PMEG

3.2. Frazoj kaj frazpartoj

Frazo estas vico de vortoj, kiuj kune esprimas penson.

Frazparto estas vorto au grupo de vortoj, kiuj rolas kiel unuo en frazo.

Chi tie temos nur pri frazoj en aktivo, kiu estas la baza maniero konstrui frazojn. Kelkajn specojn de frazoj oni povas transformi en pasivon, kiu prezentas la agon el alia perspektivo.

Chefverbo kaj frazroloj «

La plej grava frazparto estas la chefverbo. Ghi estas vorto kun iu el la finajhoj AS, IS, OS, US kaj U (normale ne I): iras, sidis, batos, vidus, pensu k.t.p. Chefverbo montras, pri kia ago au stato temas.

La chefverbo estas la centro de la frazo. Chiuj aliaj partoj de la frazo rilatas en diversaj manieroj al la chefverbo. Ili ludas diversajn frazrolojn.

Se la chefverbo de frazo estas batas, oni povas imagi ekz. la jenajn frazrolojn:

  • Tiu, kiu faras la agon, ekz. knabo.

  • Tio, kio ricevas la baton, ekz. shtono.

  • Tio, per kio oni faras la baton, ekz. martelo.

  • La tempo, en kiu okazas la ago, ekz. vespero.

  • La loko, en kiu okazas la ago, ekz. korto.

Tiel formighas “frazo” kun ses frazpartoj:

  • *Batas knabo shtono martelo vespero korto.*

Tio tamen ne estas ghusta Esperanta frazo. Oni bezonas ankau rolmontrilojn, kiuj klarigas, kiajn rolojn ludas la diversaj frazpartoj:

Tio, kio faras la agon de la chefverbo, ricevas nenian rolmontrilon:

  • Knabo batas.

Tio, kion la ago trafas, ricevas la rolfinajhon N:

  • Knabo batas shtonon.

La ilo ricevas la rolvorteton per:

  • Knabo batas shtonon per martelo.

La tempo de la ago povas ricevi diversajn rolmontrilojn depende de la preciza signifo. Chi tie oni povas elekti la rolvorteton dum:

  • Knabo batas shtonon per martelo dum vespero.

Ankau la loko de la ago povas ricevi diversajn rolmontrilojn depende de la preciza signifo. Chi tie taugas la rolvorteto en:

  • Knabo batas shtonon per martelo dum vespero en korto.

Tiujn frazpartojn oni povas meti en ia ajn ordo, ekz.:

  • Knabo batas shtonon per martelo dum vespero en korto.

  • Batas shtonon knabo per martelo en korto dum vespero.

  • Shtonon dum vespero per martelo knabo batas en korto.

  • Knabo shtonon per martelo batas dum vespero en korto.

La baza signifo ne shanghighas, sed la vortordo povas nuanci la frazon kun diversaj emfazoj.

Ekzistas tri rimedoj montri frazrolon: nenio, la finajho N, kaj rolvortetoj.

E-vortoj (vortoj kun E-finajho) kaj diversaj E-vortecaj vortetoj povas montri ekz. manieron, tempon au lokon sen aparta rolmontrilo:

  • Bonaj infanoj lernas diligente.FE.9 Diligente montras manieron, sed havas nenian rolmontrilon.

  • Venu al mi hodiau vespere.FE.18 Hodiau kaj vespere montras la tempon de la ago, sed partoprenas en la frazo sen rolmontriloj.

La roloj, kiujn frazpartoj povas havi, nomighas: subjekto, objekto, perverba priskribo, alvoko kaj komplemento.

Subjekto «

Subjekto estas la plej grava frazrolo (krom la chefverbo). La subjekto faras tiun agon, au estas en tiu stato, kiun esprimas la chefverbo:

  • La birdoj flugas.FE.9 La birdoj faras la agon flugas.

  • Li promenas kun tri hundoj.FE.12 Li faras la agon promenas.

  • Sur la tero kushas shtono.FE.6 La agon kushas “faras” shtono.

  • Leono estas forta.FE.7 La “agon” estas “faras” leono.

Kio precize estas subjekto, tamen dependas de la verbo.

Objekto «

Objekto estas tio, kio estas rekte trafata de la ago:

  • Mi amas la patron.FE.8 La patro estas rekte trafata de la ago amas.

  • Ludoviko, donu al mi panon.FE.8 La donado “trafas” rekte panon.

  • Mi vidas leonon.FE.7 Leono estas rekte trafata de la vidado.

Kion precize signifas “esti rekte trafata de ago”, dependas de la verbo.

Perverba priskribo «

Perverba priskribo montras, pere de la chefverbo, priskribon de la subjekto au de la objekto:

  • Leono estas forta.FE.7 La vorto forta montras priskribon de la subjekto leono. La priskribon peras la verbo estas.

  • La juna vidvino farighis denove fianchino.FE.33 Fianchino estas priskribo de la subjekto la juna vidvino. La priskribo okazas pere de la verbo farighis.

  • Li estas hodiau en kolera humoro.FE.31 En kolera humoro estas priskribo de la subjekto li.

  • Chu tion vi opinias justa?Ij.35 Justa estas priskribo de la objekto tion. La priskribon peras la verbo opinias.

Alvoko «

Alvoko estas frazrolo, per kiu oni alvokas tiun, al kiu oni volas paroli, per eldiro de ties nomo au per alia O-vorto, kiu reprezentas la alvokaton:

  • Ludoviko, donu al mi panon.FE.8 Ludoviko estas alvoko al la alparolato.

  • Sinjoro, vi estas neghentila.FE.16

Komplemento «

Komplemento estas komuna nomo de chiuj aliaj frazroloj ol subjekto, objekto, alvoko kaj perverba priskribo. Komplemento montras diversajn cirkonstancojn de la ago.

Komplementojn oni povas nomi lau la signifo: loka komplemento, tempa komplemento, maniera komplemento k.t.p.

Komplementojn oni ankau povas nomi lau la formo: N-komplemento (havas N-finajhon), al-komplemento (havas la rolvorteton al), en-komplemento (havas la rolvorteton en), E-komplemento (estas E-vorto) k.t.p.:

  • Sur la fenestro kushas krajono kaj plumo.FE.6 Sur la fenestro estas loka komplemento, sur-komplemento.

  • En la tago ni vidas la helan sunon.FE.10 En la tago estas tempa komplemento, en-komplemento.

  • Bonaj infanoj lernas diligente.FE.9 Diligente estas maniera komplemento, E-komplemento.

  • Tio dauris nur malgrandan momenton.FA1.136 Malgrandan momenton estas tempa komplemento, N-komplemento.

Multaj gramatikistoj rigardas objekton kiel specon de komplemento, sed en PMEG objekto kaj komplemento estas rigardataj kiel malsamaj frazroloj.

Subfrazoj «

Frazo povas aperi kiel parto de alia frazo. Tian frazon ene de frazo oni nomas subfrazo:

  • Diru al la patro, ke mi estas diligenta.FE.8 La subfrazo ke mi estas diligenta rolas kiel objekto en la tuta frazo.

Ordinaran frazon oni povas nomi cheffrazo por distingi ghin de subfrazo.