PMEG

12.2.3. N por mezuro

Mezuraj komplementoj kaj priskriboj ofte havas N-finajhon. Plej ofta estas tempa mezuro, sed aliaj mezuroj funkcias tute same.

Tempa mezuro «

N-finajho che tempa esprimo povas montri mezuron de tempolongo, tempodauro au ofteco. Tiaj esprimoj respondas al la demandoj: kiel longe?, (dum) kiom da tempo?, kiel ofte? k.s.

Plej ofte tempomezura N-frazparto estas komplemento de verbo:

  • Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.FE.29...dum du tagoj kaj unu nokto.

  • Kiam li estis che mi, li staris tutan horon apud la fenestro.FE.26...dum tuta horo.

  • Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko.FE.40

  • Pri via fideleco al nia afero mi kompreneble ne dubas ech unu minuton.OV.531

  • Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon.FE.31

  • Volu sidighi kaj atendi momenton, ghis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj.M.20

  • La edzigha festo dauris ok tagojn.FA1.12

  • Tio dauris nur malgrandan momenton.FA1.136

  • Shi ploris antau li dum la sep tagoj, kiujn dauris che ili la festeno.Jgh.14 La festeno dauris sep tagojn.

  • Tiu chi malfelicha infano devis du fojojn en chiu tago iri cherpi akvon en tre malproksima loko.FE.13 Por montri, kiom da fojoj io okazas, oni uzas normale nur N-finajhon. Oni povus uzi je, sed tio estas malofta.

  • Shi aghis tridek jarojn. Moderna esprimo. Zamenhof dirus: Shi havis aghon de tridek jaroj.

  • La horlogho malfruas kvin minutojn....per kvin minutoj. ...je kvin minutoj.

Tempomezura N-frazparto povas ankau esti priskribo de A-vorto au E-vorto:

  • Li estis dudek du jarojn agha....je dudek du jaroj agha.

  • La horlogho estas kvin minutojn malfrua.

  • Mi auskultis paroladon de la prezidanto du horojn longan. La A-vorto longan estas rekta priskribo de paroladon. La mezuro du horojn estas rekta priskribo de la vorto longan. La N-finajho de longan estas objekta. La N-finajho de du horojn montras mezuron de la longeco. En tiaj okazoj, kiam rekontighas du malsamsignifaj N-finajhoj, povas esti pli bone uzi je por la mezuro: ...paroladon je du horoj longan. Se la A-vorto staras post sia O-vorto, povas esti pli klare, se oni metas la mezuron post la A-vorto: ...paroladon longan je du horoj.

  • Unu momenton poste shi malaperis malantau ili.FA1.194 Unu momenton montras la kvanton de tempo, kiu pasis post io.

  • Unu tagon antaue ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita.Rt.62 Unu tagon montras tempan distancon. Unu tago pasis de la eksciado ghis tiu tempo, kiun montras antaue (= “antau tiam”, “antau tio”, “antau tiu tago” k.s.).

Rimarku, ke ne eblas uzi Unu tagon *antau* ni per niaj spionoj eksciis... Antau estas rolvorteto, kaj devas stari antau io, kies frazrolon ghi montras.

Eblas uzi antau kiel rolmontrilon de la tempodauro mem, sed tio donas iom alian sencon: Antau unu tago ni eksciis...Unu tagon antau nun ni eksciis...Hierau ni eksciis... Tute simile oni uzas post kaj poste: Unu momenton poste shi malaperos. (= Unu momenton post tiam shi malaperos.) Post unu momento shi malaperos. (= Unu momenton post nun shi malaperos.)

Tempomezura N-frazparto povas ankau esti priskribo de E-vorteca vorteto:

  • Shi estas du jarojn kaj tri monatojn pli agha ol mi. Rimarku, ke N-priskribo de pli au malpli montras diferencon: Dek jarojn agha montras aghon. Dek jarojn (mal)pli agha montras aghodiferencon.

  • Mi tre bedauras, ke mi ne sciis Vian intencon kelkajn monatojn pli frue.L1.322

  • Mi alvenis duonan minuton tro malfrue, kaj tial maltrafis la trajnon. Duonan minuton montras diferencon.

Tempomezura N-frazparto povas ankau kunlabori kun tempa post-komplemento au tempa antau-komplemento por kune montri tempon. Tia N-frazparto iamaniere priskribas la tutan postan komplementon (kune kun ghia rolmontrilo):

  • Du tagojn post tio shi forveturis Norvegujon.FA4.186 Pasis du tagoj post “tio”.

  • Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontrau chiuj iliaj malamikoj chirkaue, Josuo maljunighis, atingis profundan aghon.Js.23

  • Chiu diskutota demando estas ja publikigita tri monatojn antau la kongreso.OV.460

Komparu kun tempomezura komplemento kiel priskribo de poste au antaue: Du tagojn poste shi forveturis... Longan tempon poste Josuo... ...publikigita tri monatojn antaue.

Oni uzas N-finajhon ankau por montri tempopunkton.

Diversaj mezuroj «

Aliaj mezuroj funkcias tute same kiel tempaj mezuroj. Povas esti mezuro de spaca longeco, alteco, largheco, distanco, profundo, pezo, kosto k.t.p. Ili respondas al la demandoj kiom?, kiel multe, kiel malproksime?, kiel longe?, kiel alte?, kiel profunde?, kiel peze? k.s.:

  • Kvar metroj da tiu chi shtofo kostas nau frankojn.FE.14 Nau frankoj ne estas objekto, sed mezura komplemento, kiu montras koston.

  • Li [...] shancelighis kelkajn pashojn returne kaj denove falis sur la teron.BV.61...per/je kelkaj pashoj...

  • Vi devas kuri pli ol cent mejlojn.FA2.71

  • Kiam ili forveturis, mi sekvis ilin kelkan distancon.FA1.228

  • La kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendighi mil ulnojn ekster la muroj de la urboj chirkaue.Nm.35

  • La vojo larghis dudek metrojn au iom pli.

  • La maljuna pashtisto ne pezis ech duonon de tio, kion pezis la malgranda Niko.FA1.23

  • La monto Everesto estas ok mil okcent kvardek ok metrojn alta. La mezuro estas priskribo de la vorto alta.

  • Shi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ghis deklivo.FA1.163

  • Ili staris nur kelkajn metrojn for de mi.

  • La domo estis ducent metrojn distanca. Ducent metrojn estas mezura priskribo de la vorto distanca.

  • Dek kvin ulnojn pli alte levighis la akvo kaj kovris la montojn.Gn.7 Dek kvin ulnojn montras diferencon de alteco, char ghi priskribas la vorton pli.

  • Shia pakajho estis tridek kilogramojn peza, sed la lia estis ankorau dek kilogramojn pli peza.

  • Ili konstruis ducent metrojn altan turon....turon altan je ducent metroj.

  • Se ni havus materialajn rimedojn, nia afero irus cent fojojn pli rapide.OV.102

  • Mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe.M.192 Duonon (da spesmilo) ne estas objekto, sed mezura priskribo de tro. Vera objekto estas tro multe.

Se oni montras distancon per mezura komplemento sen mencii la lokon, de kie oni mezuras la distancon, oni ne uzas N-finajhon, sed chiam je: Je cent metroj staris alia homo.Cent metrojn for “de la priparolata loko”... La urbo situas je dekkilometra distanco....dek kilometrojn for “de la priparolata loko”.

Distancmezura N-frazparto povas kunlabori kun (loka) komplemento, kiu havas ian rolvorteton, por kune montri precizan lokon. Iasence tia N-frazparto estas priskribo de la tuta posta komplemento (kune kun ghia rolmontrilo):

  • Kelkajn pashojn malantau Eva staris fremda viro. La mezura N-frazparto kelkajn pashojn precizigas la lokan komplementon malantau Eva montrante la distancon inter Eva kaj la viro.

  • Unu metron sub la akvosurfaco naghis sharko.

  • La tegmento elstaris almenau tri metrojn trans la rando de la verando.

  • Elizabeto parkis la auton unu metron de la trotuaro.

  • Nur unu klafton sub la akvo staris la shiprompitajho.FA4.111 1 klafto ≈ 2 metroj.

Mezura priskribo de O-vorto «

Mezura priskribo de O-vorto havas la rolvorteton de: agho de dudek jaroj, longo de du metroj. Oni povas ankau uzi A-vorton: dumetra longo.

Mezuro sen rolmontrilo «

Mezuro povas ankau aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:

  • Dek du monatoj estas longa tempo. Dek du monatoj estas chi tie subjekto.

  • Pasis cent jaroj.FA3.47 (= Cent jaroj pasis.) Cent jaroj rolas kiel subjekto.

  • La longo de chiu tapisho estu dudek ok ulnoj, kaj la largho de chiu tapisho estu kvar ulnoj.Er.26 La mezuroj estas perverbaj priskriboj de la subjektoj la longo kaj la largho.