PMEG 2023

30.3. Objektaj verboj

Multaj subjektaj verboj povas krom subjekto havi ankau objekton. Ili estas objektaj verboj.

vidi La subjekto estas tiu, kiu perokule rimarkas ion. La objekto estas tio, kio estas rimarkata: La knabino vidas la domon. / Chu vi vidis la akcidenton?
preni La subjekto estas tiu, kiu kauzas la agon kaj ekhavas la objekton. La objekto estas tio, kio pro la preno transiras al la subjekto: Shi prenis el la shranko la argilan kruchon.M.13 / Ili prenis la soldaton kaj jhetis lin en malliberejon.FA1.11 Se oni volas precize diri, kiu parto de la objekto estas trafata de la preno, oni uzas je-komplementon: Poste shi prenis Gerdan je la mano.FA2.57 (La mano apartenas al Gerda.) La korpoparto au ilo uzata de la subjekto povas aperi kiel per-komplemento: Per sia terura mano li prenis min je la kolo. / Per tenajlo li prenis la feron el la fajro.
mortigi La subjekto estas la kauzanto au la kauzo de la morto. La objekto estas tiu, kiu mortas: David [...] batis la Filishton kaj mortigis lin.Sm1.17 / Troa drinkado mortigas la drinkanton. Legu pli pri IG-verboj.
helpi Subjekto estas la faciliganto. Tio, kies tasko au laboro estas faciligata, povas esti objekto: Chiuj esperantistoj en la dauro de la tuta jaro volonte helpados la organizantan komitaton per siaj konsiloj kaj laboroj.L1.84 Oni ankau povas uzi al-komplementon anstatau objekto: Rakontu al mi vian malfelichon, char eble mi povos helpi al vi.FE.41