PMEG 2023

38.4.1. Afiksecaj radikoj kaj kunmetajhoj

AM «

AM estas iafoje uzata sufiksece simile al la sufikso EM, kiam ne temas pri ago: bestama, muzikama, gastama.

BIT «

La radiko BIT (bito = “duuma cifero, 0 au 1”) estas pli kaj pli ofte uzata prefiksece por montri, ke io estas elektronika kaj cifereca: bitlibro = “elektronika/cifereca libro (legebla per elektronika legaparato au per komputilo)”, bitlegilo = “ilo por legi bitlibrojn, bitgazetojn k.s.”, bitbildo = “cifereca bildo”, bitmon(er)o = “cifereca mon(er)o”. Komparu kun prefikseca RET.

FIN «

FIN estas ofte uzata prefiksece por montri ghisfinecon de ago anstatau prefikseca el: finkanti, finfari, finmanghi.

FUSH «

Prefikseca FUSH montras malbonege faritan (artan au metian) agon. Oni tiel uzas FUSH precipe che vortoj por ago, sed ankau che vortoj por aganto au rezulto de ago: kuiri fushkuiri, fushkuiristo, fushkuirajho; pentri fushpentri, fushpentristo, fushpentrajho; verki fushverki, fushverkisto, fushverk(ajh)o; bindi fushbindi, fushbindisto, fushbind(ajh)o; aktoro fushaktoro, fushaktori. Komparu kun la prefikso MIS.

HAV, PLEN, RICH «

La radikoj HAV, PLEN kaj RICH estas uzeblaj sufiksece por precizigi la signifon de A-vorto: barba barbhava, trua truhava, manka mankohava, ama amoplena, brua bruoplena, flora florplena, fuma fumoplena, ora ororicha, herba herbricha, senta sentricha. Simpla A-vorto havas ofte tre flekseblan signifon. Normale la kunteksto precizigas, sed iafoje preciziga aldono de HAV, PLEN, RICH (au alia radiko) povas esti utila. Vidu ankau la neoficialan sufikson OZ.

KELK «

KELK estas uzata afiksece che nombraj vortetoj.

Prefikseca KELK montras multobligon per nedifinita sed ne granda nombro (pli ol unu): kelkdekM.199 = “kelkaj dekoj”, kelkcent = “kelkaj centoj”, kelkmil = “kelkaj miloj”. Atentu pri la akcento: kélkcent, kélkmil. KELK ne estas vorteto, sed radiko. Tial ne eblas disskribi tiajn vortojn. Ne skribu *kelk dek*, *kelk mil*, sed kelkdek, kelkmil. Chiam eblas anstataue uzi kelkaj dekoj, kelkaj miloj k.t.p.

Sufikseca KELK montras aldonon de nedifinita nombro (pli ol unu): dekkelkeM.199 = “dek kaj kelkaj”, tridekkelk-jaraM.83 = “havanta tridek kaj kelkajn jarojn”.

Iafoje oni vidas prefiksecan KELK kun la signifo “proksimume”: kelkmil = “proksimume mil”. Tia uzo estas tamen malrekomendinda, char ghi kolizias kun la chi-antaue montrita Zamenhofa uzo de prefikseca KELK.

KELK estas uzata prefiksece ankau che tabelvortoj je I por emfazi la nedifinitecon: kelkiuj = “kelkaj, iuj”, kelkiom = “kelke, iom”. La iafoje uzata formo *kelkiu* (sen J) estas memkontraudira. Iu montras precize unu individuon, dum KELK montras pli ol unu.

LAND «

La radiko LAND estas uzata sufiksece en gentobazaj landonomoj anstatau UJ: Finnlando, Pollando, Skotlando, Svazilando, Svislando, Tajlando. Estas konsilinde tiamaniere uzi LAND nur kiam tio donas internacian nomformon au kiam tia nomformo estas tradicia en Esperanto.

ON-vortoj «

Kunmetajhoj kun la sufikso ON estas ofte uzataj prefiksece: duonhoro = “duona horo, duono de horo”, kvaronlitro = “kvarona litro, kvarono de litro”, milonmilimetro = “milona milimetro, milono de milimetro”, trionparto = “triona parto”.

Eble tiaj kunmetajhoj povas esti klarigataj kiel frazetvortigoj per O-finajho: [duono de horo]-(periodo)-O duonhoro.

Eblas krei ordinarajn kombinojn anstataue, ekz.: horkvarono (= “kvarono de horo”): Pasis certe horkvarono, antau ol la floreto povis denove rekonsciighi.FA1.148 Formoj kiel horkvarono estas tamen ekstreme maloftaj.

Prefikseca DUON havas iafoje la specialan signifon: “proksimume duone, nekomplete, preskau”: duonnuda = “preskau nuda”, duonkuirita = “ne komplete kuirita”.

