Chi tie oni povus ankau uzi per.

  • En rapideco ili preterpasis shin je kelke da pashoj.M.202 Kelke ne povas ricevi N-finajhon.

Legu ankau pri matematika uzo de je.

Mankajho, abundajho, sopirajho «

Che diversaj esprimoj de manko, abundo kaj sopiro, je ofte montras tion, kio mankas au abundas, au tion, al kio oni sopiras:

  • Ghi estas libera je mankoj. Au ...de mankoj.

  • Ech sian patrinon Maahha li senigis je shia titolo de reghino.Rgh1.15

  • Abram estis tre richa je brutoj, arghento, kaj oro.Gn.13

  • La chielo kovrighis je nuboj.FA1.85 Au ...per nuboj.

  • Glaso da vino estas glaso plena je vino.FE.32 Au ...plena de vino.

  • Mi sopiras je mia perdita felicho (au: mian perditan felichon).FE.29

  • Kiam shi unu fojon gustumis inkon, shi farighis soifa je ghi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon.BV.31

Korpa au anima stato «

Je povas pliprecizigi diversajn esprimojn de korpa au anima stato:

  • La laboristoj en fabrikoj [...] suferas tre ofte je kronika konjunktivito.FK.219 Au ...de/pro kronika konjunktivito.

  • Shi gravedighis je ghemeloj.

  • La regho de la lando malsanighis je tre profunda melankolio.FA3.72

  • Junuloj ofte tro suferas je absoluta manko de singardo.H.46

Korpoparto tushata au malsana «

Je estas la normala maniero montri korpoparton iel tushatan de preno, kapto, malsano k.s.:

  • Li kaptis min je la brako. Je la brako montras mian brakon. Por montri lian brakon (kiun li uzas por kapti min), oni uzu per.

  • La hundoj jhetis sin sur la jughistojn kaj sur la tutan konsilistaron, kaptis unu je la piedoj, alian je la nazo, kaj jhetis ilin.FA1.12

  • La cikonio certe ne malsuprenflugos kaj ne mordos min je la piedoj.FA1.15

  • En la tridek-naua jaro de sia reghado Asa malsanighis je siaj piedoj.Kr2.16 La malsano “kaptis” la piedojn.

  • Li estas malsana je la brusto.

  • Li estis lama je siaj ambau piedoj.Sm2.9

Diversaj komplementoj kaj priskriboj «

  • En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l’ animo.OV.358 Kredi je iu au je io = “kredi, ke tiu au tio vere ekzistas”. Kredi ion, al io, pri io = “kredi, ke tio estas vera”. Kredi al iu = “kredi, ke tiu diras la veron”.

  • Li edzighis je shi.FE.23 Nun oni uzas kutime al au kun: Shi edzinighis kun sia kuzo.FE.39

  • La regho vetis kun li je ses berberaj chevaloj.H.163 Se li venkos en la veto, li gajnos la chevalojn.

  • La pozon duonkushan shi shanghis je pozo sida.M.152...al pozo sida, ...en pozon sidan.

  • Shi ne malvolonte shanghus lin je nova amanto.BV.38 Por ricevajho post intershangho oni uzas normale kontrau.

  • Mi povas kalkuli je la helpo de multaj geamikoj.En miaj kalkuloj (= planoj) mi povas inkluzivi la pretecon de multaj geamikoj helpi min. Oni ankau povas diri ...kalkuli pri la helpo...

  • Je mia miro la afero sukcesis.La afero sukcesis, kio mirigis min.

  • Je Jupitero! Distrumpetu alarmon! En chi tiaj alvokoj de supera potenco oni uzas ankau pro kaj per.

Objekto «

Iuj eksperimente uzas je por indiki rektan objekton, kiam la rekta objekto estas io, kio ne povas havi N-finajhon, au al kio oni malemas aldoni N-finajhon, kvazau renversante la regulon, ke oni povas uzi N-finajhon anstatau je: *Li amas je Elisabeth.* (= Li amas Elisabeth-on.) *Chu vi legis je “Cent jaroj da soleco”?* (= Chu vi legis la libron “Cent jaroj da soleco”?) Tio estas nenorma uzo de je. Komparu kun la neoficiala objekta rolvorteto *na*°.