PMEG 2024
3.3. Chefvortoj kaj rektaj priskriboj
Frazparto povas konsisti el unu sola vorto, sed ofte ghi estas kunajho de pluraj vortoj. Unu el la vortoj de plurvorta frazparto estas chefvorto, kaj la aliaj estas rektaj priskriboj de la chefvorto. Se la chefvorto estas O-vorto, la frazparto nomighas O-vorta frazparto. Se la chefvorto estas A-vorto, ghi estas A-vorta frazparto. Se la chefvorto estas E-vorto, ghi estas E-vorta frazparto:
chambro – Chambro estas chefvorto. Priskriboj ne estas.
matura homo – Homo estas chefvorto. Matura estas rekta priskribo de homo.
tre granda – Granda estas chefvorto. Tre estas rekta priskribo de granda.
tre longe – Longe estas chefvorto. Tre priskribas ghin.
Oni povas ankau paroli pri E-vortecaj frazpartoj, en kiuj la chefvorto estas E-vorteca vorteto: tre baldau, multe pli, absolute chiam.
Rekta priskribo de chefvorto povas mem esti plurvorta frazparto:
la kajero de la juna fraulino – Chefvorto estas kajero. La estas difina priskribo (= difinilo). De la juna fraulino estas poseda priskribo. La poseda priskribo estas mem O-vorta frazparto enkondukita per la rolvorteto de.
tre alte estimata sinjoro – La tuto estas O-vorta frazparto. Sinjoro estas chefvorto. Tre alte estimata estas mem A-vorta frazparto, kiu rekte priskribas la chefvorton sinjoro.
Legu pli pri la diversaj manieroj rekte priskribi chefvorton, kaj pri perverbaj (nerektaj) priskriboj.