Che parencovortoj DUON havas du specialajn signifojn. Ghi tie montras parencecon tra nur unu el la gepatroj kaj ankau parencecon kreitan per regeedzigho:

  • duonfrato = 1. frato kun kiu oni havas nur unu el la gepatroj komuna, 2. filo de duonpatr(in)o

  • duonfilo = filo de la edz(in)o

  • duonpatro = nova edzo de la patrino

  • duonpatrino = nova edzino de la patro

Por parenceco kreita per regeedzigho oni ankau povas uzi la radikon VIC prefiksece: vicpatro, vicfilo, vicfrato. Oni proponis ankau la neoficialan prefikson STIF° por tiu rolo: stifpatro, stiffilo, stiffrato, sed estas pli bone uzi VIC. Che tiaj DUON-vortoj, kiuj povas havi ambau signifojn de parenca DUON, oni prefere uzu VIC (au eble STIF°) por regeedzigha parenceco, kaj DUON nur por efektive duona parenceco.

POV, KAPABL, VOL «

La radikoj POV, KAPABL kaj VOL estas ofte uzeblaj sufiksece kiel pli precizaj alternativoj al la sufikso EM: sciema scipova, scivola; agema agipova, agopova, agokapabla, agivola, agovola; kreema krepova, krekapabla, krevola; vivema vivipova, vivopova, vivokapabla, vivivola, vivovola. (Apud sciema kaj scivola oni uzas ankau tre ofte scivolema. Praktike chiuj tri vortoj estas samsignifaj.) Vidu ankau la neoficialan sufikson IV. Legu pli pri ligfinajhoj en vortoj kiel vivipova kaj agivola.

RET «

La radiko RET estas ofte uzata prefiksece kun la signifo “interreta, rilata al la Interreto”: poshto retposhto = “interreta poshto”, mesagho retmesagho = “retposhta mesagho”, retgazeto, retbutiko, retkamerao, retkomerco. Komparu kun prefikseca BIT.

SHAJN, SIMIL, MANIER, STIL «

La radikoj SHAJN, SIMIL, MANIER kaj STIL estas ofte uzeblaj sufiksece anstatau la sufikso EC por krei pli precizajn vortojn: vereca vershajna, versimila; trompeca trompshajna, trompmaniera; dieca disimila; homeca homsimila; virece virmaniere, virstile; japanece japanmaniere, japanstile. Vidu ankau la neoficialan sufikson ESK.

SHTEL «

La radiko SHTEL estas uzata prefiksece kun la speciala signifo “sekretece”, “kashite”, “kun la intenco ne esti rimarkebla”, ofte tute sen rilato al efektiva shtelado: shteliri = “iri silente kaj nerimarkeble (kvazau por shteli)”, shtelobservi = “observi kashite (por ke neniu tion rimarku)”. La sama speciala signifo aperas ankau en la E-vorto shtel(ec)e: shtele eniri en domon = “kashite kaj nerimarkeble eniri en domon (eble tute ne por shteli)”, kaj ankau en movighoverboj kiel alshtelighi, enshtelighi kaj forshtelighi.

VIC «

VIC estas uzata prefiksece por montri aferon au personon, kiu anstatauas au povas anstataui ion au iun: vicprezidanto = “anstataua prezidanto”, vicdirektoro = “anstataua direktoro”, vicrado = “rezerva rado”. VIC estas ankau uzebla en iaj parencovortoj. Legu ankau pri vice al kaj vic’ al.

VIR «

VIR estas uzata prefiksece por montri viran sekson. Komparu kun la sufikso IN. Oni tiel povas uzi VIR nur che io, kio povas havi sekson, kaj nur che vortoj, kiuj ne estas viraj jam per si mem.

VIR estas prefiksece uzata precipe che bestaj vortoj: virchevalo, virkato, virbovo, virhundido, virbesto.

Ankau che homaj vortoj oni povas uzi VIR prefiksece: virhomo, virprezidanto, virsekretario. Sed che homaj vortoj oni normale preferas uzi VIR kiel A-vorton: vira homo, vira prezidanto, vira sekretario.

Tre ofte oni tamen forlasas VIR, kvankam temas pri virbesto au virhomo.

Rimarku, ke la memstara vorto viro chiam signifas “plenkreska virhomo”, dum prefikseca VIR nur montras viran sekson (ne homecon, nek plenkreskecon). La vorto vira jen montras nur viran sekson, jen inkluzivas homecon kaj plenkreskecon, lau la kunteksto.

En la komenca tempo oni uzis VIR sufiksece por montri viran sekson, sed tio delonge malaperis: chevalviro, bovoviro.

Anstatau VIR au vira iuj uzas la proponitan virseksan sufikson ICH°. Legu ankau pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.