PMEG 2023

25.1. Perverba priskribo

Normalaj priskriboj estas rektaj. Rekta priskribo estas parto de la sama frazparto kiel la priskribata chefvorto. Sed priskribo ankau povas esti ligata al la priskribata afero pere de verbo.

Perverbe priskribata afero estas normale la subjekto de la frazo, sed ankau objekto povas havi perverban priskribon.

Perverba priskribo ne havas la rolfinajhon N, kaj nur en kelkaj okazoj aperas rolvorteto antau perverba priskribo.