PMEG 2023

30.4. Verboj kun al-komplemento

Multaj verboj povas havi al-komplementon, sed che kelkaj verboj la al-komplemento estas aparte grava. Che tiaj verboj al-komplemento montras tiun, kiu profitas au malprofitas de la ago. Tiaj verboj estas normale objektaj.

doni Subjekto estas tiu, de kiu io iras, kaj kiu normale kauzas tiun iron. La objekto estas tio, kio transiras al iu. La al-komplemento estas tiu, kiu ricevas la objekton: La patro donis al mi dolchan pomon.FE.10 / Shafoj donas lanon al sia posedanto. / Muziko donas plezuron al la auskultantoj.
lavi La subjekto estas normale tiu, kiu kauzas la lavadon. La objekto estas tio, kio farighas pura: Mi lavis min en mia chambro, kaj shi lavis sin en sia chambro.FE.18 / La lavisto lavis tolajhon. Ofte la objekto estas korpoparto. La posedanto de la korpoparto iel profitas de la ago, kaj povas aperi kiel al-komplemento: Mi lavas al mi la manojn. / Li lavis al la bebo la vizaghon. Oni povas ankau uzi posedan priskribon por montri la posedanton de la korpoparto: Mi lavas miajn manojn. / Li lavis la vizaghon de la bebo.
shteli La subjekto estas tiu, kiu kontrauleghe ekhavas ion, kaj kiu ankau kauzas tiun ekhavon. La objekto estas tio, kio kontrauleghe transiras al la subjekto. Tiu, kiu perdas la objekton, malprofitas de la ago, kaj povas aperi kiel al-komplemento: Vi shtelis al mi mian filon el la brakoj.Rt.50 Oni ankau povas uzi de-komplementon por tiu, kiu perdas ion. Tio estas ofte pli klara esprimomaniero, char efektive temas pri demovo: Vi shtelis de mi karan horon.Rt.35 (La radiko SHTEL estas ankau uzata prefiksece kun speciala signifo.)
aparteni La subjekto estas havajho, posedajho au simile. La al-komplemento estas tiu, kiu havas la aferon. Objekto ne aperas: La rozo apartenas al Teodoro.FE.5 / La estonteco apartenas al ni.FK.267 Legu ankau pri aparteni kaj havi.